Meiji-restarigado

El Vikipedio

(Alidirektita el Meiji-epoko)
Saltu al: navigado, serĉo
L'imperiestro Meiji en jaro 1872
L'imperiestro Meiji en jaro 1872

Meiji-restarigado, ankaŭ Meiji-reformo,(Japane: 明治維新 [meiĵi-iŝin]) terminoj por la reforma periodo en Japanio de la 19-a jarcento, en kiu sekvis la detronigo de la ŝogunato, la restaŭrado de imperiismo kaj la modernigo de la stato. La nova registaro estas nun nomata Meiji-registaro (明治政府 [meiĵi-seifu]).

[redaktu] Eventoj rilataj al Meiji-restarigado

Kiam Sakoku finiĝis kaj la kontakto de Japanio kun la okcidento en 19-a jarcento intensiĝis, la nestabileco de la ŝogunatoj kaj ties regadsistemo iĝis evidenta.

Radikaluloj (倒幕派 Tōbaku-ha) kaj precipe junaj samurajoj de la orientaj feŭdoj konsideris la rekonstruadon de imperia regado kiel elturniĝon el la krizo.

La formala konfrontado inter la reformistaj kaj la ŝogunoj kulminis en intercivitana milito, la Boshin-milito. La 3-an de oktobro 1867 la ribelanto Tosa-Krano postulis abdikon de la ŝoguno Tokugawa Yoshinobu. Li konsentis principe la 9-an de novembro 1867(14-an de oktobro, en la 3-a jaro de Keio laŭ lunosuna kalendaro). Oni konsideras, ke la abdiko estas plej grava evento de la Meiji-restarigado. Poste la radikaloj kaj ŝogunataj lojaluloj batalis en Kioto kaj proklamis la restaŭradon de imperiismo sub la juna imperiestro Meiji inter la 3 kaj la 6-a de januaro 1868 (Batalo de Toba-Fuŝimi). Sekvis la pacema kapitulaco la 27-an de junio 1869 post la batalo ĉe Fortikaĵo Goryokaku. La intercivitana milito finiĝis.

En 1877 ribelis la samurajoj de Kiuŝuo, ĉar ili estis malgravaj kaj sen influo (Seinan-Milito).

[redaktu] Restarigado en politiko

La nova regado sub Saigo Takamori, Okubo Toshimichi, Kido Takayoshi administris la konfiskajn feŭdbienojn (25% de regnobieno) kaj ekstenzis tiele sian influsferon en Japanio.

1869 imperiestro translokis sian kortegon de Kioto al Edo kiu iĝis alinomata Tokio. Oni konsideras ke ekde la transloko ĉefurbo de Japanio estas Tokio.

[redaktu] Restarigado en socia sistemo

La militservodevo kaj lernejodevo iĝis leĝa, okcidentaj ekspertoj estis alvokata pro konstrui ferovojojn, industriojn, la floton kaj armeon.

En 1873, Meiji-registaro aprobis la Gregorian kalendaron.

Ekde 1889 valida aŭtoritata konstitucio, la Meiji-konstitucio establiĝis. Tamen la potenco troviĝis sin ankoraŭ en manoj de oligarĥia nobelaro kiu aĝis parte kontraŭ la nova parlamenton kaj staris super la konstitucio.