Melaleŭko
|
|
||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Floranta branĉeto ( Koehler's Medicinal-Plants, 1887 )
|
||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
|
Species
|
||||||||||||||||
|
Over 200; see List of Melaleuca species |
||||||||||||||||
|
Sinonimoj
|
||||||||||||||||
|
Cajuputi Adans. |
||||||||||||||||
Melaleŭko [2] ( Melaleuca ) estas genro de plantoj en la familio de la mirtacoj. Ekzistas pli ol 200 da rekonitaj specioj, la plej granda parto el kiuj estas endemia al Aŭstralio [3]. Kelkaj specioj troviĝas en Malesio kaj 7 specioj estas endemiaj al Nov-Kaledonio [3][4].
Loke la plej komune uzita nomo de melaleŭko estas simple melaleuca; tamen la plej multaj el la pli grandaj specioj ankaŭ estas konataj kiel "tearboj" ( angle : tea tree ) , kaj la pli malgrandaj tipoj kiel "mielmirtoj" ( angle : honey myrtles ) , dum tiuj specioj en kiuj la ŝelo estas deĵetita en la formo de plataj, flekseblaj platoj estas referitaj kiel "paperŝeloj" ( angle : paperbarks ). La tearbo estas supozeble nomumita por la bruna kolorigo de multaj akvokursoj kaŭzita per foliaj deĵetaĵoj de arboj de tiu kaj de similaj specioj ( fama ekzemplo estas Bruna Lago en Stradbroke-Insulo ). La nomo "tearbo" estas ankaŭ uzita por la parenca genro, Leptospermum , ankaŭ apartenante al la mirtacoj.
En Havajo kaj en la florida regiono Everglades, Melaleuca quinquenervia estis lanĉita por favori la drenadon de malaltaj marĉaj areoj. Ĝi poste iĝis grava invada specio kun potence tre gravaj sekvoj ĉar la plantoj estas tre brulemaj kaj ofensive disvastiĝas.
Enhavo |
Priskribo[redakti]
Tiu ĉefe aŭstralazia genro ampleksas arbedojn kaj arbojn kiuj kreskas ( depende de la specio ) al alto de 2-30 m, ofte kun deskvamiĝanta arboŝelo. La folioj estas ĉiamverdaj, alterne aranĝitaj, ovataj ĝis lancetfoliaj. Ili longas 1-25 cm kaj larĝas 0,5-7 cm, estas glatrandaj, kolore malhelverdaj ĝis grizverdaj. La floroj estas produktitaj en densaj aretoj laŭlonge de la tigoj, ĉiu floro kun maldikaj malgrandaj petaloj kaj densa fasko da stamenoj; la florokoloro varias ekde blanka ĝis rozo, ruĝa, palflava aŭ verdeta. La frukto estas malgranda kapsulo enhavanta multajn etajn semojn.
Melaleŭko estas proksime parenca al la genro Callistemon. La ĉefa diferenco inter la du genroj estas ke la stamenoj estas ĝenerale liberaj ĉe Callistemon sed faske grupigitaj ĉe Melaleuca. Callistemon freŝdate estis metita en la genron melaleŭko [5].
En natura medio, melaleŭko-plantoj estas ĝenerale trovitaj en maldensarbaro, aŭ arbustaro, precipe laŭlonge de akvofluoj kaj la bordoj de marĉoj.
Parazitoj[redakti]
En Aŭstralio, melaleŭko-specioj foje estas utiligitaj kiel nutraĵplantoj de la larvoj de Hepialidae ( lepidopteroj ) de la genro Aenetus inkluzive de A. ligniveren. Tiuj unue tunelas horizontale en la trunko kaj poste vertikale malsupren.
Uzado[redakti]
Tradiciaj indiĝen-aŭstralianaj uzadoj[redakti]
La indiĝenaj aŭstralianoj tradicie uzis la foliojn por multaj kuracilaj celoj, inkluzive de maĉado de la junaj folioj por mildigi kapdoloron kaj por aliaj malsanoj.
Moderna uzado[redakti]
Melaleŭkoj estas popularaj ĝardenplantoj, kaj en Aŭstralio kaj en aliaj tropikaj areoj tutmonde.
Unu bonkonata melaleŭko, Melaleuca alternifolia, estas notinda por sia volatila oleo kiu estas kaj kontraŭ-funga kaj antibiotika, dum sekure uzebla por eksteraj lokaj aplikoj. Ĝi povas esti toksa se manĝite granddoze aŭ fare de infanoj. En maloftaj kazoj, la produkto povas esti absorbataj per la haŭto kaj konduki al tokseco. La oleo estas produktita komercskale, kaj surmerkatigita kiel "tearbo-oleo".
