Meleagro (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Meleagro.
Meleagro, laŭ Skopaso. Brita Muzeo[1].

Laŭ la helena mitologio, Meleagro (el la greka Μελέαγρος) estis filo de Eneo, reĝo de Kalidono (Etolio) kaj fama vit-kulturisto[2], kvankam kelkaj versioj rakontas ke lia vera patro estis la dio Areso, tial kial la patrino de Meleagro, Alteo (fratino de Ledo) estis partneroj de multaj dioj[3]. Post sia morto, Meleagro ricevis kultadon kiel heroo, ĉefe en templo dediĉita al li en Kalidono.

Infanaĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Nur sep tagojn post lia naskiĝo, la Mojroj, diinoj de la destino, vizitis Meleagron. Kloto asertis ke li estos nobla, Lakeso ke li estos kuraĝa kaj Atropo, kompense, aŭguris ke lia vivo estos por ĉiam ligita al duon-brulinta ligno, do kiam ĝi forbruliĝos, Meleagro forpasos. Tuj post aŭskulti tion, Alteo eltiris la brulintaĵon el fajro, estingis kaj konservis ĝin sub ŝiaj vestaĵoj, ĉe la koro[4], aŭ en kofro. Pro tio Meleagro sentis sin nevundebla, kio ebligis lin partopreni elstarajn ekspediciojn[5].

Li edziĝis al Kleopatro, filino de Idaso kaj Marpeso, kaj havis kun ŝi du gefilojn: Partenopeo[6] (partoprenanto de la ekspedicio de la Sep kontraŭ Tebo) kaj Polidoro, kiu jarojn poste iĝis edzino de Protesilao, batalanto en Trojo. Tamen, laŭ kelkaj versioj, li ankaŭ unuiĝis al Atalanto, post venki ŝin en pied-kurado kun helpo de la diino Ateno, kaj eble estis ŝi la patrino de Partenopeo.

Partneroj kaj idaro
Kleopatro Atalanto

Ĉaso de la Kalidona Apro[redakti | redakti fonton]

Meleagro kaj Atalanto kune ĉasas, laŭ Peter Paul Rubens, 1616-20.

Meleagro estis unu el la argonaŭtoj, varbitaj de Jasono por akiri la Oran Felon kiu troviĝis en Kolĉido (Kaŭkazo). Post multaj adventuroj, kie li elstaris pro sia uzado de jet-lancoj, la argonaŭtoj sukcese revenis Grekien. Fakte, oni diris ke ĝuste Meleagro venkis Eeton, reĝo de Kolĉido, per duopa batalo[7]. Malgraŭ sia venko, Meleagro ricevis vundon fare de la sacerdotoj de Areso en Kolĉido, sed Medeo resanigis lin per siaj filtraĵojn. La kalidona heroo venkis ankaŭ la funebrajn ludojn honore al Peliaso kaj ankaŭ tiujn de Akasto, kiun la argonaŭtoj partoprenis survoje hejmen[8].

Tiu travivaĵo ebligis Meleagron konatiĝi al multaj el la herooj kiuj poste partoprenis, pro amikeco al li, la ĉason de la danĝera Kalidona Apro, ĉefa prodaĵo pro kiu famiĝis Meleagro.

Ĝi estis sendita de Artemiso kiel puno al Eneo, pro tio ke li forgesis organizi oferadon al tiu diino dum festivalo. Ĉi tiu epopea tradicio estis kolektita, kun kelkaj modifoj, fare de Homero, en sia Iliado[9].

Laŭ ĝi, Eneo sendis Meleagron rekluti heroojn el Grekio[4] por halti la katastrofan agadon de la apro, kiu elradikigis la vitojn, malebligis rikoltadon kaj semadon, kaj timigis la loĝantaron kaj brutaron de la tuta regiono. Eneo ofertis la felon de la besto kiel premio, do la ĉaso iĝis defia konkurso por la partoprenontoj.

Li sukcesis konvinki la plej elstarajn bravulojn el tiu tempo, kaj inter ili, nur unu virinon: Atalanto, al kiu Meleagro enamiĝis[10]. Ŝi havis kialojn por korespondi lin: kiam la ĉevalviroj Hileo kaj Reko klopodis seksperporti Atalanton, Meleagro mortigis ilin kaj savis la ĉasistinon. Poste, kiam Meleagro fine mortigis la apron, li transdonis al ŝi la ĉasajn trofeojn, pro tio ke Atalanto estis la unua kiu sukcesis vundi la monstran beston[11]. Laŭ Paŭzanio[12], dum historiaj tempoj oni ankoraŭ montradis en Siciono la felon kaj dentegojn de la apro, kaj la ĵet-lancon per kiu Meleagro mortigis ĝin.

Morto de Meleagro[redakti | redakti fonton]

La frato de Meleagro, Tokseo La Ark-pafisto[13], kaj Pleksipo, frato de Alteo, ĝeniĝis pro tio ke virino ricevis la apran felon, kaj tio generis kveleron (instigita de Artemiso) dum kiu Meleagro mortigis ilin. Li ankaŭ murdis Ifiklon kaj Eŭripilon (filojn de Testio, do onkloj de Meleagro) pro tio, ke ili insultis Atalanton kaj asertis ke ili estis la unuaj kiuj vundis la bestaĉon. Kiam Alteo eksciis pri la morto de siaj fratoj kaj filo fare de Meleagro, ŝi ĵetis la lignaĵon al fajro denove, kaj tio okazigis la morton de la heroo, kiu sentis bruliĝon en sia interno, ĝuste kiel la mojroj aŭguris. Post tio, kaj Alteo kaj Kleopatro pendumis ilin de arbo-branĉo[4], kvankam kroma rakonto asertas ke la edzino de Meleagro mortis pro malĝojo.

Alteo ĵetas la duon-brulintan lignon al fajro por ke sia filo mortu, laŭ Johann Wilhelm Baur, 1659.

Tamen, Homero priskribas malsaman version. Laŭ li, la disputo komencis pro tio ke Tokseo kaj Pleksipo estis kuretoj, kaj Meleagro batalis inter la kaledonanoj. Ambaŭ popoloj partoprenis la ĉason, kaj estis historiaj malamikoj (fakte, kelkaj verkistoj rakontas ke la vera kialo de la kverelo ne estis la ĉasa trofeo, sed teritoriaj disputoj inter ambaŭ klanoj). Meleagro rifuĝis en Kalidono, do la kuretoj sieĝis tiun urbon laŭ ordonoj de Testio. Estis tiam, kiam Meleagro mortigis la fratojn de Altea, kiu laŭ ĉi tiu versio, furioze alvokis la inferajn gediojn, Hadeso kaj Persefono. Pro timo al ili kaj al la malbeno de sia patrino, Meleagro rifuzis pli batali kaj restis hejme, sed la petegoj kaj de sia edzino kaj de la ceteraj loĝantoj de la urbo, fine konvinkis lin interveni.

La kalidona armeo venkis tiun kuretan, kaj Meleagro mortigis la ceterajn filojn de Testio, sed neniam plu revenis al sia urbo. Laŭ Homero, la Erinioj forprenis lin[14], sed postaj tradicioj aldonis malsamajn kialojn de lia forpaso: ĝi povis okazi ĝuste dum tiu batalo, fare de Apolono (kiu apogis la kuretojn) aŭ pro la venĝemo de Alteo, kiu ĵetis la duon-brulintan lignon al fajro.

La virinoj kiuj ploradis la forpason de la heroo ricevis punon fare de Artemiso: ŝi metamorfozis ilin en numidojn[15] kaj portis ilin al la insulo Leroso. Nur Gorgo kaj Dejaniro sukcesis konservi ilian homan formon, danke al la ĝustatempa interveno de la dio Dionizo, vera patro de la knabinoj laŭ kelkaj versioj[16].

Meleagro en Hadeso kaj postaj mencioj[redakti | redakti fonton]

Romia sarkofago ornamita per skulptaĵoj pri la ĉaso de la Kalidona Apro. Kapitolaj Muzeoj.

Laŭ la rakonto, la spirito de Meleagro, jam en Hadeso, estis la nura kiu ne forfuĝis de Heraklo kiam tiu heroo vizitis la subteran mondon por kapti la hundon Cerbero. Laŭ Bakilido[17], li ankoraŭ konservis sian brilan armaĵon, tiel timinda ke Heraklo pretigis sian arkon por defendi sin. Sed tuj poste Meleagro komencis rakonti sian historion, kaj sukcesis kortuŝi Heraklon tiamaniere, ke fine li, kun larmaj okuloj, promesis edziĝi al Dejaniro, la nura fratino[18] de Meleagro kiu restis, needziniĝinte, ĉe la domo de sia patro[19]. Per tio, Heraklo respondis la petegojn de Meleagro, sen scii ke edzino elektita en infero iĝos katastrofa por li.

La rakontoj pri Meleagro multe similas al tiuj, de la skandinava Norna-Gests þáttr. Ili ankaŭ inspiris multajn artistojn. Inter la romianoj, ekzemple, la ĉaso de la Kalidonia Apro estis kutima temo por skulptaĵoj, multfoje sur sarkofagoj, ekzemplo de aktivaj nudaĵoj en tiu arto. En belartoj, Meleagro kutime aperis kiel fortika ĉasisto, kutime kun la kapo de la apro, kun krispaj haroj kaj portante la tipan etolian klamizon[20].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. GR 1906.1-17.1; la busto estas pli moderna, kaj farita por subteni pli antikvan kapon, romia kopio de skulptaĵo farita de Skopaso el Paroso.
  2. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 4.2.
  3. Plutarko. Paralelaj vivoj. Min. 26.
  4. 4,0 4,1 4,2 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.8.2.
  5. Higeno. Fabloj, 171.
  6. Higeno. Fabloj, 99.270.
  7. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.48.
  8. Higeno. Fabloj, 273.
  9. Homero. Iliado, 9.529-99.
  10. Eŭripido. Fragmento 520, menciita de Karl Kerenyi en sia The Heroes of the Greeks, 1959:119 noto 673.
  11. Ovidio. Metamorfozoj, 8.380.
  12. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.7.8.
  13. Krom tiun, Meleagro havis du fratojn pli, Tireo La Pordisto kaj Klimeno La Fama (kvankam Meleagro plej elstaris inter la kvar fratoj); kaj du fratinojn: Gorgo kaj Dejaniro.
  14. Homero. Iliado, 9.527-600.
  15. Latina sciencistoj konfuzis tiun specon kun alia simila, kiu pro tio ricevis la nomon Meleagro.
  16. Antonino Liberalis. Metamorfozoj, 2.
  17. Bakilido. 5-a Odo.
  18. Aŭ duon-fratino, tial kial laŭ Pseŭdo-Apolodoro (Mitologia biblioteko, 1.8.1.), Dionizo estis la vera patro de Dejaniro. Fakte, laŭ sia nomo, Eneo povus esti krom-nomo de la vina dio, kiel Kerenyi asertas en sia The Heroes of the Greeks 1959:199.
  19. Skolio pri la Iliado 21.194.
  20. Filostrato. Priskriboj, 15.