Melnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri bulgara urbo. Pri ĉeĥa urbo de la simila nomo temas artikolo Mělník.
Melnik
bulgare: Мелник, greke: Μελένικο
urbo
Melnik
Oficiala nomo: Мелник
Lando Bulgario Bulgario
Duoninsulo Balkano
Provinco Provinco Blagoevgrad
Municipo Sandanski
Montaro Pirin
Konata loko Roĵena monaĥejo
Situo Melnik
 - alteco 437 m s. m.
 - koordinatoj 41° 31′ 00″ N 23° 24′ 00″ O / 41.51667 °N, 23.40000 °O / 41.51667; 23.40000 (mapo)
Areo 6,464 km² (646,4 ha)
Loĝantaro 259 (2023)
Denseco 40,07 loĝ./km²
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 2820
Tel. antaŭkodo +359 7437
Aŭtokodoj Е (Бл)
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
Vikimedia Komunejo: Melnik

Melnik (bulgare Мелник, greke Μελένικο, Meleniko) estas urbo en Provinco Blagoevgrad sur sudokcidento de Bulgario en regiono de montaro Pirin. La urbo, situanta proksimume 20 km de ŝtatlimo kun Grekio, estas arkitektura rezervejo kun 96 domoj proklamitaj kiel kultura memorindaĵo. Proksimume antaŭ 100 jaroj ĝi estis hejmo de proksimume 20 mil homoj, sed hodiaŭ ĝi estas kun siaj 366 loĝantoj la plej malgranda urbo en Bulgario. Statuson de urbo ĝi tenas ĝis nun pro historiaj kaŭzoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1998262
1999258
2000266
2001256
2002248
2003287
JaroLoĝantoj
2004282
2005273
2006260
2007251
2008250
2009239
JaroLoĝantoj
2010236
2011230
2012224
2013215
2014211
2015205
JaroLoĝantoj
2016204
2017202
2018197
2019201
2020185
2021180
JaroLoĝantoj
2022178
2023182
2024182

Memorindaĵoj kaj vinberaferoj[redakti | redakti fonton]

Dank' al sia unika arkitekturo kaj proksima Roĵena monaĥejo, malproksima nur 6 km en sudokcidenta direkto de la urbo, Melnik estas ŝatata celo de bulgaraj kaj eksterlandaj turistoj. Ĝi estas ankaŭ kunigata kun efika natur sabloŝtonaj piramidoj, kiuj similigas grandegajn fungojn, praepokajn turojn kaj obeliskojn kaj troviĝantaj sur teritorio kun areo 17 km2 inter Melnik, Kurlanovo kaj Roĵen. Melnik estas ankaŭ fama pro sia vinbera tradicio tuŝanta ĝis la jaro 1346.

Al memorindaĵoj de la urbo apartenas Bizanca domo, unu el la plej malnovaj civilaj konstruaĵoj sur Balkano konstruita verŝajne en la 12-a jarcento aŭ la 13-a jarcento kiel bulgara fortikaĵo. Domo de Kordopulov nomita laŭ komercisto Manol Kordopulov, al kiu ĝi foje apartenis.

Panoramo de Melnik
Panoramo de Melnik

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]