Melatonino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melatonino
Plata kemia strukturo de la
Melatonino
Tridimensia kemia strukturo de la
Melatonino
Kemia formulo
C13H16N2O2
ATC-numero-kodo N05CH01[1]
CAS-numero-kodo 73-31-4
ChemSpider kodo 872
PubChem-kodo 896
Merck Index 15,5884
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 223.283 g·mol−1
Denseco 1.175g cm−3
Fandpunkto 117
Bolpunkto 512.8
Acideco (pKa) 16.51[2]
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 800 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H312, H332, H360, H361[3]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P308+313, P312, P330, P363, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

La melatonino (kemie N-acetil-5-metoksitriptamino) estas hormono produktita el serotonino de glando lokata ĉe la bazo de cerbo (malantaŭ la hipotalamo), la pineala glando (aŭ epifizo). Ĝi havas la funkcion de reguli la ciklon dormo-maldormo. Same kiel en homoj, tia hormono estas ankaŭ produktita de animaloj, de plantoj, kaj eĉ de mikroorganismoj[4][5].

Historio[redakti | redakti fonton]

Melatonino estas implicita en la mekanismo per kiu iuj amfibioj kaj reptilioj ŝanĝas la koloron de sia haŭto. Estas pro tio, ke ĝi nomiĝis tiel, ĉar ĝia termino originas de la greka radiko μέλας (melas), kiu signifas "nigra", kaj sekve oni malkovris rilatante al ĝi biologian rolon [6][7]. Jam en 1917, McCord kaj Allen rimarkis (J Exptl Zool, 1917), ke la ekstrakto de la pinealaj glandoj el bovinoj heligas la haŭton de ranoj [8]. La profesoro pri dermatologio Aaron B. Lerner kaj liaj kolegoj de Universitato Yale en la espero, ke la substanco el la pineala glando estu utila por kuraci haŭtmalsanojn, izolis la hormonon de la urino de bovino. [9], kaj nomis ĝin melatonino en 1958[10].

Meze de la sepdekaj jaroj Lynch et al. demonstris[11], ke la produktado de melatonino el la pineala glando sekvas la homan cirkadianan ritmon. La eltrovo de la antioksidantaj proprecoj de melatonino estas dum 1993 [12],[13]. La unuan patenton por ĝia uzo laŭ malaltaj dozoj en la traktado de sendormeco ricevis Richard Wurtman de la MIT en 1995 [14]. Samtempe, melatonino aperis ofte en la gazetaro, kaj pri aliaj sektoroj kiel ebla kuracado por diversaj malsanoj [15].

Melatonino partoprenas en la terapio de tumoroj per la metodo de la profesoro Di Bella[16].

Melatonino estas konsiderata de biokemiistoj kaj kronobiologistoj kiel ĉefa hormono, ĉar ĝi fakte regulas la sekreciojn de la plimulto de homaj hormonoj pro ricevantoj en aliaj organoj (ekzemple, per ago ĉe la hipofizo kaj la hipotalamo).

Difino[redakti | redakti fonton]

Verdire, melatonino ne estas hormono, ĉar kontraŭe al aliaj hormonoj kaj aliaj sekreciaj organoj :

  • ĝi estas ankaŭ sekreciita de aliaj organoj (tiele hipofizo, tiroido, surrenaj glandoj, gonadoj), kaj ne nur de pineala glando;
  • kiam vi forigas la pinealan glandon, melatonino ne malaperas, kontraue al tio, kio okazas se vi forigas la ĉi-suprajn menciitajn endokrinajn glandojn;
  • ne eblas tute forigi melatoninon el organismo;
  • trodozo instigas preskaŭ neniun kromefikon.

Melatonino kiel reguliganto de ciklo dormo/maldormo[redakti | redakti fonton]

Melatonino estas sintezita kaj sekreciita dum la nokto per la pineala glando, nelonge post la komenciĝo de mallumo, lia nivelo en la sango supreniras rapide kaj atingas maksimumon inter la 2-a kaj 4-a horo je la mateno, kaj poste malpliiĝas laŭgrade je la alproksimiĝo de mateno[17]. Melatonino siavice influas la produktadon de gonadotropaj hormonoj difinante tiamaniere tagan ritmon de seksa funkcio. La ekspozicio al lumo malhelpas la produktadon de melatonino, kies dozo en la korpo sekve dependas.

Sintezo kaj sekrecio[redakti | redakti fonton]

En organismo de homo melatonino sinteziĝas el aminoacido triptofano. Unue sinteziĝas en du etapoj serotonino el triptofano, poste el serotonino en du etapoj melatonino. Melatonino rapide hidroliziĝas en hepato (tempo de duondegradado estas 45 minutoj). La ĉefa metabolito estas 6-hidroksimelatonin-sulfato, kies enhavo en urino ebligas nerekte difini la produktadon de melatonino en organismo.

