Megascolia flavifrons

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Megascolia flavifrons (granda ponarda vespo) vivas ĉefe en la mediteranea regiono ĝis la latitudo de la Karpata baseno. Ĝi estas granda denshara vespo kun longo ĝis 40 mm. La torako estas dika, la flugiloj fortaj, la femalo kaj masklo diferencas en koloro. La kapo, anteno kaj torako de la masklo estas nigra, kun flava makulo sur la dua kaj tria torakaj tegumentoj. Sur la dorsa flanko de la antaŭa torako kreskas densa ruĝeta hararo. La femalo havas ruĝan kapon, nigran antenon (kiel ĉe masklo) kaj ruĝetan torakan hararon sur la tuta torako. La femalo same havas flavajn makulojn.

La larvoj de la granda ponarda vespo estas parazitaj insektoj, kiuj evoluas en larvoj de la lamenantenaj skaraboj (rinocera skarabocervoskarabo). La vespolarvoj ellarviĝas (!) en komence de junio (en Hungario).

La granda ponarda vespo ŝatas viziti florojn, precipe la kompozitacon kaj la odorajn labiacojn.

La insekto estas protektata en Hungario, kun idea valoro de 10.000 forintoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]