Meline's Bar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meline's Bar estas la sola ejo (trinkejo) tipe geja de Armenio. Ĝi troviĝas en Erevano, en la distrikto Kentrono, proksime de la Placo de la Respubliko. Pro la ĝenerala regado de homofobio en la socio, la tradicia influo de la Armena Apostola Eklezio kaj dum la longaj jardekoj kiam samseksemo estis punata kiel delikto ekde 1936 sub la komunisma reĝimo de Stalino ĝis 2006 kiam estis ŝanĝata la ankoraŭ vigla sovetepoka leĝaro malgraŭ la sendependiĝo de la lando en 1991, ne ekzistas aliaj lokoj kie la armena GLAT-a komunumo povas organizi gej-etosajn aktivecojn sub la registara agnoskado. La trinkejo mem estas en danĝero je fermiĝo kaj ĝia estonto ŝajnas obskura. Ĝi malfermiĝas al la publiko nur ĵaŭde, vendrede kaj sabate ekde la 11:00 ptm ĝis frumateno. Tamen, eblas lupreni la ejon ajnan tagon de la semajno por privataj festoj de la GLAT-komunumo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]