Mejloŝtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mejloŝtono[1], kadre de projekt-administrado, estas la fino de projekt-stadio kiu markas la kompletiĝon de labor-pakaĵo aŭ fazo, tipe markita per altanivela evento kiel kompletiĝo, aprobo aŭ subskribo de livereblaĵo, dokumento aŭ grava revizia renkontiĝo.

Krom signado de la kompletiĝo de kerna livereblaĵo, mejloŝtono ankaŭ povas signifi gravan decidon aŭ la alvenon de kritika informo, kiu skizas aŭ influas la estontecon de projekto. Tiusence, mejloŝtono ne nur signifas distancon veturitan (kernajn stadiojn en projekto) dum la projekto sed ankaŭ indikas direkton de veturado ĉar kernaj decidoj faritaj ĉe mejloŝtonoj povas ŝanĝi la vojon tra la projekto-plano.

Esperanto-vikipedio[redakti | redakti fonton]

En la Esperanto-vikipedio ekzistas listo de mejlŝtono-artikoloj, kie troviĝas tiuj artikoloj, per kiuj oni atingis plenan dekmilon da artikoloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laūvorte en PIV mejloŝtono estas tajlita ŝtono, metita laŭlonge de vojo por indiki la distancojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]