Media efiko de transporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La media efiko de transporto estas signifa ĉar ĝi estas grava uzanto de energio, kaj bruligas la plej grandan parton de la nafto de la mondo. Tio kreas aer-poluon, inkluzive de dinitrogenoksidoj kaj partikloj, kaj estas signifa kontribuanto al monda plivarmiĝo tra emisio de karbondioksido,[1] ĉar tiu transporto estas la plej rapidekreskanta emisiosektoro.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Laŭ subsektoroj, aŭtotransporto estas la plej granda kontribuanto al monda varmiĝo.[3] Primediaj regularoj en industrilandoj reduktis la emisiojn de individuaj veturiloj; tamen, tio estis superita de pliiĝoj en la nombroj da veturiloj kaj en la uzado de ĉiu veturilo.[1] Kelkaj klopodoj por redukti la karbonemisiojn de stratveturiloj konsiderinde estis studitaj.[4][5] Energiuzado kaj emisioj varias plejparte inter sistemoj, igante ekologiistojn postuli transiron de aero kaj ŝoseo al fervojo kaj homenergia transporto, same kiel pliigi transportelektrizon kaj energiefikecon.

Aliaj mediaj efikoj de transportsistemoj inkludas trafikŝtopiĝon kaj aŭt-orientitan urbigon, kiuj povas konsumi naturajn vivejojn kaj agrikulturajn terojn. Reduktante transportadajn emisiojn tutmonde, estas antaŭdirite ke ekzistos signifaj pozitivaj efikoj al la aerkvalito, kontraŭ acida pluvo, fumnebulo de la Tero kaj klimata ŝanĝo.[6]

La sanefiko de transportemisioj naskigas ankaŭ priokupan zorgon. Lastatempa enketado de la studoj sur la efiko de trafikemisioj sur gravedecrezultoj ligis malkovron pri emisioj al malutiloj sur gravedeca tempodaŭro kaj eventuale ankaŭ sur intrauteran kreskon.[7]

Laŭ sektoroj[redakti | redakti fonton]

Aviado[redakti | redakti fonton]

Ŝosetransporto[redakti | redakti fonton]

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Ŝipoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Fuglestvet et al., Center for International Climate and Environmental Research (2007). Climate forcing from the transport sectors.
  2. Worldwatch Institute (16a de Januaro 2008) Analysis: Nano Hypocrisy?. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-13. Alirita 2015-06-23.
  3. Climate forcing from the transport sectors, Jan Fuglestvedt, Terje Berntsen, Gunnar Myhre, Kristin Rypdal, kaj Ragnhild Bieltvedt Skeie, 15a de Januaro, 2008, vol. 105, no. 2, PNAS.org
  4. Claverton-Energy.com. Claverton-Energy.com (2009-02-17). Alirita 2010-05-23.
  5. Informoj pri barado kaj instigo al pli eltenebla transportomoro disponeblas en la brita dokumento de UK Department for Transport "Climate Change and Transport Choices Arkivigite je 2011-05-30 per la retarkivo Wayback Machine" publikigita en Decembro 2010.
  6. Environment Canada. Transportation. Alirita 30a de Julio 2008.
  7. Pereira, G. et al. (2010) “Residential exposure to traffic emissions and adverse pregnancy outcomes”. S.A.P.I.EN.S. 3 (1)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]