La melaleŭkaj oleoj estas troveblaj en organikaj solvaĵoj de kuraciloj kiuj celas elimini verukojn, inkluzive de la homa papilomo-viruso. Neniu scienca indico pruvas tiun aserton [6].
Melaleŭkaj oleoj estas la farmako en Burn-Aid, populara relative negrava sukura traktilo ( branĉo de la varomarko Band-Aid [7] ).
Melaleŭkaj oleoj ankaŭ estas uzitaj en multaj dorlotbestofiŝokuraciloj ( kiel ekzemple Melafix kaj Bettafix ) por trakti bakteriajn kaj fungajn infektojn. Bettafix estas pli malforta diluo de tearbo-oleo dum Melafix estas pli forta diluo. Ĝi estas plej kutime uzita por favori naĝilo- kaj histo-rekreskon. La kuraciloj ofte estas destinitaj por batalfiŝoj sed estas ankaŭ uzitaj por resanigi aliajn fiŝojn.
Melaleŭka ŝelo estas aplikita por fari naturan bioruban paperon aŭ papiruson; ĝi estas konsiderita de multaj kiel renovigeblan resurson kaj tial pli medifavora ol moderna paperoproduktado aŭ senarbarigo.
Invadaj specioj[redakti]
La specio Melaleuca quinquenervia estis enkondukita en Florido en la frua 20-a jarcento por favori la sekigadon de marĉoj kaj kiel ĝardenplanto. Melaleŭkaj populacioj preskaŭ kvarobligis en suda Florido dum la pasinta jardeko, kiel videblas sur diĝitala mapo de la tiea Instituto por Nutraĵo kaj Agrikultaraj Sciencoj. Foje vaste plantite, melaleŭko formis densajn arbustarojn kaj delokigis indiĝenan vegetaĵaron en areo de 1 580 kvadrataj kilometroj da marĉaj pinaroj, taksodiaroj kaj herbejoj, en la suda parto de la subŝtato. Ĝi estas malpermesita de la DEP ( Agentejo por la Medioprotekto ) kaj listigita kiel venena fiherbo fare de FDACS ( Florida Agentejo pri Agrikulturo kaj Konsumado ) [8].
Melaleuca quinquenervia iĝis invada specio kiu alportis gravajn mediajn temojn en la Everglades de Florido kaj kiu difektis la regionan ekonomion. Sciencistoj de la Agrikultura Esplorado Servo ( ARS ) kaj de la Aŭstralia Biologia Kontrolo Laboratorio kontribuis por solvi la problemon per liberigado de insektoj kiuj melaleŭke nutriĝas [9]. Tiuj insektoj estas ĝiaj naturaj predantoj en Aŭstralio kaj do helpo por la kontrolo en Usono.
Vidu ankaŭ[redakti]
Bibliografio[redakti]
- Takarada K et al. (2004). "A comparison of the antibacterial efficacies of essential oils against oral pathogens" 19 (1): 61–64. COI:10.1046/j.0902-0055.2003.00111.x.""
- Hammer KA et al. (2003). "Susceptibility of oral bacteria to Melaleuca alternifolia (tea tree) oil in vitro" 18 (6): 389–392. COI:10.1046/j.0902-0055.2003.00105.x.""
- Hammer KA et al. (2003). "Antifungal activity of the components of Melaleuca alternifolia (tea tree) oil" 95 (4): 853–860. COI:10.1046/j.1365-2672.2003.02059.x.""
- Oliva B et al. (2003). "Antimycotic activity of Melaleuca alternifolia essential oil and its major components" 37 (2): 185–187. COI:10.1046/j.1472-765X.2003.01375.x.""
- Mondello F et al. (2003). "In vitro and in vivo activity of tea tree oil against azole-susceptible and -resistant human pathogenic yeasts" 51 (5): 1223–1229. COI:10.1093/jac/dkg202.""
Referencoj[redakti]
- ↑ Melaleuca L.. Germplasm Resources Information Network (2009-01-27). Alirita 2009-11-10.
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 723
- ↑ 3,0 3,1 Craven, Lyn. Melaleuca group of genera. Alirita 2008-04-08.
- ↑ Genre Melaleuca L.. Endémía - Faune & Flore de Nouvelle-Calédonie. Alirita 2008-04-08.
- ↑ angle Craven, L. 2006 : New Combinations in Melaleuca for Australian Species of Callistemon (Myrtaceae). Novon: A Journal for Botanical Nomenclature 16(4): 468-475.
- ↑ angle "Forces of Nature: Warts No More"
- ↑ Tea tree oil (Melaleuca alternifolia [Maiden & Betche Cheel): Synonyms]. Alirita 2010-12-08.
- ↑ Melaleuca. Plant Conservation Alliance's Alien Plant Working Group Least Wanted (27 June 2006). Alirita 2007-01-13.
- ↑ angle Biologia kontrolo de invadaj specioj.
Eksteraj ligiloj[redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |