Meksika Altebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Meksika Altebenaĵo
Field near San Miguel de Allende.jpg
Bildo de Meksika Altebenaĵo apud San Miguel de Allende, Gvanaĥŭato
La plej alta punkto (2 435 [1] m)
Kontinento Ameriko
Ŝtatoj Flago-de-Meksikio.svg Meksiko
v  d  r
Information icon.svg
Situo de Meksika Altebenaĵo.

Meksika Altebenaĵo (hispane : Altiplanicie Mexicana) estas vasta arida ĝis duonarida altebenaĵo kiu okupas multon de norda kaj centra Meksiko. Kun averaĝa altitudo de 1 825 metroj super marnivelo, ĝi etendiĝas ekde la uson-meksika landlimo en la nordo ĝis Sierra Nevada en la sudo, kaj estas oriente kaj okcidente limigita de respektive Orienta Patrinmontaro kaj Okcidenta Patrinmontaro. Malalta orienten-okcidenten iranta Montaro en la subŝtato de Zakateko subdividas la altebenaĵon en nordajn kaj sudajn partojn. Tiuj du partoj, nomataj Norda Altebenaĵo (Mesa del Norte) kaj Centra Altebenaĵo (Mesa Central), nuntempe ĝenerale estas konsiderataj de geografoj kiel partojn de unuobla altebenaĵo. Meksika Altebenaĵo plejofte estas kovrata de dezertoj kaj kserofitaroj, kun pinaroj kaj kverkaroj kiuj okupas la ĉirkaŭantajn montarojn kaj formas la madreajn arbarinsulojn sur iuj de la internaj montoĉenoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Norda Altebenaĵo estas parto de ekstrem-norda Meksika Altebenaĵo.
Valo de Meksiko estas la ekstrem-suda parto de Meksika Altebenaĵo.

Norda Altebenaĵo havas averaĝan altitudon de 1 100 m kaj etendiĝas suden ekde Rio Grande del Norte (Río Bravo del Norte) tra la subŝtatoj de Ĉiuaŭo, Koaŭilo, Durango, Zakateko kaj Sanktluis-Potosio. Pluraj mallarĝaj, izolitaj krestoj trairas Nordan Altebenaĝon kaj multaj depresioj ankaŭ punktigas la regionon, la plej granda estante Bolsón de Mapimí. Rio Grande del Norte kaj sia branĉorivero, Rio Conchos, drenigas partojn de Norda Altebenaĵo, kaj Río Pánuco kaj ĝiaj alfluantoj drenigas la sudorientan angulon. Ambaŭ riveroj dreniĝas al Meksika Golfo. Multo de Norda Altebenaĵo ampleksas internajn akvokolektajn areojn kiuj ne dreniĝas al maro. La Ĉiuaŭa Dezerto etendiĝas tra la norda parto de la Norda Altebenaĵo, dum la centr-altebenaĵaj kserofitaroj kovras la centran parton, kaj la centra-meksikaj kserofitaroj etendiĝas ekde la suda parto de Norda Altebenaĵo tra Centra Altebenaĵo.

La Suda Altebenaĵo estas pli alta ol sia norda kontraŭparto, kaj havas averaĝan altitudon de 2 000 metroj. Ĝi entenas multajn valojn origine formitaj de praaj lagoj. Ĝi etendiĝas tra la subŝtatoj de Agvaskaljento, Ĥalisko, Zakateko, Gvanaĥŭato, Keretaro, Meksikŝtato, kaj Hidalgo. Pluraj de la plej elstaraj urboj, inkluzive de Meksikurbo kaj Gvadalaharo, situas en la valoj de Centra Altebenaĵo. Multo de tiu ĉi estas drenita per Río Grande de Santiago kaj ĝiaj alfluantoj, inkluzive de Río Lerma, kiuj dreniĝas orienten en Pacifikan Oceanon. Alfluantoj de Río Pánuco drenas la orientan parton de Centra Altebenaĵo. La centra-meksikaj kserofitaroj kovras multon de Centra Altebenaĵo, kaj okupas kun la subtropikaj baĥiaj sekaj arbaroj la pli malaltajn partojn de la baseno de Lerma–Río Grande de Santiago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

angle Ricketts, Taylor H., Eric Dinerstein, David M. Olson, Colby J. Loucks, et al. 1999 : Terrestrial Ecoregions of North America: a Conservation Assessment. Island Press, Washington DC.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Arbarinsulo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle Meksika Altebenaĵo, regiono de Meksikurbo. Image Science and Analysis Laboratory, NASA-Johnson Space Center. 18 Mar. 2005. Earth from Space - Image Information.