Mellieħa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mellieħa
Blazono de Mellieħa
Aera bildo de Malto
komunumo de Malto
Insulo Malto
Koordinatoj  35° 57′ 23″ N 14° 21′ 59″ O / 35.95639 °N, 14.36639 °O / 35.95639; 14.36639 (mapo)Koordinatoj: 35° 57′ 23″ N 14° 21′ 59″ O / 35.95639 °N, 14.36639 °O / 35.95639; 14.36639 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 22,6 km²
Poŝtkodo MLĦ
Situo de Mellieħa
vdr

Mellieħa estas granda vilaĝo kun tiel nomita loka konsilio (komunumo) en Malto.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 2014, sur la komunuma areo de 22,6 kvadrataj kilometroj vivis 10 087 loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mellieħa (prononcu Mliĥa) situas en la nordo de la ĉefinsulo Malto. Al la komunumo apartenas la fama strando en la golfo de Mellieħa, kiu estas la plej bela sablostrando de la tuta insulo. La vilaĝo mem situas sur monteto inter la Golfo de Mellieħa kaj la Golfo de Sankt-Paŭlo. Ĉe la norda flanko de la vilaĝo sur la pinto de la monteto tronas sur teraso kvazaŭ kiel fortikaĵo la granda preĝejo, kiu dominas la tutan regionon. Norde de la golfo de Mellieħa sur pinto de alia monteto staras la fama Ruĝa Turo el la epoko de la kavaliroj. Tute en la nordo de la komunumo situas la haveno, de kie ekveturas la pramo al la insulo Gozo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la komunumo ĉefe vivas de turismo. Ĉirkaŭ la sablostrando de Mellieħa, kiu estas la plej bela plaĝo de la insulo, troviĝas diversaj grandaj hoteloj kaj multnombraj feriloĝejoj kaj ferio-kluboj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La kvarŝpura ĉefvojo en grandaj kurboj kondukas okcidente preter la vilaĝocentro. La publika transporto funkcias per la flavaj busoj de Malto, kiuj tamen nur duonhore cirkulas kaj kies kapacito ofte ne sufiĉas. Post la naŭa vespere ne plu estas busoj, kio kaŭzas, ke la privataj aŭtomobiloj regule ŝtopas la centron de la vilaĝo. Grava estas la pramo-konekto al Gozo, kiu funkcias tage kaj nokte kaj estas la ĉefa ebleco por akiri la najbaran insulon. Ankaŭ la boatoj al la malgranda insulo Comino ekveturas de Mellieħa, ĉe la norda flanko de la komunumo apud la hotelo Riviera Ressort.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj trovitaj objektoj kaj iloj montras jam en la 3-a jarmilo antaŭ Kristo dum neolitiko en Mellieħa setlis homoj ĝis dum la bizanca epoko. Post la konkeroj fare de la araboj la regiono estis forlasita. Kiam la insulo en la jaro 1530 estis transdonita al la Kavaliroj de Malto, ili konstruis kiel en multaj aliaj lokoj sur la insulo ankaŭ en Mellieħa fortikaĵojn kaj la preĝejon de Nia Sinjorino de Mellieħa, kiu fariĝis unu el la plej gravaj pilgrimejoj sur la tuta arkipelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]