Meksika-golfaj marbordaj herbejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.

La meksika-golfaj marbordaj herbejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-meksika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de suda Usono kaj nordorienta Meksiko. En Teksaso ĝi estas konata kiel "marborda prerio" (Coastal Prairie) kaj kiel "tamaŭlipasa paŝtejo" (Tamaulipan pastizal) en Meksiko.

Priskribo

La ekoregiono kovras areon de 77 425 kvadrataj kilometroj, etendiĝante laŭlonge de la marbordo de Meksika Golfo ekde sudorienta Luiziano (okcidente de Misisipo-Delto) tra Teksaso kaj en la meksika subŝtato Tamaŭlipaso tiom fore kiom Laguna Madre. Specifaj areoj inkludas kelkajn barierinsulojn, kaj la resacas aŭ naturajn digojn de Laguna Madre. La marbordo estas vundebla por tropikaj ŝtormoj kiuj povas grave difekti la vivejojn.

Flaŭro

Protektata herbejo apud Hjustono, Teksaso.

La natura vivejo de la areo estas miksaĵo de herbejoj de altaj poacoj similaj al tiu trovita en landinterna Teksaso, kun Sorghastrum nutans, Andropogon gerardii, Schizachyrium scopario, kaj Panicum virgatum, la primaraj altaj plantospecioj kiuj estas karakterizaj por la marborda prerio, kun pluraj aliaj pli mallongaj herboj kaj multaj herbecaj kaj lignecaj specioj. La suda triono de la teksasa parto kaj ĉio el la tamaŭlipasa parto enhavas arbedajn areojn de Prosopis glandulosa, Vachellia farnesiana var. farnesiana, Zanthoxylum fagara kaj Diospyros texana.

Faŭno

Tiu marbordo estas riĉa je faŭno kun 700 da specioj kvankam multaj nuntempe estas minacataj. Tiu marbordo estas kriza vivejo por la prerikoko (Tympanuchus cupido attwateri), el kiuj pli ol unu miliono enloĝis la prerion en Teksaso kaj Luiziano en la 19-a jarcento, sed ekstrema redukto de ilia vivejo metis ilin sur la usona listo de endanĝerigataj specioj en 1967. Alia minacata birdo de la marbordo estas la amerika gruo dum aliaj birdoj inkludas la malgrandan grebon, la Columba flavirostris, la brunan garolon, la brazilan kormoranon, la blankflugilan turton kaj la nigrakapan ikteron.

La mamuloj de la ekoregiono inkludas la oceloton, la jaguarundion (Puma yagouaroundi cacomitli), Lasiurus ega (kiropteroj), Liomys irroratus (ronĝuloj), la rufan linkon, la tajasuon kaj Sylvilagus floridanus (ronĝuloj). La marbordo de Rancho Nuevo en Tamaŭlipaso estas la sola reproduktadejo por la martestudo Lepidochelys kempii dum alia herpetofaŭno de la ekoregiono inkludas la anurojn Eleutherodactylus cystignathoides kaj Leptodactylus fragilis.

Minacoj kaj konservado

Malpli ol 1% de la ekoregiono restas sendifekta, preskaŭ tute en Teksaso, dum la plej granda parto de la marbordo estas transformita al kamparo, inkluzive de rizejoj, paŝtadejo, aŭ urbaj areoj inkluzive de Hjustono. La estuaroj kaj aliaj marbordaj malsekaj regionoj estas pli bone konservitaj ol la prerio kaj efektive la naturprotektejoj de la marbordo estas plejparte rifuĝejoj por akvobirdoj.

Vidu ankaŭ


Nearktisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NA0701 Meksika-golfaj marbordaj herbejoj  Meksiko,  Usono

Eksteraj ligiloj