Melchior Wańkowicz
Melchior Wańkowicz (naskiĝis la 10-an de januaro 1892 en Kalużyce, gubernio de Minsk, mortis la 10-an de septembro 1974 en Varsovio) – pola verkisto, ĵurnalisto, raportisto kaj publicisto. Debutis ankoraŭ per artikoloj en gazetaro sub rusa okupado; la unuaj volumoj de raportoj kaj rememoroj eldonis en intermilita periodo. Dum la dua mondmilito laboris kiel militista korespondanto ĉe la Dua Korpuso de generalo Władysław Anders. Senpere post la milito eldonis sian plej konatan libron – Batalo de Monto Kasino – la verko pri la plej granda batalado de la korpuso en 1944, kie polaj soldatoj heroe kontribuis por la fina venko. Inter militaj eventoj rememorigis sieĝon de Westerplatte kaj partizanan batalon de Henryk Dobrzański. Senpere post la milito vivis inter elmigrantaro, en 1958 revenis al regata de komunistoj Pollando. En 1964 subskribis tiel nomatan Leteron de 34 kun protestoj i.a. kontraŭ cenzuro, per kio riskis juĝan proceson kaj kelksemajnan malliberigon. Li estas konsiderata unu el la plej bonaj raportistoj en historio de la pola literaturo.