Meksikurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meksik-urbo
(Tenoĉtitlano)
hispane: México, angle: Mexico City
urbo
Katedralo en Meksikurbo
Flago
Oficiala nomo: Ciudad de México
Moto: La Ciudad de los Palacios - Urbo de Palacoj
Ŝtato Meksiko Meksiko
Distrikto Federacia Distrikto
Historia regiono Azteka imperio
Valo Valo de Meksiko
Flughaveno Aeroméxico
Kvartaloj
Memorindaĵoj Kastelo de Ĉapultepeko, Baziliko de Gvadalupo
Konstruaĵoj Torre Latinoamericana, El Palacio de Hierro, Nacia muzeo de Arto
Sekiĝanta lago Lago Texcoco
Situo Meksik-urbo
 - alteco 2 310 m s. m.
 - koordinatoj 19° 26′ 00″ N 99° 08′ 00″ U / 19.43333 °N, 99.13333 °U / 19.43333; -99.13333 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 3 930 m s. m.
Areo 1,485 km² (148,5 ha)
Loĝantaro 8 851 080 (2010)
Denseco 5 960 323,23 loĝ./km²
Nacia parko Parko Cumbres del Ajusco
Fondo 1521
Horzono MTZ (UTC-6)
 - somera tempo MSTZ (UTC-5)
Poŝtkodo 00 - 16
Telefona antaŭkodo (+52) 55
ISO 3166 MX-DFE
HDI 0.915 Tre alta
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historia centro de Meksik-urbo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1987 (#11)
Numero 412
Regiono Latina Ameriko
Kriterioj i, ii, iii, iv
Amuzparko Ses flagoj de Meksiko
Vizitindaĵo Popocatépetl
Situo enkadre de Meksiko
Situo enkadre de Meksiko
Situo enkadre de Meksiko
Kvartaloj de Meksik-urbo
Kvartaloj de Meksik-urbo
Kvartaloj de Meksik-urbo
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Ciudad de México
Retpaĝo: www.df.gob.mx
Vido al Meksik-urbo el okcidento

Meksik-urbo (hispane, Ciudad de México) aŭ Meksiko estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Meksiko kaj unu el la plej grandaj urboj de la tuta mondo. Antaŭ la alveno de la hispanoj, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la aztekoj kaj nomiĝis Tenoĉtitlano. Ĝi troviĝas en la Federacia Distrikto, kiu koncepte similas al aliaj federaciaj distriktoj, ekzemple la Distrikto Kolumbio en UsonoKanbero en Aŭstralio.

Historio

Tenoĉtitlano, la antikva urbo, estis urbo sur insuleto en mezo de lago. Tamen, la urbo kreskiĝis sur la lago, kaj la akvo sekiĝis. Tenoĉtitlano jam estis granda urbo, kiam venis la hispanoj, kaj nun Meksikurbo estas unu el la plej grandaj urboj en la mondo.

Antaŭ 1972, Meksik-urbo estis la ĉefurbo de la Federacia Distrikto, sed tiun jaron, administrativa reformo ŝanĝis ties statuson, fakte malaperigante ĝin. Ĝi estis dividita en kvar distriktojn (delegaciojn), kiuj aldoniĝis al la jam ekzistantaj 12 delegacioj de la Federacia Distrikto. Tiel, nun, la Federacia Distrikto konsistas el 16 delegacioj. Kaj Meksik-urbo, kiel politika kaj administrativa estaĵo, ne plu ekzistas. Do, en la praktiko, nun Meksikurbo kaj Federacia Distrikto estas la samaj.

Ĝis 1997, la urbestro estis nomumita de la prezidanto. Sed tiun jaron, leĝa reformo ebligis al la loĝantaro elekti sian urbestron. La unua elektita urbestro, nomata guberniestro, estis inĝeniero Cuauhtémoc Cárdenas, de la Partio de la Demokratia Revolucio (PRD). De tiam, ĉiuj guberniestroj estis membroj de la PRD (centro-maldekstra). La nuna guberniestro estas Marcelo Luis Ebrard Casaubon.

Meksikurbo havas la karakterizajn problemojn de la grandaj urboj: poluado, malsekureco, transporto, manko de akvo, k.t.p. sed ankaŭ la urbegajn karakterizajn malproblemojn: diverseco, pleneco, kulturo, konkuro, opcioj, k.t.p.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Geesperantistoj el Meksik-urbo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Retejo pri restoracioj, trinkejoj kaj noktejoj greke Aerfotoj greke Meksiko, turismaj informoj en esperanto enretigitaj de Alejandro Mejía

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara