Meliata
Bazaj informoj
Meliata, hungare Melléte estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.
- Areo: 15 km²
- Alto super la marnivelo: 201 m
- Loĝantaro: 220
- Poŝtkodo: 049 12
- Aŭtokodo: RV
- Telefonprefikso: 58
Situo
Meliata situas sub monto 322 m-ojn alta, fine de sakovojo. Rožňava troviĝas 22 km-ojn.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1243. En 1910 loĝis en Melléte 389 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Melléte apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Meliata 238 da homoj, (177 hungaroj, 46 slovakoj, 6 ciganoj kaj aliaj).
Vidindaĵo
- kalvinana klasikisma preĝejo de 1790
- fundamente mezepoka romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Dipatrino de 1873