Medzianky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Medzianky
hungare: Tapolymeggyes
municipo
Oficiala nomo: Medzianky
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Vranov nad Topľou
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Situo Medzianky
 - alteco 240 m s. m.
 - koordinatoj 49° 02′ 11″ N 21° 28′ 14″ O / 49.03639 °N, 21.47056 °O / 49.03639; 21.47056 (mapo)
Areo 4,93 km² (493 ha)
Loĝantaro 296 (31.12.2011)
Denseco 60,04 loĝ./km²
Unua skribmencio 1212
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 094 31
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj VT
NUTS 528862
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Medzianky
Retpaĝo: www.medzianky.sk
Portalo pri Slovakio

Medzianky (hungare Tapolymeggyes [tapojmedjeŝ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo

Medzianky situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Hanušovce nad Topľou-Prešov. La lasta urbo troviĝas je 20 km.

Historio

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1212. Pli frue iom norde oni konstruis gardoturon por kontroli la polan landlimon. La skriba formo aperis en 1312 laŭ tiama hungara mallonga nomo kaj ortografio "Medies". Apude fortikaĵo konstruiĝis, kiu menciiĝis unuafoje en 1313. La fortikaĵo detruiĝis post jardekoj. En 1600 oni komputis tie 7 impostintojn, nobeldomon, preĝejon kaj paroĥon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tapolymeggyes 185 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Medzianky 324 homoj, (322 slovakoj).

Vidindaĵoj