Medisono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tuŝiĝoj de la unua kaj dua teamanoj estas la tipa elemento de medisona konkurso.

Medisono (aŭ sen neologismo, sed pli longe duopa teama traka biciklokonkurso) estas fako de traka biciklado.

Historio[redakti | redakti fonton]

En medisono - angle nomata Madison, france Américaine - konkuras pluraj teamoj de po du biciklistoj en traka bicikla konkursejo (aŭ neologisme velodromo). La unua medisono okazis en 1899 kadre de sestaga konkurso de traka biciklado - antaŭe nur unu sportisto plenumis la tutan distancon de la sestaga konkursado. Ĉar la unua teama konkurso okazis en la areno Madison Square Garden de la urboparto Manhatano de Novjorko, kutimiĝis la angla nomo Madison. Nur ekde la jaro 1955 medisono estas fako en la Monda Ĉampionumo de traka biciklado.

Kvankam tiom tradicia bicikla konkurso, la fako de medisono por viroj nur en la Somera Olimpiko 2000 iĝis parto de la someraj olimpikoj, sed post 3 olimpikaj konkursoj en la Somera Olimpiko 2012 en Londono estis reforprenita, ĉar la internacia olimpika komitato decidis redukti la nombron de biciklaraj konkursoj, kaj decidis forigi la medisonan konkurson (same estis ĉesigita la individua persekutado kaj la punktokonkuro por viroj kaj virinoj, kaj enkondukiĝis la fako Omnium por virinoj kaj viroj samkiel la teama sprinto kaj la teama persekutado por virinoj, tiel ke fine ŝpariĝis nur unu fako).