Meher Baba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meher Baba
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1894 (1894-02-25)
en Puneo
Morto 31-an de januaro 1969 (1969-01-31) (74-jaraĝa)
en Meherazad
Lingvoj angla
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato
Alma mater Deccan College Post-Graduate and Research Institute • St. Vincent's High School
Okupo
Okupo teologo
vdr
Meher Baba

Meher Baba (perse: مهر بابا devanagari: महर बाबा), ĝuste Merwan Sheriar Irani (naskiĝis la 25-an de februaro 1894, mortis la 31-an de januaro 1969) – barata spirita gvidanto, kiu deklaris sin avataro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Meher Baba edukiĝis en Puneo, kie setlis lia patro, kiu antaŭe kiel zaratuŝtrano estis migranta derviŝo. Dum lerneja vivado li ne interesiĝis pri spiritaj aferoj, sed pri sporto, kaj precipe pri kriketo. En la aĝo de 19 jaroj islama sanktulino Hazrat Babaĝan komencigis lian spiritan vekiĝon. En 1915 ricevis titolon "Parvardigar" (en sufiismo signifanta Dio kiel Plejalta Subtenanto) de la barata guruo kaj fakiro Sai Baba de Shirdi. Li ankaŭ ricevis helpon de aliaj tri spiritaj majstroj. Unu el ili Upasani Maharaĝo en 1921 malkaŝis lian spiritan identecon kiel antikveca.

Baba loĝis kaj vojaĝis en societo de proksimaj disĉiploj, viroj kaj virinoj. Ili vivis treege modeste. De 1925 ĝis fino de sia vivo Baba silentis komunikiĝante nur helpe de tabuleto kun alfabeto aŭ per gestoj. Li pasigis multe da tempo izolita, ofte fastante, nur periode vojaĝis aŭ partoprenis publikajn manifestaciojn. Laboris bonfarante, en tio kun lepruloj, malriĉuloj, frenezuloj kaj asketoj en ekstazo. Li multe lekciis, kion kolektis liaj adeptoj.

En 1931 unuafoje vizitis Okcidenton. Dum tiuj vojaĝoj akompanis lin okcidentanoj. En la 40-aj jaroj kun elektitaj membroj de siaj akompanantoj vojaĝis incognito tra Barato. Tiun ĉi periodon nomis "nova vivo".

La 10-an de februaro 1954 Baba proklamis sin avataro (t.e. enkorpiĝo de Dio).

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ofta diraĵo de Meher Baba Don't worry, be happy (Ne ĉagreniĝu, estu feliĉa) iĝis inspiro por verko de la plej granda, skribita en 1988, sukcesega ĵaz-kanto de Bobby McFerrin sub la sama titolo. Lia filozofio inspiris Pete Townshend el rok-grupo The Who verki Baba O'Riley.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]