Media Mix

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Media Mix povas signifi:

  1. reklama termino en Japanio (vidu tiun ĉi artikolon)
  2. mediamix 株式会社メディアミックス Akcia Kompanio en Japanio. vd [1]

Media Mix (メディアミックス [media mikkusu]) estas termino de reklamo en Japanio (ne Anglalingva vorto sed pseŭd-angla), originale signifanta rimedon ke "reklami per diversaj amaskomunikiloj por ili kompensu siajn malaranĝojn reciproke". Freŝdate, Media Mix ankaŭ signifas ke "reverkado unu originalan verkon en plurajn reverkojn".

Media Mix sukceso en Japanio

En 1970-aj jaroj, Kadokawa Shoten reverkis siajn romanojn en kinojn, kaj sukcesis disvastigi la originalajn romanojn. Nun oni konsideras tion, la unua sukceso de Media Mix.

En malfruaj 1990-aj jaroj, oni evidente ekreverkis unu originalan verkon precipe mangao en dramon, animeon k.a.. Nuntempe, diversaj verkoj havas siajn diversajn reverkojn reciproke : romano (inkludas light novel), mangao, animeo muzika KD, komputilludo, televida dramo, radia dramo, kino (inklude kina animeo), interreto (interreta radio, interreta televido) k.c.

Terminoj

  • アニメ化 [anime-ka], reverki en animeon
  • ドラマ化 [dorama-ka], reverki en dramon
  • ゲーム化 [ge:mu-ka], reverki en (komputila)-ludon
  • コミカライズ [komikaraizu] aŭ 漫画化 [manga-ka], reverki en mangaon
  • ノベライズ [noberaizu] reverki en romanon (inklude light novel)
  • 映画化 [eiga-ka] reverki en kinon


Famaj sukcesoj de Media Mix

Komence, la verkantoj verkis mangaan kaj animean (OVA) seriojn, kaj poste disvastigis reverkadojn en kinan animeon, televidan animeon.
11 entreprenoj apartenas al la Media Mix projekto.
Ĉefaj verkoj:
Alie, USEN Broadnetworks (nun USEN) dissendis animean serion sur interreta televido, (tiame aliaj entreprenoj ankoraŭ ne servis animeon sur interreta televido.)