Meditado

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:7BrahmanMH.jpg
Meditadpozicio

Meditado estas disciplino per kiu oni haltigas la pensojn, tiel permesante plenan koncentriĝon de la atento je io. Ĝi estas grava parto de budhismo kaj hinduismo. En la plejmulto de religioj ekzistas ia medita tradicio, ekzemple en la judismo, kristanismo, islamo, vuduo, kaj multaj ŝamanismoj.


Ekzistas multaj formoj de meditado, sed oni povas klasi ilin en du ĉefajn kategoriojn: la senpera meditado, kiu konsistas en la koncentrado de la atento por haltigi la fluadon de la pensoj, kaj la apogita meditado, en kiu la individuo apogas sin sur mantroj (ripetado de iu difinita sono), kantoj, ĉantoj, kreado de mensaj imagoj, ktp.

La budhisma (Vipassano) kaj la zena meditadoj estas ekzemploj de la senpera meditado. La kristana meditado, kiu koncentriĝas en imagoj de la Sankta Virgulino aŭ de Kristo mem, estas ekzemplo de la apogita meditado.

Meditado estas ankaŭ grava parto de la praktikoj de la skoloj de la Nova Erao.

En la ĉiutaga lingvaĵo, oni ofte konfuzas meditadon kun pripensado. Dum la meditado, oni ne pensas pri io sed, tute male, klopodas ĉesigi la pensojn.


Enhavo

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

Chakra ajna.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Jogo


Dharma Wheel.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Budhismo

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri medit(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Citaĵo
« Fremda medito estas kaŝita. »
Citaĵo
« Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis. »
Citaĵo
« Vero ne bezonas mediti nek spriti. »

[redakti] Referencoj

  1. Lernu

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.sufiblog.com/sufi-meditation.php
Ekstera ligilo  http://www.dharmanet.com.br/bhavana/samadhi3.htm
Ekstera ligilo  http://www.samarafoundation.com/meds.htm
Ekstera ligilo  http://yoga.tts.lt/index.php?option=com_content&task=view&id=42&Itemid=52


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj