Mediteranea kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pikilia de Grekio

La mediteranea kuirarto estas la kunigo de pladoj kaj kuirartoj de la landoj kiuj havas la komunan landlimon de la Mediteraneo. Tiuj landoj (Portugalio, Hispanio, Italio, Francio, Grekio, Maroko, Tunizio...) kiel komunaĵo havas la klimaton kiu venas de la maro sur la kultivado de la nutraĵoj kaj la komerc-vojoj inter ili. Inter la komunaj ingrediencoj en la pladoj de ĉiuj landoj ĉe la Mediteraneo estas la uzado de la olivoleo. Ĝi estas uzata kiel plia ingredienco, por fritado kaj por konservado de kelkaj nutraĵoj. La proksimeco al la mediteranea marbordo ampleksigas la konsumadon de marbestoj kaj fiŝoj, tre ofte la samaj fiŝ-specioj estas manĝataj en diversaj landoj.

Unu el la plej uzataj elementoj de la mediteranea kuirarto estas la legomoj, ĉefe la rizo kiu estas la nepra ingredienco de la valencia paeljo kaj la itala rizoto. La uzado de viandoj el porko kaj ŝafo estas tre ofta. Oni faras ŝinkojn aŭ endosigas ilin por la eksportado.