Megaklito (luno)
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Megaklito. |
| Megaklito | |
| Natura satelito de Jupitero (XIX) | |
| Oficiala nomo | Jupitero XIX[1] |
| Aliaj nomoj | S/2000 J 8 |
| Historio | |
| Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Yanga R. Fernández Eugene A. Magnier[1] |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
25-a de novembro 2000[1] Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 24 687 260 km |
| Discentreco | 0,30776 |
| Klinangulo | 150,398° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 792,44 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | ~5,4 km (averaĝe)[2] |
| Maso - Denso |
2,1 × 1014 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ? |
| Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 21,7[2] |
Megaklito estas neregula satelito de Jupitero. Ĝia orbito estas retrograda.
Enhavo |
Malkovro[redakti]
Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier post observoj inter la 23-a de novembro 2000 kaj la 1-a de januaro 2001, per la teleskopo de 2,2 m de de la Universitato de Havajo.
La 5-an de januaro 2001, ili anoncis[3] la malkovron de dek jupiteraj satelitoj inter kiuj Megaklito, kiu, oka jupitera satelito malkovrita en 2000, tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2000 J 8.
Nomo[redakti]
La 22-an de oktobro 2002, ĝi ricevis, kun aprobo de IAU[4] la nomon Megaklito[5], laŭ Megaklito (greke; Μεγακλίτη), unu mitologia ulino, amata de Zeŭso kiu igis ŝin patrino de geherooj nomataj Teba kaj Lokruso.
Orbito[redakti]
Megaklito estas ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro kaj dicentrecojn inter 0,25 kaj 0,43.
Notoj kaj referencoj[redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7555: Sats OF JUPITER; 2001B; 2001C (angle)
- ↑ IAUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis, la nomon de Megaclite, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj[redakti]
pole Megaklito, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Megaklito (angla versio)
angle Dekunu novaj jupiteraj lunoj en 2000, (el la paĝaro de "Universitato de Havajo")
germane La pazifaa grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

