Mediteranea cipreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mediteranea cipreso
Foliaro kaj strobiloj
Foliaro kaj strobiloj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Cipreso Cupressus
Cupressus sempervirens
L.
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La mediteranea cipreso (Cupressus sempervirens), estas specio de cipreso, indiĝena en la orienta Mediteranea regiono, en nordorienta Libio, sudorienta Grekujo ( Kreto, Rodiso), suda Turkujo, Kipro, norda Egiptujo, okcidenta Sirio, Libano, Israelo, okcidenta Jordanio, kaj ankaŭ kun disa populacio en Irano.

Priskribo

Ĝi estas mez-granda ĉiamverda arbo kiu altas ĝis 35 m, kaj havas konusan arbokronon kun horizontalaj branĉoj kaj variigeble nefirme pendantaj branĉetoj [1]. Ĝi estas tre longdaŭre vivanta, kaj oni registris iujn arbojn de pli ol 1 000 jaroj. La foliaro kreskas dens-branĉete, kaj estas malhel-verde kolora. La folioj estas skvamecaj, longas 2-5 mm, kaj troviĝas sur rondigitaj ( ne platigitaj ) ŝosoj. La semaj strobiloj estas ovo-formaj aŭ oblongaj, longas 25-40 mm, kun 10-14 skvamoj, unue verdaj, maturiĝantaj brune ĉirkaŭ 20–24 monatoj post polenado. La masklaj strobiloj longas 3-5 mm, kaj liberigas la polenon malfru-vintre.

Ĝi estas modere neimuna kontraŭ cipresa kancero, kaŭzita de la fungo Seiridium cardinale, kaj povas suferi pro multampleksa formorto kie la infektado estas komuna.

La scienca specionomo sempervirens derivas de la latina por ĉiamverda.

Uzadoj

La mediteranea cipreso en Monto Karmelo, Israelo.

Tiu palearktisa specio estis kultivata grandskale kiel ornamarbo dum miloj da jaroj for de sia hejma arealo, ĉefe tra la centra kaj okcidenta Mediteranea regiono, kaj en aliaj areoj kun similaj varmegaj, sekaj someroj kaj malseveraj, pluvecaj vintroj, inkludante Kalifornio, sudokcidenta Sud-Afriko kaj suda Aŭstralio. Ĝi ankaŭ sukcese estas kultivebla en areoj kun pli varmetaj, pli humidaj someroj, kiel Britujo, Nov-Zelando kaj la Pacifika Nordokcidento (marbordaj Oregono, Vaŝingtonio kaj Brita Kolumbio). Ĝi ankaŭ estas plantita en suda Florido kiel ornamarbo. In iuj regionoj, speciale en Usono, ĝi estas sciata neekzakte kiel "itala" aŭ "toskana" cipreso; kvankam la specio estas tre komune kultivata en Italujo, tie ĉi ĝi ne estas indiĝena.

La plimulto de la kultivitaj arboj estas selektitaj kultivaroj kun kolonoforma arbokrono, kun suprenirantaj branĉoj formante mallarĝan ĝis tre mallarĝan arbokronon kies larĝo ofte estas nur dekono de arbo-alteco. La malhele verda 'krisigna' formo de tiuj arboj estas tre tipa rekonilo de la mediteraneaj urbaj kaj vilaĝaj pejzaĝoj. Antaŭe, la specio estis kelkfoje dividita en du variojn, la sovaĝa C. sempervirens var. sempervirens (sin. var. horizontalis ), kaj la kolonoforma C. s. var. pyramidalis ( sin. var. fastigiata, var. stricta), sed tiu ĉi nuntempe estas diferencigita kiel kultivara grupo, sen botanika signifo.

Ĝi ankaŭ estas sciata por sia daŭripova, aroma ligno, uzita plej fame por la portoj de la Baziliko de Sankta Petro de Romo en Vatikanurbo, Romo.

Antaŭe la mediteranea cipreso estis uzata en distilejoj kiel bareloj por enteni bierfaradajn fermentojn por produkti alkoholon antaŭ la invento de rustorezista ŝtalo [2].

Komune vidate tra Nov-Meksiko, la mediteranea cipreso estas ankaŭ konata kiel "drama arbo" kaŭze de sia emo por kurbiĝi eĉ per la plej eta venteto.

Simboleco

Kolonoformaj mediteraneaj cipresoj Cupressus sempervirens 'Stricta', plantitaj in Havajo.

La mediteranea cipreso estis konata de la antikvaj helenoj kaj romianoj kiel la "malĝoja arbo", sankta por la regantoj de la submondo kaj iliaj socioj, la moiroj ( fatodiinoj ) kaj la erinioj. Oni kutime plantis ĝin ĉe tombo, kaj je la tempero de la morto, metis ĝin aŭ antaŭ la domo de la mortinto aŭ en la vestiblo, por averti la plenumontojn de sankta rito ekentrante ejon poluita per kadavro. Neniu romia enterigo estis kompleta sen cipresoj. Funebrantoj portis ĝiajn branĉojn kiel signon de respekto kaj la kadavroj de la granduloj estis metitaj sur cipresaj branĉoj antaŭ la entombigo. Laŭ Ovidio, la arbo estis nomita laŭ Kipariso, favorato de Apolono. La juna knabo akcidente mortigis la de Apolono amatan cervon. Tiel bedaŭrema li estiĝis ke li petis la diojn punigi sin kun ĉiamdaŭra mallumo. Konsentinte ili transformis lin en cipreson. La cipreso estas la ĉefa tombeja arbo en la islamana mondo same kiel en antikvaj kaj modernaj eŭropaj kulturoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Bibliografio

  1. Vidu ankaŭ "Uzado" por la diferencaj kultivataj varioj
  2. Maker's Mark angle