Estado de México
| Ŝtato de Meksiko | |
|---|---|
| Origina nomo | Estado de Meksiko |
| Lando | Meksiko |
| Inkludas | 125 komunumojn |
| Administra centro | Toluca de Lerdo |
Estado de Méxiko [esTAdo de MEĥiko] (hispane (sub)ŝtato Meksiko; Esperantigite : Meksikŝtato ) estas provinco (subŝtato) de Meksiko. Ĝi situas centre de la lando, proksime al Meksikurbo, kiun ĝi ĉirkaŭas de okcidento, nordo kaj oriento.
Kun loĝantaro de 14.160.736 enloĝantoj (lau la nombrado 2005 de la INEGI kaj areo de 21.000 km² ĝi estas dense loĝata (ĉirkaŭ 600/km²). Ĝia ĉefurbo estas Toluca de Lerdo. La provinco dividiĝas en 16 Regionoj kaj 125 (komunumoj de Meksiko-Ŝtato) komunumojn (municipojn). La komunumoj plej gravaj estas Atizapán de Zaragoza, Coacalco de Berriozabal, Cuautitlán Izcalli, Ecatepec de Morelos, Ixtlahuaca, Huixquilucan, Metepec, Naucalpan de Juárez, Nezahualcóyotl,´Teotihuacan, Texcoco, Tultitlán, Tlalnepantla de Baz, Tecamac, Valle de Bravo y Zumpango de Ocampo inter aliaj. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-MEX".
Konata antaŭkonkera vidindaĵo estas la ruinoj de Teotihuacán.
Vidu ankaŭ [redakti]
Aliaj projektoj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Estado de México
Eksteraj ligiloj [redakti]
Aguascalientes | Baja California | Baja California Sur | Campeche | Chiapas | Chihuahua | Coahuila | Colima | Durango | Guanajuato | Guerrero | Hidalgo | Jalisco | Jukatanio | Estado de México | Michoacán | Morelos | Nayarit | Nuevo León | Oaxaca | Puebla | Querétaro | Quintana Roo | San Luis Potosí | Sinaloa | Sonora | Tabasco | Tamaulipas | Tlaxcala | Veracruz | Zacatecas
Federacia Distrikto (Distrito Federal)

