Meksika nuda hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Grupo de tri meksikaj nudaj hundoj

Meksika nuda hundo, aŭ Ŝoloickvintlo (de naŭatla vorto Xōlōitzcuintli, prononco [ʃoːloːit͡sˈkʷint͡ɬi]), aŭ neformale simple "ŝolo", estas rara hundoraso de tre varia grando, kies plej karaktera eco estas tuta manko de haroj ĉe plimulto de anoj. Oni ne miksu ĝin kun perua nuda hundo, kiu estas tute alia kaj sendependa raso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel la nomo aludas, la meksika nuda hundo devenas de Meksiko. Arĥeologiaj evidentaĵoj montras, ke la raso ekzistas en t.n. "Nova Mondo" jam dum pli ol 3000 jaroj.[1]. Plej probable, la unuaj antaŭuloj de ŝoloickvintlo aperis kiel spontanaj senharaj mutacioj en indiĝenaj amerikaj hundoj. En varmegaj, humidaj tropikaj klimatoj manko de haroj ne estis problemo kaj povas eĉ esti evolucia avantaĝo, pro tio la raso travivis kaj radikiĝis en Sudameriko. Indiĝenaj popoloj adaptis nudajn hundojn kiel ĉasajn kaj kompaniajn hundojn. Ĝis nun "ŝolo" estas nacia hundo de Meksiko.

Valoro, kiun la hundoj havis en antaŭ-koloniaj amerikaj kulturoj, evidentas pro sennombraj reprezentaĵoj en artaĵoj kaj artifaktoj de Colima-kulturo, aztekoj, toltekoj kaj aliaj antikvaj civilizacioj de teritorioj de nuna Meksiko. Por aztekoj (kaj ankaŭ toltekoj, majaoj kaj aliaj kulturoj) ŝoloickvintlo estas sankta animalo, kiu gvidas animon de sia mastro tra la mondo de mortuloj. Laŭ azteka mitologio, la dio Ŝolotlo karvis ŝoloickvintlon el la Osto de la Vivo, same, kiel la homoj estis kreitaj. Ŝolotlo donis la hundon kiel donaco por la homo kaj ordonis prizorgi kaj protekti ĝin dum sia vivo. Responde, la hundo gvidos la homon post ŝlia morto tra la danĝera Miktlano, la Mondo de la Morto, al la Vespera Stelo de la Paradiso. Malgraŭ tiu ĉi sankta funkcio, aztekoj ankaŭ volonte uzis la hundon por viando. Hispanaj fontoj de 16-a jarcento rakontas, ke granda nombro de hundoj estis buĉataj kaj manĝataj dum festenoj.[2]

Kelkaj meksikaj indiĝenaj popoloj ĝis nun kredas je sankta rolo de ŝoloickvintlo. En multaj kulturoj oni ankaŭ kredas, ke ĝia viando havas kuracan efekton. Viando de la nuda hundo ĝis nun aĉeteblas en iuj eskterurbaj regionoj de Meksiko, kvankam tio ĉi estas kontraŭleĝe laŭ nuna Meksika bestarajta leĝaro.

Kiam Kolumbo atingis Karibion en 1492, li notis en sia ĵurnalo ekziston de strangaj senharaj hundoj. Eventuale, ŝoloj estis transportitaj al Eŭropo, kie ĝis nun ĝi estas populara "ekzotika" hundoraso kaj havas movadon de admirantoj.

Meksika nuda hundo, ĉ. 1915

En Usono la raso estas preskaŭ nekonata, eĉ en tiuj sudaj ŝtatoj kiuj havas komunan limon kun Meksiko, kiel Teksaso. Rezulte, oni foje misrigardis ŝolon mita meksika monstro ĉupakabro.[3]

Registrado[redakti | redakti fonton]

FCI[redakti | redakti fonton]

