Melburno
Melburno | |
angle: Melbourne | |
urbo | |
Melburno
| |
|
|
Oficiala nomo: Melbourne | |
Lando | Aŭstralio |
---|---|
Federacia ŝtato | Viktorio |
Historia regiono | Indiĝenaj aŭstralianoj |
Konstruaĵoj | Universitato de Melburno, Princina teatro |
Rivero | Jaro Yarra |
Situo | Melburno |
- alteco | 31 m s. m. |
- koordinatoj | 37° 48′ 49″ S 144° 57′ 47″ O / 37.81361 °S, 144.96306 °O (mapo) |
Areo | 8 806,0 km² (880 600 ha) |
Loĝantaro | 3 806 092 (2007) |
Denseco | 432,22 loĝ./km² |
Oceano | Hinda Oceano |
Parkoj | Melburna parko, Zoo de Melburno |
Estiĝo | 30-a de aŭgusto 1835 |
Urbestro | Robert Doyle |
Horzono | AOST (UTC+10) |
- somera tempo | AOST (UTC+11) |
Poŝtkodo | |
Okazejo | Australian Open |
Situo enkadre de Aŭstralio
| |
Mapo de Granda Melburno
| |
Vikimedia Komunejo: Melbourne | |
Retpaĝo: www.melbourne.vic.gov.au | |
Portalo pri Aŭstralio |
Melburno (angle: Melbourne [mElbn]) estas milionurbo kaj ĉefurbo de la aŭstrala subŝtato Viktorio.
Ĝi havas areon de ĉ. 1.705 km² kaj loĝantaron de 3.384.671 (je 2005-01-01) kaj estas la dua plej granda urbo de Aŭstralio (post Sidnejo). Ĝi situas en la ekstrema sudo de kontinenta Aŭstralio. Pro la marborda situo (ĉe la golfo Port Phillip) ĝia meza alto super maro estas nur 14 metroj.
Historio
Iama malliberulo fondis la urbon. En 1835 la loknomo estis Port Phillip, la loĝantoj estis arestitoj aŭ iamaj arestitoj. En 1851 la urbo iĝis subŝtata ĉefurbo. Tiam alvenis la unuaj familioj, kiuj ne estis arestitaj. Baldaŭe oni trovis oron, sekve multe da homoj alvenis. En 1956 la urbo gastigis la 16-an modernan Someran Olimpikon.
Vidindaĵoj
- nubskrapulo Rialto Towers
- muzeo pri sportoj
- stadiono
- reĝa botanika ĝardeno
- urba parko
- kastelo de Rippon Lea
- reĝa ekspoziciejo
- ĝardeno de Carlton
- Universitato de Melburno
Ĝemelaj urboj
- Osako, Japanio (1978)
- Tjanĝino, Ĉinio (1980)
- Tesaloniko, Grekio (1984)
- Bostono, Usono (1985)
- Sankt-Peterburgo, Rusio (1989)
- Milano, Italio (2004)
- Galle, Sri-Lanko (2005)
Esperanto-vivo
En Melburno vivis kaj aktivis inter alie la esperantistoj
- Charles William Ballard
- Bernie Heinze
- Arthur Maurice Hyde
- Miranda Lutz
- Lilian M. Pyke
- Roy Robert Rawson
- Frank Reginald Banham
Estas ankaŭ Esperanta societo tie. Laŭ ilia retpaĝo:
- La definitiva manlibro pri gramatiko "Lingvaj Resondoj" haveblas el Melburno Esperanto Asocio, Aŭstralio Esperanto Asocio kaj Universala Esperanto Asocio aŭ el nia retejo.
En Esperanto elsendas la radiostacio Melbourne Ethnic Community Radio.
Vidu ankaŭ
- la artikolon pri la zoo de Melburno.