Ricevantoj de melatonino[redakti | redakti fonton]

Melatonino apartenas al tiuj maloftaj hormonoj, kiuj havas ricevantojn kaj sur ekstera membrano de ĉelo, kaj en kerno. Ĉe mamuloj ekzistas du ricevantoj: MTNR1A (MT1) estas esprimita en ĉelkernoj de hipotalamo kaj MTNR1B (MT2) estas esprimita en kelkaj aliaj areoj de la cerbo, retino, kaj en la pulmoj. Ĉe birdoj, amfibioj kaj fiŝoj ekzistas tria tipo de ricevanto MTNR1C (MT3). Nedelonge malkovritaj kernaj ricevantoj de melatonino apartenas al familio PZR/ROR de ricevantoj. Verŝajne tiuj ricevantoj lanĉas la imunostimulantan kaj kontraŭtumoran agadon de melatonino.

Kunrilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ATC-kodo[1]
  2. Uppsala Universitet
  3. Pubchem
  4. Caniato R, Filippini R, Piovan A, Puricelli L, Borsarini A, Cappelletti EM (2003). Melatonin in plants, Advances in Experimental Medicine and Biology (Editoro, Adv. Exp. Med. Biol.) Vol. 527. (angle)
  5. Paredes SD, Korkmaz A, Manchester LC, Tan DX, Reiter RJ (2009). Phytomelatonin: a review (Editoro, J. Exp. Bot.) Vol. 60 (N-ro 1). (angle)
  6. Ana Maria Caliman Filadelfi (1996). Comparative aspects of the pineal/melatonin system of poikilothermic vertebrates (Komparo de pineala/melatonina sistemo de vertebruloj) (Editoro, Journal of Pineal Research) Vol. 20 (N-ro 4). (angle)
  7. . Melatonin, Melatonin Receptors and Melanophores: A Moving Story (Editoro, Pigment Cell Research) Vol.17 (N-ro 5) (2004). (angle)
  8. Paul M. Coates (2005). Encyclopedia of dietary supplements (Enciklopedio pri dietaj suplementoj) (Editoro, CRC Press). ISBN 9780824755041. (angle)
  9. Hing-Sing Yu (1993). Melatonin: Biosynthesis, Physiological Effects, and Clinical Applications (Melatonino:biosintezo, fiziologaj efikoj, kaj klinikaj aplikoj) (Editoro, CRC Press). ISBN 9780849369001.
  10. A.B. Lerner (1960). Isolation of melatonin and 5-methoxyindole-3-acetic acid from bovine pineal glands (Izolo de melatonino el bovina pineala glando) (angla) (Editoro, The Journal of biological chemistry). (angle)
  11. . Daily rhythm in human urinary melatonin (Taga ritmo de melatonino en homa urino) (Editoro, Science) Vol. 187 (N-ro 4172) (1975). (angle)
  12. D. X. Tan (1993). Melatonin: a potent, endogenous hydroxyl radical scavenger (Melatonino: potenca kaj endogena puriganto) (Editoro, Endocrine J) Vol. 1.
  13. Korkmaz A, Reiter RJ, Topal T, Manchester LC, Oter S, Tan DX. Melatonino : antioksidanto uzata por klinikaj provoj (Editoro, Mol. Med.) Vol. 15. (angle)
  14. . html Metodoj por estigi dormon uzante melatoninon[rompita ligilo] US-a patento # 5449683
  15. Estas tre malmultaj pruvoj dum mallonga tempo pri tokseco aŭ nedezireblaj efikoj rilate al homoj. Dum la pasintaj jaroj, la eksterordinara bruado pri "miraklaj potencoj" de melatonino malfaciligis la akcepton de ĝiaj faktaj pozitivaj efikoj, kiam oni uzis ĝin laŭ tro altaj dozoj, sen kontrolado per fakulo . Melatonin: Characteristics, Concerns, and Prospects (Melatonino: karakterizaĵoj, zorgoj, perspektivoj) (Editoro, Journal of Biological Rhythms) (N-ro 4) (2005).(angle)
  16. Di Bella G (2010). La Di Bella Metodo (DBM) (Editoro, Neuro Endocrinol Lett). (itale)
  17. Rythmes biologiques: synchronisation et désynchronisation (Variado de produkto de melatonino kaj de kortizolo laŭ la horo de la tago) (france)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Melatonina en la itala Vikipedio.