Mehmet Topal estas turkafutbalisto. Li naskiĝis la 3-an de marto1986(nun 1986-03-03) en Malatya, do nun estas 38-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la hispana klubo Valencia CF - antaŭe li estis profesia futbalisto de la kluboj Çanakkale Dardanelspor kaj Galatasaray. Krome Mehmet Topal inter alie estis membro de la turka nacia teamo de futbalo konkuranta pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kiu atingis la duonfinalon kaj do trian pozicion inter la eŭropaj naciaj teamoj pri futbalo.