Nuda kaj haroza anoj de Ŝoloickvintla raso unu apud la alia

Malgraŭ pli ol 3000-jara historio de la raso en Meksiko, ĝi ne estis oficiale agnoskita ĝis la 1950-aj jaroj. La loka meksika kinologia organizaĵo FCM, fondita en 1940, ne kuraĝis proponi ŝolon kiel oficiala pura hundoraso. Norman Pelham Wright, unu el plej aŭtoritataj historiistoj de la raso kaj aŭtoro de libro The Enigma of the Xoloitzcuintli (Enigmo de ŝoloickvintlo), asertas, ke ŝoloj unue aperis en meksikaj hundaj konkursoj en malfruaj 1940-aj jaroj. Kvankam la meksikanoj sciis pri ekzisto de nudaj hundoj en indiĝena ekologia sistemo, intereso pri ili estis minimuma, informo malmulta kaj koncizaj priskriboj de la raso kaj normoj, laŭ kiuj oni povus juĝi specianojn, neekzistaj. Tamen, en komenco de la 1950-aj jaroj oni komencis kompreni, ke la nombro de nudaj hundoj rapide malkreskas kaj ke la raso eventuale tute malaperos, se oni ne agos tuj. Tio kondukis al tre fama kaj pripublikigita "Ŝolo-Ekspedicio" en 1954: kun oficia sankcio de FCM, grupo de aŭtoritataj meksikaj kaj britaj kinologiistoj esploris malfacile atingeblajn areojn de Meksiko je serĉo por travivantaj puraj ŝoloickvintloj.

Eventuale, dek presumeble puraj ŝoloj estis trovitaj kaj tiuj hundoj estis fundamento de meksika programo por revivigo de la hundoraso. Sub gvido de Wright formiĝis komitato, kiu priskribis la unuan ofician normaron de la raso. Je la 1-a de majo 1956 ŝoloickvintlo iĝis oficiale agnoskita hundoraso de FCM kaj, ĉar Meksiko estas membrolando de Fédération Cynologique Internationale (FCI), ankaŭ tutmonde.

American Kennel Club (AKC)[redakti | redakti fonton]

Ŝoloj estis unu el la unuaj hundorasoj, agnoskitaj far la American Kennel Club (AKC). Meksika hundo sub la nomo Mee Too estis unua ŝolo registrita en AKC en 1887. Iĉa ŝolo Chinito Junior de Valetska Radtke el Novjorko iĝis la unua (kaj la sola ĝis nun) ŝolo, kiu atingis titolon de ĉampiono de AKC. Li venkis tiun ĉi titolon je 19-a de oktobro 1940.

En 1959 ŝolo perdis oficialan agnoskon de AKC pro malkresko de la raso, tiom grava, ke iuj eĉ kredis ĝin formortinta. Nur pro agado de meksikaj kaj britaj kinologiistoj la raso estis savita. En oktobro de 1986 fondiĝis speciala klubo, The Xoloitzcuintli Club of America (XCA), kiu celis reatingi agnoskon de ŝolo en AKC. En la 13-a de majo 2008 AKC voĉdonis permesi la rason al konkursojn kaj agnoski na XCA kiel ĝia oficia prizorga klubo. La membroj de la klubo unuanime voĉdonis agnoski tri grandojn ("ludila", "miniatura" kaj "meza") kaj ambaŭ variojn (nuda kaj haroza) de la raso. Ekde tiam, XCA kompilis normaron de la raso, organizis sendependan ĉiŭjaran konkurson, publikigis ĉiukvaronan kluban novaĵdissendon The Xolo News kaj fondis nacian subtenan reton National Xolo Rescue (pli frue The Xolo Rescue League[4]). Ekde 2011 la raso estos montrata en nesporta grupo de AKC.[5]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La hundoraso havas tre varian grandon kaj individuoj malsamas je pezo inter 4 kaj 20 kg. Aspekte ĝi similas al faraona hundo, kun maldika korpo, migdalformaj okuloj, grandaj oreloj, similaj al tiuj de vespertoj, kaj longa kolo. Malsimile al plimulto de aliaj hundorasoj, kie okazas senharaj mutacioj, por ŝoloickvintlo la nudecon tenas dominanta geno.[6] Tiu ĉi dominanta geno presumeble aperis pro hazarda mutacio antaŭ multaj jarmiloj. Tamen recesiva haroza vario jes troveblas en la raso, kaj genetike ĝi estas neapartebla de la nuda. Plej ofte en ĉiu nasko aperas kaj nudaj, kaj harozaj idoj. Laŭ genetika distribuo, unu el ĉiu kvar idoj estu haroza.[7] Se oni parigos du harozajn individuojn, nur harozaj idoj aperos pro manko de dominanta geno de nudeco.

