Melamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Melamino estas organika bazo kaj trimero de cianamido kun 1,3,5-triazina strukturo, vaste uzata en industrio. Kiel cianamido, ĝi enhavas po 66% da nitrogeno por mas-mezurunuo kaj, se miksita kun rezinoj, havas kontraŭfajran econ pro la liberigo de nitrogena gaso dum brulado.

Melamino ankaŭ estas metabolito de ciromazino kaj utilas kiel pesticido. Ĝi formiĝas en korpo de mamulo, kiu estis glutinta ciromazinon. Oni ankaŭ jam konstatis, ke ciromazino povas esti ŝanĝita al melamino en plantaĵoj.

Melamino kombinas kun cianura acido por formi melaminan cianuraton.