Membroŝtato
El Vikipedio
Membroŝtato aŭ ŝtato-membro estas suverena ŝtato, rigardata kiel ano de pli vasta organizo de ŝtatoj. Plejofte, ŝtato devas unue plenumi certajn kondiĉojn, kiuj estas metitaj de la koncerna organizaĵo, por ke ĝi iĝu membroŝtato de tiu organizaĵo.
Ekzemploj [redakti]
- Unuiĝintaj Nacioj havas 193 membroŝtatojn (2012).
- Eŭropa Unio havas 27 membroŝtatojn (2012). Ekzempla kondiĉo por la aliĝo al la Eŭropa Unio estas demokratia sistemo.