Mediteraneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mediteraneo
interna maro • mediteraneeca maromaroakvokolekta areo

Satelita foto de Mediteraneo.

Satelita foto de Mediteraneo.
Profundeco
  Maksimuma 5,267 m
Areo 2.966.000 km²
Supra tutaĵo Atlantiko
Najbaraj tutaĵoj Nigra maro
Kontinento Eŭropo
Afriko
Azio
Landoj  Francio
 Italio
 Turkio
 Grekio
 Slovenio
 Albanio
 Monako
 Kroatio
 Montenegro
 Sirio
 Libano
 Israelo
 Egiptio
 Libio
 Tunizio
 Alĝerio
 Malto
 Maroko
 Hispanio
 Kipro
Alfluantoj Pado
Rhone
Ebro
Nilo
vdr

Mediteraneo estas maro inter Eŭropo, Azio kaj Afriko. Antikve la romianoj nomis ĝin la "ter-meza" maro (la latina signifo de "mediteranea") aŭ Mare Nostrum ("Maro Nia"), dum la helenoj nomis ĝin la "Interna Maro". Ĝi nomiĝas ankaŭ "Blanka Maro". Ĝi sterniĝas sur 2.966.000 km², kaj ĝia plej granda profundo estas 5.267 (36°34' N, 21°08' O) metroj (apud la peloponeza duoninsulo).

Ekde 1869, la Sueza Kanalo interkonektas Mediteraneon kun la Ruĝa Maro. En la okcidento, la ĝibraltara markolo konektas ĝin kun Atlantiko.

Tutĉirkaŭ tiu maro regas iom simila klimato (mildaj kun pluvegoj vintroj kaj varmaj kaj sekaj someroj), kaj grandioma propraj kaj apartaj faŭno, flaŭro, kaj tipaj pejzaĝoj, kies limo (ĉefe ties norda limo) estas ofte nete difinebla.

Ĉirkaŭ ĝi aperis civilizoj (egipta, hebrea, helena, romia, kristana, islamo, renesanco) kiuj influis la tutan mondon. Tiel oni ofte parolas pri la mediteraneaj regionoj.

Biogeografie, Mediteraneo estas unu el la maraj provincoj laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la organizaĵo Nature Conservancy. Mediteraneo estas ankaŭ en la listo de la tutmondaj 200 pro sia graveco pri la naturprotekto.

Mediteraneaj maroj

Mediteranea maro konsistas el pliaj pli malgrandaj internaj maroj:

Mediteraneaj insuloj

Regnoj en Mediteraneo

Regnoj ĉe Mediteraneo

Riveroj enfluantaj Mediteraneon

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj