Meimei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meimei [mejmej] (kio signifas "pura amo") estas ina spirito tre konata en Brazila spiritisma rondo. Meimei estas ne nur valorplena misiulino de bono kaj lumo kiu zorgas pri la teranoj, sed ankaŭ sindona instruistino de infanoj, kiu en la spirita mondo sin dediĉas al la edukado de la infana menso en la hela lumo de elaĉeta Evangelio.

Ŝi estas tre bela kaj manifestiĝas preskaŭ ĉiam plenigante la median aeron per aromo de rozoj. Oni vidas ŝin ofte vestita per blanka edzinĝa vesto.

Ŝi havas specialan komplezemon al Ĉinio.

Multaj libroj estas verkitaj de ŝi, kiel Pai Nosso (Patro Nia), Amizade (Amikeco), Palavras do Coração (Koraj Vortoj), Cartilha do Bem (Aboco de l' Bono), Evangelho em Casa (Evangelio hejme), Deus Aguarda (Dio Atendas) kaj Mãe (Patrino).