Mehmet Aurélio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mehmet Aurélio
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1977 (1977-12-15) (46-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj brazilportugalaturka
Ŝtataneco TurkioBrazilo
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

Mehmet Aurélio - denaske Marco Aurélio Brito dos Prazeres - estas en Brazilo naskiĝinta futbalisto, kiu ekde la jaro 2001 vivas en Turkio kaj alprenis la turkian civitanecon. Li naskiĝis la  15-an de decembro 1977(nun 1977-12-15) en Rio-de-Ĵanejro, do nun estas 46-jara. Ekde la jaro 2010 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Beşiktaş Jimnastik Kulübü - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de la kluboj Fenerbahçe Spor Kulübü (Istanbulo, 2003-2008) kaj Real Betis Balompié (Sevilo, Hispanio, 2008-2010). Krome Mehmet Aurélioekde la jaro 2006 estas membro de la turka nacia teamo de futbalo kaj interalie kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kie la teamo atingis la duonfinalon kaj do trian pozicion inter la eŭropaj naciaj teamoj pri futbalo.