Medicino
Medicino estas la scienco kaj arto pri la sano de homoj kaj bestoj; ĝi aparte okupiĝas pri esplorado kaj preventado de malsanoj.
El la sama radiko devenas la vortoj medicinaĵo (kuracilo) kaj medicinisto (kuracisto).[1]
Medicino estas tre vasta studfako, kiu inkluzivas plurajn subfakojn kaj branĉojn. Oni kutimas distingi:
- La bazaj medicinaj sciencoj estas tiuj, pri kiuj ĉiuj medicinistoj estas edukitaj;
- La branĉoj de medicino estas specifaj fakoj, pri kiuj eblas fakiĝi post la ĝeneralaj studoj pri medicino;
- La interdisciplinaj branĉoj estas tiuj fakoj, kiuj konsistas el miksiĝo de pluraj medicinaj branĉoj.
Bazaj medicinaj sciencoj
- Anatomio studas la strukturon kaj organizadon de vivantaj korpoj. Homa anatomio aparte enfokusigas la homan korpon.
- Ĉelbiologio studas la konsiston kaj funkciadon de ĉeloj.
- Embrioscienco studas vivantajn estaĵojn dum ilia plej frua vivfazo (ĉe homoj kaj aliaj bestoj, temas pri la fazo antaŭ naskiĝo).
- Epidemiscienco studas kaj komparas amasinfektajn malsanojn.
- Fiziologio esploras la rolon kaj funkciadon de unuopaj histoj, organoj aŭ aliaj korpopartoj.
- Histoscienco temas pri la studo de histoj.
- Imunoscienco okupiĝas pri la imunsistemo.
- Kuracilscienco esploras la efikon de substancoj ĉe vivantaj estaĵoj, serĉante la plej utilajn por kuracado de malsanoj.
- Malsanoscienco okupiĝas pri malsanoj kaj aliaj misfunkciaĵoj de la korpo de vivantaj estaĵoj.
- Medicina fiziko konsistas el apliko de la principoj de fiziko al medicino.
- Mikroboscienco aparte okupiĝas pri mikroboj (protozooj, bakterioj, fungoj, virusoj) kaj ilia interago kun la pli evoluintaj vivantoj (homoj, bestoj, plantoj).
- Molekula biologio esploras molekulojn esencajn por vivo.
- Nervoscienco inkluzivas plurajn subfakojn kiuj pritraktas la nervosistemon kaj la cerbon de homoj kaj aliaj bestoj.
- Parazitoscienco enfokusigas la studon pri parazitoj.
- Toksologio esploras la efikon de venenoj, toksinoj kaj aliaj substancoj kiuj kapablas haltigi aŭ modifi la normalan funkciadon de vivantaj estaĵoj.
- Vivĥemio esploras la ĥemiajn fenomenojn okazantajn en vivantaj estaĵoj.
- Virusscienco priskribas kaj priesploras virusojn.
Branĉoj de medicino
Ĥirurgio
Ĥirurgio inkluzivas ĉiujn branĉojn de medicino, kiuj postulas rektan operaciadon de la malsanulo. Pli ĝenerale, ĥirurgiistoj havas la taskon juĝi ĉu kaj kiom operacio estas bezonata, kaj okupiĝas pri la pritraktado de eventualaj komplikiĝoj kiuj povas estiĝi post operacio.
Ĥirurgio dividiĝas en pluraj subbranĉoj, kiel ekzemple ĝenerala ĥirurgio, korĥirurgio, kojlorektuma ĥirurgio, nervoĥirurgio, makzelvizaĝa ĥirurgio, ortopedia ĥirurgio, kancerscienca ĥirurgio, transplanta ĥirurgio, infana ĥirurgio kaj multaj aliaj. En multaj kuracejoj, pro historiaj kaj organizaj kialoj, anestezo estas tasko de ĥirgurgiistoj, kvankam el logika vidpunkto ĝi ne estas parto de ĥirurgio.
Interna medicino
Interna aŭ ena medicino okupiĝas pri la diagnozo, la mastrumado kaj la senoperacia pritraktado de nekutimaj aŭ gravaj malsanoj, kiuj povas koncerni specifan organon aŭ la tutan korpon. En kelkaj landoj, fakuloj en tiu ĉi branĉo ofte nomatas "internistoj".
Interna medicino havas plurajn subbranĉojn, inter kiuj menciindas kormedicino, intensa medicino, hepatoscienco, hormonscienco, sangoscienco.
Aliaj fakoj
- Akuŝscienco
- Anestezologio
- Farmacio
- Gastroenterologio
- Gerontologio
- Ginekologio
- Infana kaj junula psikiatrio
- Nefrologio
- Oftalmologio
- Ortopedio
- Otorinolaringologio
- Pediatrio
- Proteziko
- Psikiatrio
- Psikologio
- Radiologio
- Traŭmatologio
Premioj pri medicino
La plej prestiĝa honoro por medicinistoj estas la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino, kiun disdonas ĉiujare ekde 1901 la Sveda Akademio en Stokholmo, Svedio.
Esperanto en medicino
Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) estas faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908. Ĝi estas faka organizo de Universala Esperanto-Asocio.
Ĝia organo estas Medicina Internacia Revuo, aperanta dufoje jare.
Vidu ankaŭ
- Alopatio
- Claude Bernard
- Epidemio
- Genterapio
- Hipokrato
- Hospitalo
- Homeopatio
- Listo de medicinaj vortoj en Vikivortaro
- Malsano; listo de homaj malsanoj
- Monda Organizaĵo pri Sano (MOS)
- Orientaj medicinoj
- Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino
- Sanscienco
Notoj
Eksteraj ligiloj
- National Library of Medicine (angle)
- Virtuala malsanulejo (angle)
Fakaj vortaroj
Esperanto en medicino
- Oficiala retejo de UMEA - Universala Medicina Esperanto-Asocio (Esperante)
- Oficiala retejo de TEMOS - Tutmonda Esperanta Medicina Organizo por Studentoj (Esperante)
- Listo per-esperanto-medicino
|