Medianto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Medianto (lat. medius „la meza“) estas en la muzikteorio trisono, kiu estas tritoparenca kun alia trisono.

Ĉiu trisono, kies bazotono staras en trita distanco al la bazotono de alia trisono, estas rigardebla kiel medianto. Oni distingas inter ettrita kaj grandtrita parenceco. Ettrite parencaj estas ĉiuj maĵoraj kaj minoraj trisonoj, kies bazotono staras etan triton super aŭ sub la bazotono de la elirtrisono. Pro tio estas negrave, ĉu la necesaj trisonaj tonoj enestas en la elirtonalo (gam-apartenaj).

Grandtrite parencaj estas do ĉiaj trisonoj, kies bazotono lokas grandan triton super aŭ sub la bazotono de la elirtrisono. Ankaŭ jen eblas ĉiuj variaĵoj en maĵoro kaj minoro.

Apartan gravecon havas je tio tiuj mediantoj, kiuj konsistas nure el la materialo de la elirtonalo:

  • La (maĵora aŭ minora) paralelsono estas la ettrite parenca medianto; je maĵoro etan triton sub, je minoro etan triton super la bazotono.
    Ekzemploj: C-maĵoro ↔ a-minoro; f-minoro ↔ A♭-maĵoro; E-maĵoro ↔ c♯-minoro; b-minoro ↔ D-maĵoro
  • La kontraŭparalelo estas grandtrtie parenca medianto; je maĵoro etan triton super, je minoro etan triton sub la bazotono.
    Ekzemploj: C-maĵoro ↔ e-minoro; f-minoro ↔ D♭-maĵoro; E-maĵoro ↔ g♯-minoro; b-minoro ↔ G-maĵoro.

Historio

Jam en la komenca 17-a jarcento komponistoj intense uzis mediantojn en harmoniaj pasoj (ekz. Giovanni Gabrieli kaj Heinrich Schütz), ĉar ili ŝatis ilian „ŝovan“ karakteron, aparte la tonajn aliigojn ekestantaj de unu harmonio al la venonta, por muzikretorikaj afekcioj.

En barokmuziko kaj vienklasika muziko en la malfono staris la „normalaj“ kvintparencecoj de la tonaloj. Nur en la 19-a jarcento la uzo de mediantoj akiris gravecon kiel kolora kontraŭpezo al la kutima kvintparenceco de la tonaloj (vidu: kvintociklo), kvankam jam Mozart klare uzis mediantojn kiel anstataŭaĵoj por la kvintparenceco, ekzemple en la unua movimento de sia 36-a smfonio: Ĝi komencas en C-maĵoro kaj devus, laŭ la harmonia strukturo de la ĉefmovimenta formo, moduliĝi en la flanka temo al G-maĵoro, la kvintparenca dominanta tonalo, prezentas tamen anstataŭe ties paraleltonalon e-minoro.

Mediantoj el funkciteoria vidpunkto

„Medianto“ esence ne estas funkciharmonia aperaĵo. Plejparte akordoj formitaj el gamfremdaj tonoj aperas lige kun deflankiĝoj kaj moduladoj, tiel ke kutime ili estas rilatigeblaj sur pretertempe „nova“ tonala centro. Ekzemple la medianta A-maĵora trisono havas en C-maĵora kunteksto plejofte la funkcion de interdominanto al subdominanta paralelo d-minoro (funkciosimbolo: (D)Sp). Aŭ la medianta akordo A♭-maĵoro ekzemple aperas funkcie kiel paralelo de la minorigita subdominanto (simbolo: sP). Nur kiam la difinenda akordo (ekz. e♭-minoro in C-Dur) aperas kiel nura kolorŝanĝiĝo kaj ne estas interpretebla funkcie, la termino „medianto“ estas uzebla anstataŭ funkcinomo.

Pri la funkciteoria interpretado de grandtrite parencaj kaj ettrite parencaj akordoj jen superrigardo je la ekzemplo de C-maĵoro:

La termino variaĵo signifas la aliigon de la tonala genro (la variaĵo de A-maĵoro estas do a-minoro kaj inverse).

Ĉi-ekzemple estas

  • A♭-maĵoro la tonikovariaĵa kontraŭparalelo de C-maĵoro,
  • A-maĵoro la tonikoparalela variaĵo de C-maĵoro,
  • C-maĵoro la toniko,
  • E♭-maĵoro la tonikovariaĵa paralelo de C-maĵoro,
  • E-maĵoro la toniko-kontraŭparalela variaĵo de C-maĵoro.

Tio estu klarigota je la ekzemplo de A-maĵoro: La paralelo de la toniko C-maĵoro estas a-minoro. La variaĵo de a-minoro ist A-maĵoro. Do A-maĵoro estas tonikoparalela variaĵo de C-maĵoro.

Komforme al tio estas

  • a♭-minoro la tonikovariaĵo-kontraŭparalela variaĵo de C-maĵoro;
  • e♭-minoro die tonikovariaĵo-paralela variaĵo de C-maĵoro.

Ebleco de la klasifikado de mediantoj estas subdividi ilin depende la nombro de la komunaj tonoj kun la referencakordo laŭ tri gradoj:

  • Mediantoj de 1-a grado do estas akordoj kun du komunaj tonoj, tio estas paralela kaj kontraŭparalela akordoj, de C-maĵoro do a-minoro kaj e-minoro.
  • Mediantoj de 2-a grado estas akordoj kun nur unu komuna tono, tio estas unuaflanke la variaĵoj de paralela kaj kontraŭparalela akordoj, de C-maĵoro de A-maĵoro kaj E-maĵoro, samkiel aliaflanke paralela kaj kontraŭparalela akordoj de la minorvariaĵo, de C-maĵoro do A♭-maĵoro kaj E♭-maĵoro.
  • Mediantoj de 3-a grado estas akordoj kun neniu komuna tono, de C-maĵoro do a♭-minoro kaj e♭-minoro.

Vidu ankaŭ