Mediumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mediumo John Beattie, Bristol, Anglio, 1872

Mediumo estas homo, kiu, laŭ la spiritisma doktrino, havas la kapablon servi kiel peranto inter la homoj kaj la spiritoj de la mortintoj.

Favora vidpunkto

La mediuma kapablo apartenas al la organismo; ĝi estas sendependa de la moralaj kvalitoj de la mediumo, kaj oni ĝin trovas elvolviĝintan en la plej malindaj same kiel en la plej indaj. Sed ne same estas la prefero donata de la bonaj Spiritoj al la mediumoj. La bonaj Spiritoj komunikiĝas pli au malpli volonte per tia au alia mediumo, laŭ sia propra simpatio al ties Spirito. Kio formas la kvaliton de iu mediumo, ne estas la facileco per kiu li ricevas la komunikaĵojn, sed lia kapablo ricevi nur bonajn komunikaĵojn kaj ne fariĝi ludilo de ventkapaj kaj trompemaj Spiritoj.

Se la mediumoj morale pli malperfektaj kelkafoje ricevas tre bonajn komunikaĵojn, kiuj povas veni nur de bonaj Spiritoj, kion oni malprave miras, ĝi estas ofte en la intereso de la mediumo mem, por doni al li saĝajn avertojn. Se li ĉi tiujn ne profitas, li estas plej kulpa, ĉar li skribas sian propran kondamnon. Dio, kies boneco estas senlima, ne povas rifuzi helpon al tiuj, kiuj plej bezonas ĝin. Aliflanke, kiam la bonaj Spiritoj volas doni instruon utilan al ĉiuj, ili uzas la instrumenton, kiun ili havas ĉemane; sed ili ĝin forlasas kiam ili trovas alian, kiu estas al ili pli simpatia, kaj kiu profitas el la ricevataj lecionoj. Kiam la bonaj Spiritoj eliras, la malsuperaj Spiritoj, senzorgaj pri moralaj kvalitoj, kiuj ĝenas ilin, havas la kampon libera. El tio rezultas, ke la morale malperfektaj mediumoj, kiuj ne korektas sin, frue aŭ malfrue estas predo de la malbonaj Spiritoj, kiuj ofte ilin kondukas al la ruino kaj al la plej grangaj malfeliĉoj en chi tiu sama mondo. Koncerne ilian kapablon, kiu estis bela kaj tia restus, ĝi unue perversiĝas pro la forlaso fare de la bonaj Spiritoj kaj fine perdiĝas.

La plej meritaj mediumoj ne estas en ŝirmejo kontraŭ mistifikoj de trompemaj Spiritoj; unue, ĉar ne ekzistas persono sufiĉe perfekta por ne havi ian malfortan flankon tra kiu li povus malfermi enirpordon al malbonaj Spiritoj; due, kelkafoje la bonaj Spiritoj tion permesas por ekzercigi la juĝadon, instrui distingi la veron el eraro kaj vigligi malkonfidon, ke oni nenion akceptu blinde kaj sen kontrolo; sed la trompo neniam venas de bona Spirito, kaj ĉiu respektinda nomo subskribanta eraron nepre estas apokrifa. Tio povas esti ankaŭ provado por la pacienco kaj la persistemo de ĉiu spiritisto, mediumo aŭ ne; kiu senkuraĝiĝus pro kelkaj disreviĝoj, tiu pruvas al la bonaj Spiritoj, ke chi tiuj ne povas kalkuli sur lin.

Ne estas pli mirige vidi malbonan Spiriton obsedi meritplenajn personojn, ol surprizige vidi malbonajn homojn furioze ataki sur la Tero la honestajn personojn. Estas rimarkinde, ke post la publikigo de La libro de mediumoj, la obseditaj mediumoj estas malpli multaj ol antaŭe, ĉar ili estas avertitaj, ili sin gardas, kaj spionas la malplej grandajn signojn, kiuj povas malkaŝi la aleston de trompema Spirito. La plej multaj nun obseditaj mediumoj, aŭ ne ĝin antaŭe studis, aŭ ne profitis ĝiajn konsilojn.

Dum la neperfekta mediumo fieras pro la eminentaj nomoj, plej ofte apokrifaj, en la komunikaĵoj, kiujn li ricevas, rigardas sin kiel privilegian interpretiston de la ĉielaj potenculoj, la bona mediumo neniam sin juĝas sufiĉe inda je tia favoro: li ĉiam havas utilan dubon pri la bona kvalito de tio, kion li ricevas, kaj ne konfidas al sia propra juĝo: estante nur pasiva instrumento, li komprenas, ke se tio estas bona, li ne havas personan meriton, same kiel li ne estas priresponda, se ĝi estas malbona, kaj ke estus ridinde interveni por la absoluta identeco de la Spiritoj manifestiĝantaj al li; li lasas al triaj personoj neutralaj juĝi la demandon, kaj lia memamo ne suferas pro malfavora juĝo, same kiel aktoro ne suferas pro mallaudo al teatraĵo, kiun li nur ludas. La ĉefaj trajtoj de lia karaktero estas simpleco kaj modesteco; li estas feliĉa de la posedata kapablo, ne por vantiĝi de ĝi, sed ĉar ĝi donas al li rimedon por esti utila, kion li volonte faras, sed neniam ofendiĝante se oni ne metas lin en unuan rangon. La mediumoj estas perantoj kaj interpretistoj de la Spiritoj; la elvokanto aŭ eĉ la simpla observanto devas do havi la taskon juĝi la meriton de la instrumento.

La mediuma kapablo estas donaco de Dio, same kiel ĉiuj aliaj kapabloj, kiun oni povas uzi egale por la bono aŭ malbono, kaj kiun oni povas malrespekti. Ĝia celo estas meti nin en senperan rilaton kun la animoj de tiuj, kiuj vivis, por ricevi iliajn instruojn kaj nin inici en la estontan vivon. Kiel la vido rilatigas nin kun la videbla mondo, la mediumeco rilatigas nin kun la nevidebla mondo. Kiu uzas ĝin kun utila celo, por la progreso de si mem kaj de aliaj homoj, tiu plenumas veran mision el kiu li ricevos rekompencon. Kiu malbonuzas ĝin kaj ĝin uzas por aferoj banalaj kaj kun materialaj interesoj, ĝin deturnas de la providenca celo; frue au malfrue, tiu suferas la punon, same kiel ĉiu, kiu malbonuzas iun ajn kapablon.

Skeptika vidpunkto

Laŭ la versio de skeptikaj esploristoj, oni neniam sukcesis pruvi veran interparolon kun mortintaj spiritoj, kaj tio kontraŭas la konatajn regulojn de la scienco. Temas ĝenerale pri la ekzisto de fraŭdo aŭ memtrompo. Ne helpis al la spiritisma doktrino la malkovro de diversaj fraŭdoj, el kiuj la plej fama estas tiu de la unuaj mediumoj de la nuntempaj tempoj, la usonanaj fratinoj FOX, kiuj konfesis la fraŭdon post granda kariero de mediumeco en la tuta lando. Same kiel ne helpas skeptikuloj la pruvoj kiel statistikoj aŭ dokumentoj kun subskribaĵoj publikaj agnostikitaj.

Famaj mediumoj

Eksteraj ligiloj

greke angle John Edward greke angle Sylvia Brown greke angle James Randi Educational Foundation (skeptika organizo)