Mediteranea regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mediteraneaj regionoj)
Mediteranea regiono
bioregionoakvokolekta areo [+]

Koordinatoj35° 0′ 0″ N, 18° 0′ 0″ O (mapo)3518Koordinatoj: 35° 0′ 0″ N, 18° 0′ 0″ O (mapo)
Areo4 000 000 km² (400 000 000 ha) [+]

Mediteranea regiono (Atlantika oceano)
Mediteranea regiono (Atlantika oceano)
DEC
Mediteranea regiono
Mediteranea regiono
Map
Mediteranea regiono
Vikimedia Komunejo:  Mediterranean Sea Basin [+]
vdr
La Mediteranea Baseno kiel regiono, kie kreskas olivarboj
Politika kaj orografia mapo de la Mediteranea Baseno

La baseno de la Mediteranea estas geografia koncepto kun kulturaj kaj historiaj konotacioj.

En ĝi disvolviĝis la nomitaj mediteraneaj civilizacioj, kies kontinueco en la tempo ĝis la aktualeco manifestiĝas en mediteranea kulturo en granda komuna parto super la profundaj politikaj diferencoj kaj religiaj. Tia unueco de kulturocivilizacio vidiĝis tuŝita en la nuntempa epoko de pluraj faktoroj: ĝi unuflanke aperas homogeneigita kun tiu de la resto de la mondo pro efiko de la globaligo; kaj ĝi aliflanke prezentas Kontraŭdiran rilaton kun la fenomeno de la turismo, kiu unuflanke pligrandigas ĝin kaj aliflanke denaturigas ĝin.

Oni kutimas difini kiel komunajn trajtojn de tiu mediteranea kulturo, krom la kulturan heredaĵon de la klasika Antikveco kaj la jarcentan kunvenon de civilizacioj (grek-romia, judkristana, islama), multon de la ĉiutaga vivo, kiel la mediteranea dieto (guŝoj, fruktoj kaj legomoj, fiŝoj; kaj la tri bazaj nutraĵoj ellaboritaj de la plej antikva tempo de terkulturaj produktoj kaj plantadoj specife adaptitaj al la regiono: pano de la tritiko, oleo de la olivarbo kaj vino de la vito -kelkfoje nomitaj mediteranea trilogio-); la vigla vivo surstrata kaj spirito de festo stimulita pro la bonaj kondiĉoj de la mediteranea klimato; amaso de topikoj kaj stereotipoj, kiel formo kaj vivista kaj fatalista, kompreni la vivon.

La baseno de la Mediteraneo inkludas la teritoriojn kies akvoj fluas al la Mediteranea Maro, tio estas: la Sudo de Eŭropo (esceptante grandan parton de la Ibera Duoninsulo, kaj inkludante grandan parton de la Centro kaj la Oriento kun la baseno de la Nigra Maro), la Nordo de Afriko (plue al ties interno kun la Baseno de la Nilo) kaj la plej okcidenta zono de Azio borda kun ĉi tiu maro, kiu koniĝas ankaŭ kiel Proksima OrientoMezoriento.

La geografia determino de favoraj aspektoj al la disvolviĝo de la civilizacio estas konsiderindaj: la ekzisto de maso de akvo en la direkto de la paralelo 40º kiu malfermiĝas en la okcidenta fasado de kontinento estas sola en la planedo. Tio permesas la grandan etendon de la mediteranea klimato, kiu se ĝi bone havas similaĵojn en aliaj similaj latitudoj (Kalifornio, Ĉilio, Okcidenta Aŭstralio) ne povas kompariĝi laŭ etendo.

Same oni povas diri pri la artiko de la marbordoj kiuj multobligas la eblojn aliri al la maro, ĉefe en ĝia norda bordo, kun kvar ĉefaj duoninsuloj (Iberio, Italio, Balkanio kaj Anatolio), pluraj maroj kun diferenca karakteraro (Baleara Maro, Tirena, Adriatiko, Ionia Maro, Egeo kaj Nigra Maro) kaj multnombraj insuloj kaj insularoj, el tiuj de granda grandeco (Balearoj, Korsiko, Sardinio, Sicilio, Kreto, Kipro) ĝis la plej malgrandaj (Elbo, Malto, Pantelerio, Itako, Cikladoj, Lesbos, Rodoso, Dodekanezo...).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]