Medzibrodie nad Oravou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Medzibrodie nad Oravou
hungare: Medzibrogy, germane: Bachbrunn
municipo
Oficiala nomo: Medzibrodie nad Oravou
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Dolný Kubín
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Oravio
Montaro Oravia montetaro
Ŝoseo Eŭropa vojo 77 E77
Najbaras kun Bziny, Oravský Podzámok
Rivero Oravo
Situo Medzibrodie nad Oravou
 - alteco 493 m s. m.
 - koordinatoj 49° 14′ 10″ N 19° 20′ 35″ O / 49.23611 °N, 19.34306 °O / 49.23611; 19.34306 (mapo)
Areo 6,575974 km² (657,6 ha)
Loĝantaro 475 (31.12.2010)
Denseco 72,23 loĝ./km²
Unua skribmencio 1408
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 026 01
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj DK
NUTS 509833
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Retpaĝo: www.medzibrodienadoravou.ocu.sk
Portalo pri Slovakio

Medzibrodie nad Oravou (hungare Medzibrogy [medzibrodj], germane Bachbrunn) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Medzibrodie nad Oravou situas laŭ rivero, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vrútky-Trstená. Dolný Kubín troviĝas je 4 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1408, poste en 1420 en slava formo "Medzbrode". En 1624 oni komputis tie 110 vilaĝanojn, sed post jardekoj la vilaĝo senhomiĝis pro la militadoj. En la 18-a jarcento ĝi rehomiĝis. En 1785 454 vilaĝanoj loĝis, en 1828 720 vilaĝanoj loĝis en 87 domoj. En 1813 pro inundo la tuta vilaĝo detruiĝis, en 1827 incendio okazis. Komence de la 20-a jarcento la oficiala hungara loknomo iĝis Árvarév pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 342 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Dolný Kubín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En la 1960-aj jaroj metalurgia fabriko ekfunkciis apud la vilaĝo. En 2001 vivis en Medzibrodie nad Oravou 429 homoj, (425 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]