Melosa Venuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Melosa Venuso de antaŭe
la skulptaĵo de dorse

La Melosa Venuso estas fama greka statuo. Ĝi prezentas Afroditon, la helenan diinon de beleco kaj amo. Ŝia romia nomo estas Venuso. Ĝi estas marmora skulptaĵo, 2,3 m alta. La skulptaĵo datiĝas de ĉirkaŭ 130 a.K., kaj oni supozas, ke ĝi estis kreita de AleksandrosAgesandros de Antioĥo (la skribaĵo ne estas bone legebla).

En 1820 la skulptaĵo estis trovita sur la egea insulo Meloso de kamparano, kies nomo estis Jorgos. Li kaŝis ĝin al la aŭtoritatuloj, sed la statuon poste malkovris turkaj funkciuloj, kiuj kaptis la skulptaĵon.

la malkovrejo de la skulptaĵo sur la greka insulo Meloso

Franca mararmea oficiro, Jules Dumont d'Urville, rekonis ĝian signifon kaj aranĝis, ke la statuo estu aĉetita de la Markizo de Rivière, la franca ambasadoro en Turkio. Post riparado la statuo estis prezentita al Ludoviko la 18-a, kiu vice prezentis ĝin al la Luvro en Parizo, kie ĝi nun staras.

La brakoj de la statuo estis perditaj jam post la trovo, dum la konflikto inter francoj kaj turkoj - ambaŭ grupoj intencis porti la statuon al sia respektiva lando.

Bibliografio

  • d' Emilio, Paolo 1958 : Kiel la francoj akiris la plej belan statuon de ĉiuj tempoj, Geografia Revuo, 3(3), 17-19 (el la slovena de Milka Ĉuden)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.insecula.com/oeuvre/O0010905.html greke http://www.smithsonianmag.si.edu/smithsonian/issues03/oct03/presence.html greke http://web.archive.org/20050511050550/www.geocities.com/simpsonshq2000/Pictures/Artifacts/gummi.JPG greke http://www.ajaonline.org/pdfs/109.2/AJA1092_Kousser.pdf


Ŝablono:LigoElstara