Juan Meléndez Valdés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Meléndez Valdés)
Juan Meléndez Valdés
Persona informo
Aliaj nomoj Batilo
Naskiĝo 11-an de marto 1754 (1754-03-11)
en Ribera del Fresno
Morto 24-an de majo 1817 (1817-05-24) (63-jaraĝa)
en Monpeljero
Tombo San Isidro Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Salamanko
Subskribo Juan Meléndez Valdés
Okupo
Okupo poeto • verkistopolitikisto
vdr

Juan MELÉNDEZ VALDÉS (naskiĝis en Ribera del Fresno, Provinco Badajoz en 1754, mortis en Montpeliero, Francio en 1814) estas konsiderata unu de la ĉefaj poetoj de la 18a jarcento. Li estis profesoro en Salamanko, kie li amikiĝis kun Cadalso kaj Jovellanos. Li profesiis kiel juristo, okupante postenojn en Zaragozo, Valadolido kaj fine en Madrido, kie li enposteniĝis kiel Ĉefakuzisto. Post kiam li protektinto, Jovellanos, elposteniĝis antaŭ Godoy, oni ordonis sian ekzilon al Medina del Campo, kaj poste al Zamoro kaj, laste, al Salamanko. Li estis franciĝinto dum la Hispana Milito de Sendependigo, preskaŭ estis mortpafita en Oviedo, sed devis ekziliĝi post la malvenko de la franca armeo.

Oni povas diferencigi du epokojn en la liriko de Meléndez Valdés:

  • En la unua li estis allogita junaĝe de la rokoka poezio hegemonia kaj pro la influo de José Cadalso. Li komponis poemojn anakreonecajn kaj paŝtistecajn kun amo kiel hegemonia temo. De tiu unua etapo elstaras la eklogo Batilo.
  • Post la morto de Cadalso, kaj laŭ konsiloj de Jovellanos, pensis, ke la paŝtisteca liriko estas nepropra de juristo, kaj ekkomponis alian tipon de poezio pli kongruan kun sia metio. Kiel Jovellanos, li interesiĝas pri socia malegaleco, defendas la neceson iniciati reformojn kiuj plibonigu la vivnivelon de la popolo, kritikas la kortegan kutimaron kaj lia poezio iĝas filozofia, sentiva kaj meditema.

Lia stilo, komence, estis artefarita kaj konvencia, sed poste li iĝis tre zorga kaj preciza.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Poesías, Madrid: Imprenta Real, 1820, 4 vol.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Astorgano Abajo, Antonio. Juan Meléndez Valdés, humanista. Publicaciones de la Diputación de Badajoz. (PDF)
  • Astorgano Abajo, Antonio. Biografía de D. Juan Meléndez Valdés. Diputación Provincial. Badajoz, 1996.
  • Colford, W.E. Juan Meléndez Valdés. Nueva York, 1942.
  • Demerson, Georges. Don Juan Meléndez Valdés y su tiempo,1754-1817. Editorial Taurus. Madrid, 1971.