Jukatana meleagro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Meleagris ocellata)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jukatana meleagro
Jukatana meleagro, en Gvatemalo
Jukatana meleagro, en Gvatemalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Meleagris
Specio: M. ocellata
Meleagris ocellata
(Cuvier, 1820)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Agriocharis ocellata

La Jukatana meleagro (Meleagris ocellata) estas specio de Meleagro loĝanta en Jukatano. Ĝi estas la plej proksima parenco de la pli komuna Ordinara meleagro (Meleagris gallopavo), kaj ĝi estis iam traktata en propra genro kiel Agriocharis ocellata, sed la diferencoj inter tiu specio kaj Meleagris gallopavo estas tro malgrandaj por justigi genran disigon. Ĝi estas relative granda birdo, ĉirkaŭ 70–122 cm longa kaj averaĝe pezas 3 kg ĉe inoj kaj 5 kg ĉe maskloj.

La Jukatana meleagro loĝas nur en malgranda teritorio de 130,000 km² de la Jukatana Duoninsulo de Meksiko kiu inkludas la ŝtatojn de Quintana Roo, Campeche kaj Yucatán, eble same kiel partojn de suda Tabasco kaj nordoriente Chiapas. Ili povas troviĝi ankaŭ en nordaj partoj de Belizo kaj Gvatemalo.

Ili okupas gamon de biotopoj el arbaroj al paŝtejoj kaj terkultivejoj borditaj de arbaroj. Surloke ili estas nomataj kiel meleagroj “montaj”.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Inoj estas pli malgrandaj. La korpoplumoj de ambaŭ seksoj estas miksaĵo de bronzaj kaj verdaj irizaj briloj. Kvankam inoj povas esti pli senkoloraj kun pli da verdo, la brustoplumoj ĝenerale ne diferencas kaj ne povas esti uzataj por determini sekson. Neniu el ambaŭ seksoj posedas la barbojn tipe troviĝantaj ĉe Komunaj meleagroj. Vostoplumoj de ambaŭ seksoj estas bluec-grizaj kun okulforma, bluec-bronza punkto ĉe la fino kun tre brilkolora pinto. La punktoj aŭ ocelli (okuloj), situaj en la vosto, laŭ kiuj devenas la latina scienca nomo de M. ocellata, ligiĝas al la komuna konsidero pri la similaj bildoj troviĝantaj en la vostoj de Pavo, kio estas kialo ke en la hispana oni uzas saman vorton por ambaŭ birdoj [1]. La supra granda duaranga flugilkovrilo estas tre irizeca kuprokolora. La unuarangaj kaj duarangaj flugilplumoj havas similan striecon kiel la nordamerikaj meleagroj, sed la duarangaj havas pli da blanko ĉefe ĉe bordoj.

Pentraĵo de la 19a jarcento pri masklo.

Ambaŭ seksoj havas bluajn kapojn kun iom da oranĝecaj aŭ ruĝaj karunkloj, kiuj estas pli markataj ĉe maskloj. La maskloj havas ankaŭ karnecan bluan kronon kovritan per karunkloj, similaj al tiuj de la kolo. Dum la reprodukta sezono tiu krono ŝvelas kaj iĝas pli brila kaj pli markata en sia flavoranĝa koloro. La okulo estas ĉirkaŭata de ringo de brila ruĝa haŭto, kiu estas pli videbla ĉe maskloj dum la reprodukta sezono. La kruroj estas tre ruĝaj kaj estas pli mallongaj kaj fajnaj ol tiuj de la nordamerikaj meleagroj. Maskloj el unujaraj havas spronojn en kruroj kiu averaĝas 4 cm, kun konstatitaj longoj de pli da 6 cm. Tiuj spronoj estas multe pli longaj kaj maldikaj ol tiuj de la nordamerikaj meleagroj.

