Melchior Franck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Melchior Franck (* ĉ. 1580 en Zittau; † la 1-an de junio 1639 en Coburg) estis evangela Germana komponisto je la stilŝanĝigo de la malfrua renesanco al la frubaroko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pri la vivocirkonstancoj de Melchior Franck oni scias ege malmulte. Nek ekzistas bildo nek postlasaĵo, kaj nur unu manuskripto estas postlasita.

Ankaŭ se oni nenion scias pri lia edukado (eble li estis disĉiplo de Christoph Demantius), liaj verkoj tamen montras fundan konon de la Nederlanda stilo de la Lasso-skolo. Alie ol kelkaj el liaj samtempanoj (ekzemple Heinrich Schütz) Franck ne havis la eblecon de studovojaĝo al Italio. La pli novan Italan stilon (seconda pratica) Melchior Franck verŝajne ekkonis ĉe Hans Leo Haßler.

En 1603 Melchior Franck ekdeĵoris kiel kortegokapelestro ĉe duko Johann Casimir en Coburg, kaj tiun ĉi postenon li posedis dumvive.

Post multaj sortobatoj kiel la mortoj de siaj gefiloj kaj edzino, la mizero de la Tridekjara Milito kaj la morto de duko Johann Casimir, Franck mortis en malriĉeco.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Melchior Franck staras je la stilŝanĝiĝo de la malfrua renesanco (ekzemple reprezentata de Giovanni Pierluigi da Palestrina, Thomas Tallis kaj Orlando di Lasso) al frubaroko. Li apartenas al la stila medio de Michael Praetorius, Melchior Vulpius kaj Leonhard Lechner. Claudio Monteverdi kaj Heinrich Schütz apartenis al liaj samtempanoj.

Franck kreis ampleksan komponan verkaron, kiu plejparte aperis presita kaj estis tajlita de baroka princkortego.

La verkaro de Franck ampleksas sakralan muzikon en la Germana kaj Latina lingvojn, precipe por la uzado en la evangela diservo. Multnombraj motetoj, psalmomuzikigoj kaj aliaj eklezimuzikoj konserviĝis. Konataj estas ekzemple la kvarvoĉaj Gemmulae Evangeliorum, ankaŭ eldonitaj kiel Deutsche Evangeliensprüche für das Kirchenjahr[Germanaj evangeliaj diraĵoj por la eklezia jaro], de 1623, kelkaj ĥoraloj samkiel la kanono Da Pacem Domine (origine enskribaĵo en gastolibro).

Franck samkiel komponis profanan voĉkantan muzikon. Liaj multnombraj profanaj kantaroj havas rilate al la tekstoj (montaj serioj, kavalierkantetoj, kvodlibetoj, amaj kaj aliaj popolkantoj, kantoj laŭ la Itala modelo ktp.) ankaŭ literaturan signifon.

Krome Franck kreis instrumentan muzikon, ekz. danckomponaĵojn.

La popolkanto Ach Tannenbaum, praversio de la amkanto „O Tannenbaum“, kiun oni pli poste transversis al populara kristnaskokanto O Tannenbaum, estas atribuita al li.

Efiko[redakti | redakti fonton]

Liaj samtempuloj kiel Johann Staden kaj Valentin Dretzel ŝatis Franck kiel „berümbter Meister“ [fama majstro]. Liaj instrumentaj verkoj estis gravaj por la evoluo de la Entwicklung orkestra suito.

Cent jaroj post lia morto Franck estis forgesita. Lian verkaron oni nur remalkovris fine de la 19-a jarcento kaj en la 20-a jarcento. Ankaŭ ĉitempe grandan parton de lia verkaro konas nur specialistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]