Medino de Marakeŝo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Medino de Marakeŝo*
Monda Heredaĵo

Menara Garden,Morocco,Marrakech.jpg
Ĝardenoj de Menaro
Lando Flago-de-Maroko.svg Maroko
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iv, v
Fonto 331
Regiono** Arabaj landoj
Koordinatoj 31°37′53.004″N 7°59′12.012″W  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 31.63139 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">31.63139°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 31.63139; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Medino de Marakeŝo)
Registra historio
Registrado 1985  (9-a Sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Medino de Marakeŝo fondita de la almoravidoj en 1070-72 konvertiĝis en la ĉefurbo kaj la ekonomia-politika kaj kultura centro de ĉi nomadoj. Dum la sekvaj du jarcentoj la urbo disvolviĝis ekde la origina almoravida konstruado. El la medino aŭ fortikigita urbo originala ankoraŭ konserviĝas la muregoj konstruitaj en la 12-a jarcento (1126-1127) kaj la palamaroj oriente de la urbo.

En 1147 la almohadaj berberoj konkeris la urbon detruante la plejparton de la konstruaĵoj kaj rekonstruis ĝin. l tiu epoko venas la moskeo de Kutubio el kiu elstaras ĝia minareto, la ampleksiĝo de la murego, la fortikigado de la kernoparto kun pordoj (Bab Agnaou kaj Bab Robb), la moskeo, la palaco El Badi, la bazaro, la malsanulejo, la armilplaco kaj la ĝardenoj de la Menaro.

Ekde 1269 la almohadoj ekperdis la potencon sur la urbo kaj ĝi malfortiĝis. Malgraŭ la dekadenco de la urbo, en tiu epoko estis konstruita la moskeo Ben Salih.

En 1510 la urbo rekuperis la gloron per la okupado de la saadioj kiuj konstruis moskeojn, madrazojn, palacetojn kaj domegojn.

Bildoj [redakti]

Referencoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]