Ripoze la aspekto de la birdoj montras diversajn kolorojn laŭ la areoj. Tiele sub la senpluma brilblua kapo vidiĝas la verdecaj briloj de la kolaj kaj brustaj plumopintoj kaj pli sube en ventro tiu kolornuanco ŝanĝas al bronzkolora. En supra dorso hegemonias la purpuraj briloj dum pli sube la bronzkoloraj denove, dum al la vosto hegemonias la kombino de bluaruĝecaj pintoj. En flugiloj videblas klare tri areoj el ŝultro brilverdaj, pli sube samampleksa bruna kaj pli sube iom malpli ampleksa blanka areo.

Jukatanaj meleagroj estas multe pli malgrandaj ol ĉiu ajn el la subspecioj de nordamerikaj meleagroj, kun inaj plenkreskuloj pezaj ĉirkaŭ 4 kg antaŭ ovodemetado kaj ĉirkaŭ 3 kg la reston de la jaro, kaj masklaj plenkreskuloj pezaj ĉirkaŭ 5–6 kg dum la reprodukta sezono.[2]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Jukatana meleagro pasas plej parton de la tempo taga surgrunde kaj ofte preferas kuri por eviti danĝeron dumtage antaŭ ol flugi, kvankam ili povas flugi rapide kaj povege mallongajn distancojn kiel majoritato de birdoj se necese. Ripozado nokta okazas kutime alte en arboj for el noktaj ĉaspredantoj kiaj jaguaroj kaj kutime laŭ familiaj grupoj. Aroj formiĝas el 2 aŭ 3 ĝis 50.

Ino de Jukatana meleagro demetas 8-15 ovojn (averaĝe 12) tre similajn al tiuj de la Komuna meleagro en bone kaŝita nesto surgrunda; tiuj estas 61 por 45 mm. Ŝi kovas la brunmakulitajn ovojn dum 28 aŭ 29 tagoj maje kaj junie. La idoj estas frumaturaj kaj elnestiĝo povas okazi post unu nokto. Ili tiam povas sekvi la patrinon ĝis kiam ili atingas junan maturecon kaj ekmarkas teritorion kvankam ofte regrupiĝas por ripozi.[2] Dekomence la idoj manĝas nur insektojn sed poste ŝanĝas al mildajn grenojn kaj plantojn. En ties indiĝena habitato la meleagroj manĝas grandan varion de semoj, fruktoj kaj vegetala materialo, krom maizo.

La voĉo estas simila al la norda samgenra specio: la masklo faras la "gluglan" sonon dum la reprodukta sezono ek dum la unuaj pluvoj fine de marto kaj ĝis meze de majo, dum inoj faras la "klukan" sonon.

Branton kaj Berryhill (2007) observis, ke la masklo de la Jukatana meleagro ne gluglas per se kiel la Komuna meleagro. Pli bone lia kanto estas distinga kaj inkludas ses al sep tamburecajn bastonajn notojn kiuj rapidiĝas kaj laŭ kadenco kaj laŭ laŭto ĝis crescendo estas atingita kiam la birda kapo plej erektiĝas dum li elsendas altatonan sed melodian serion de frapoj. La Jukatana meleagro tipe ekkantas 20 aŭ 25 minutojn antaŭ sunapero – simile al la Komuna meleagro de Nordameriko. Oni priskribis fonetike la kanton tiele: "ting-ting-ting-koon kot zitl glung" kun la lasta noto kun sono kiel de sonorilo.

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Jukatana meleagro estas listita kiel Preskaŭ Minacata. Ili povas ŝajni komunaj en kelkaj protektitaj areoj sed malabundaj ĝenerale. Kialoj por la malpliiĝo de tiu neotropisa specio estas habitatoperdo kaj ĉasado. La birdoj estas serĉataj kiel manĝoresurso de lokanoj (kiuj estis ĉiam konsciaj pri ties valoro kaj konservoneceso) sed ankaŭ kiel sportaj trofeoj fare de ĉasistoj eksterlandaj kiaj usonaj aŭ de aliaj lokoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. James G. Dickson. The Wild turkey: biology and management. National Wild Turkey Federation (U.S.), United States Forest Service. Stackpole Books, 1992. ISBN 0-8117-1859-X
  2. 2,0 2,1 Maurice & Robert Burton. The international wildlife encyclopedia. Marshall Cavendish Corporation; 3rd edition, 2002. ISBN 0-7614-7274-6 p. 2786

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]