La haroza vario estas kovrita je mallonga, malmola, densa felo, plej ofte flava, bruna aŭ rufa. Onikrede, ĝi reprezentas originalan praan formon de la hundo antaŭ apero de nuda mutacio[8] La nuda vario havas tute senharajn korpoj. Nur iuj individuoj havas kelkajn mallongajn harojn sur kapo, fingroj kaj pinto de la vosto. Ilia haŭto estas bruna, nigra aŭ eĉ blueca. Ĉe ambaŭ varioj ofte okazas makuloj kaj multkoloreco. La geno, kiu kaŭzas nudecon, ankaŭ efektas dentiĝon: nudaj ŝoloj plej ofte havas neplenan aron de dentoj.

Ŝolo estas meznivela je fizikaj karakterizaĵoj, forto kaj rapido. La korpo estas rektanguleca, kun longo de korpo iom pli granda ol alto ĝis la plej supra pinto de la kapo. Grando de la hundoj estas tre varia, kaj la kluboj decidis apartigi tri grupojn laŭ grando:

  • Ludila: 25 ĝis 33 cm alta ĉe ŝultro, averaĝe 5.4 ĝis 8.2 kg peza.
  • Miniatura: 33 ĝis 46 cm alta ĉe ŝultro, averaĝe 9.1 ĝis 11 kg peza.
  • Meza: 46 ĝis 61 cm alta ĉe ŝultro, averaĝe 16 ĝis 20 kg peza.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Kvankam plenkreskaj ŝoloj estas konataj pro sia trankvilemo, malgrandaj idoj ofte estas bruemaj kaj malbonkondutaj. La raso havas noteblajn trajtojn de primitiva hunda temperamento kaj bezonas sociigon kaj trejnadon ekde ok semajnoj ĝis unu jaro de la aĝo. Kondute ŝoloj similas al tipaj laborhundaj rasoj kaj ili havas fortan protektan instinkton. Ilia primordia heredo ankaŭ fortigas rabobestajn emojn. Ŝoloj estas sufiĉe fortaj kaj aktivaj hundoj, facile surgrimpantaj aŭ supersaltantaj palisarojn dum ĉaso. Ili estas tre protektemaj kaj ne evitas lukton. Konsekvence, trejnado de obeemo kaj sociemo estas nepra ĝis plenkresko.

Sano[redakti | redakti fonton]

Ĉar la nuda hundo nature evoluis in Meksiko dum kelkaj miljaroj, ili adaptiĝis al fluo de natura selekto kaj ne por homa gusto. Rezulte, tiu ĉi raso ne havas multajn strukturajn kaj sanajn problemojn, kiel aliaj pli "artefaritaj" rasoj. Tamen, oni konsideru ke la hundo estas nekapabla por eksterdoma vivo en malvarmaj klimatoj. Ili ankaŭ bezonas lavadon, kombadon kaj prizorgon pri haŭto, inkluzive prizorgon de haŭto mem por la senhara vario.

Citaĵo
« Plimulto de haŭtaj problemoj [por la senhara vario] aperas pro malbona bredado, neglekto aŭ troa lavado, troa pomadado, detruo de naturaj haŭtaj protektaĵoj kaj ŝtopo de poroj »

[9]

Citaĵo
« Bone bredita senhara ŝolo havas tre fajnan, molan, sed ankaŭ fortikan haŭton »

[10] Ŝoloj de pli pala koloro ankaŭ bezonas protekton de forta suna radiado.[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dog-breed-facts.com
  2. Coe, Sophie D. (1994) America's first cuisines ISBN 0-292-71159-X
  3. "Mythical chupacabra found?, CNN, 1 September 2009. Kontrolita 12a Majo 2010.
  4. National Xolo Rescue at the XCA website
  5. http://www.akc.org/breeds/xoloitzcuintli/news.cfm
  6. "Inheritance and Breeding Results of Mexican Hairless Dogs", Laboratory Animals, 1993.
  7. Drogemuller, C.; E. K. Karlsson, M. K. Hytonen, M. Perloski, G. Dolf, K. Sainio, H. Lohi, K. Lindblad-Toh, and T. Leeb. "A Mutation in Hairless Dogs Implicates FOXI3". Science 321 (5895):1462, 2008.
  8. Xoloitzcuintli Club of America
  9. Spontaneous Comedones (Acne) in Mexican Hairless Dogs "Laboratory Animals" 1996
  10. citaĵo el http://www.dogbreedinfo.com/xoloitzcuintle.htm
  11. Studies on the Dermatological Uses of Mexican Hairless Dogs "Laboratory Animals" 1996

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]