Megatherium americanum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Megatherium americanum (en latina: el grekaj radikoj mega, granda kaj therium, besto) estas specio formortinta de mamuloj placentaj kaj sendentaj de la ordo Pilosa kiu vivis dum la Pleistoceno (ekde antaŭ 15 milionoj da jaroj) en Ameriko, kaj pli precize certe en la argentinaj pampoj kie oni trovis la ĉefajn konatajn skeletojn. Ĝi estas formortinta ekde antaŭ 9.000 jaroj, kaj oni supozas, ke ties plej proksima parenco vivanta estas la bradipoj. Ĝi estis priskribita en 1796 de Georges Cuvier.[1]

Karakteroj

Plenkreskulo superis la 6 metrojn el kapo al vosto kaj estis preskaŭ 2 m el grundo al dorso. Ĝi havis ostojn pli fortikajn ol tiuj de elefanto, korpon tre grandan kaj kapon relative malgrandan, sen dentoj aŭ dentegoj, sed kun 4 mueldentoj ĉiuflanke de ambaŭ makzeloj kiuj kreskis kontinue, sen emajlo kaj kun formo prisma. Per tiuj ili muelis branĉojn, foliojn, fruktojn kaj florojn, sed ili uzis ankaŭ ungojn por elfosi la teron serĉe de radikoj kaj tuberoj. Ties enorma korpo estis kovrita el densa hararo kies koloro variis laŭ aĝo kaj sekso. Ĝi havis mallongajn krurojn, tre grandajn piedojn, fortikajn krifojn kurbecajn kaj voston de 50 cm de diametro en komenco. El tio kion oni deduktas el ties grando kaj soleca kutimaro, ĝi ne estis arbarloĝanto kaj manĝis dum sinteno sur siaj malantaŭaj kruroj. Tamen ĝi kutimis al piedirmaniero de kvarpiedulo apoge sur fingrartikoj.[1]

Malkovro

Distribuo kaj ekologio

Notoj

  1. 1,0 1,1 Enciclopedia Ilustrada de la Lengua Castellana, tomo II, 1953, Editorial Sopena Argentina, Buenos Aires, Argentina.