Meikirch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meikirch
Blazono de Meikirch
Blazono de Meikirch
Blazono de Meikirch
Meikirch
Meikirch
Meikirch
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarberg
Koordinatoj  47° 0′ 35″ N 7° 21′ 55″ O / 47.00972 °N, 7.36528 °O / 47.00972; 7.36528 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 35″ N 7° 21′ 55″ O / 47.00972 °N, 7.36528 °O / 47.00972; 7.36528 (mapo)
Areo 10,23 km²
Alteco 654 m super marnivelo
Poŝtkodo 3045
Komunumkodo 0307
Mapo de Meikirch
Mapo de Meikirch
Mapo de Meikirch
vdr


Meikirch estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarberg kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2345 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Meikirch situas en la Svisa Mezlando en monteta kamparo proksimume 7 kilometrojn nordokcidente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Meikirch (sur alteco de 654 m s.m. en la centro de la komunumo), Aezikofen (sur alteco de 650 m s.m. en oriento de la komunumo), Grächwil (sur alteco de 669 m s.m. nororiente de Meikirch), Ortschwaben (sur alteco de 589 m s.m. tute en sudoriento de la komunumo ĉe la norda bordo de la rojo Chräbsbach), Wahlendorf (sur alteco de 752 m s.m. en okcidento de la komunumo) kaj Weissenstein (sur alteco de 611 m s.m. sudoriente de Meikirch) kaj diversaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,23 km², de kiuj 26,5% estas kovritaj de arbaro, 64,0% servas por agrikulturo kaj 9,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Meikirch limas en nordo al Schüpfen, en oriento al Kirchlindach, en sudo al Wohlen ĉe Berno, kaj en nordokcidento al Seedorf.

Trafiko

Tra Meikirch pasas la kantona ĉefvojo 236 de Berno al Aarberg, kiu en Ortschwaben kruciĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 235.4 de Wohlen ĉe Berno al Zollikofen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 7 kilometrojn sudoriente en Berno-Neufeld. Per du lokaj buslinioj de Wahelndorf kaj de la supera tribunalo de Berno al Seedorf la ĉefa stacidomo de Berno la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Meikirch datiĝas el la jaro 1208 kiel Mönchilcha. Jam pli frue en la jaro 1185 estis menciita Ortschwaben kiel Nortsuaben. En Grächwil estis faritaj ampleksaj trovoj de objektoj el la Hallstatt-epoko. En Meikirch estis trovita romia kamparbieno en kies kelo estis konservitaj murpentraĵoj. Dum mezepoko la vilaĝoj de Meikirch apartenis al la Monaĵejo Frienisberg. La malalta jurisdikcio de Maikirch en la 13-a kaj 14-a jarcento apartenis al bernaj civitanoj el Bolligen kaj en en la 16-a jarcento al la urbestra familio Aebischer de Aaarberg, kiu ĝin vendis en la jaro 1555 al la komunumo mem. La tribunalo estis integrita al la urba tribunalo de Berno. Post la reformacio en la jaro 1525 Berno atribuis la hodiaŭan komunuman teritorion al la berna kamparvoktejo Frienisberg. Kadre de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Meikirch estis atribuita la la helveta distrikto Zollikofen. Post la fino de la Helveta Respubliko la komunumo fariĝis parto de la distrikto Aarberg. Surbaze de la administra reformo en la jaro 2010 la distrikto Aarberg malsolviĝis, kaj Meikirch estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando. La iam ĉefe agrikultura komunumo en la dua duono de la 20-a jarcento fariĝis pli kaj pli loĝokomunumo de la urbo Berno kaj integriĝis al ties aglomeraĵo. [3]

Famuloj

En Weissenstein naskiĝis hungara inĝeniero pri metalurgio András Roósz en 1945.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta Mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Anne-Marie Dubler: Meikirch en Historia Leksikono de Svislando (2009-11-03)

Eksteraj Ligiloj