Membronombroj de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La membronombroj de UEA indikas, kiom da homoj en iu konkreta jaro (aŭ serio de jaroj) estis membro de Universala Esperanto-Asocio. Ekzistas malsamaj kategorioj; kutime oni kunkalkulas ĉiujn specojn de individuaj membroj unuflanke, kontraste al la kunigita nombro de aligitaj membroj aliflanke. Tiuj lastaj estas - ekde 1934 - aligitaj al UEA pere de la Landaj Asocioj aliĝintaj.

Entute, la nombro de individuaj membroj estis kutime inter sesmil kaj okmil, kun pinto en la 1920aj jaroj (preskaŭ dekmil) kaj malpintoj post la du mondmilitoj. La suma nombro de individuaj kaj aligitaj membroj kreskis dum la alveno de novaj Landaj Asocioj de dekkvinmil en la kvindekaj jaroj ĝis super kvardekmil ĉirkaŭ 1990; ĝi poste refalis al proksimume dekokmil hodiaŭ.

Oni ofte uzas la membronombrojn de UEA por taksi ĝian bonstaton. Kelkfoje oni uzas ilin ankaŭ por prijuĝi la evoluon de la tuta Esperanto-komunumo; tio neglektas la evoluon en la diversaj aliaj organizoj (kp. renkontiĝojn[1] kaj Pasportan Servon[2]) kaj la aplikadon de Esperanto en strukturoj ekster Esperantujo.

Historia superrigardo[redakti | redakti fonton]

De Hodler ĝis Stettler 1908-1934[redakti | redakti fonton]

Hector Hodler origine planis la organizon pensante pri multe pli da homoj, por realigo de la praktikaj servoj. Grandan falon de la membronombro kaŭzis la Financa Reformo de 1912, kiam la Asocio plialtigis la kotizon de 0,75 frankoj (kun Jarlibro 1,50 frankoj) al 2,50 frankoj (aŭtomate kun Jarlibro). El preskaŭ naŭ mil membroj fariĝis iom pli ol ses mil. Speciala membro-kategorio tiam enkondukita fariĝis la garantianto, kiu pagis unufoje minimume 125 frankojn kaj fariĝis ia membro je vivtempo, ricevis Esperanto kaj rajtis kundecidi pri la uzo de la Garantia Kapitalo.[3]

En tiu epoko UEA ankoraŭ havis komercan jaron malsaman de la kalendara, nome, ĝi komenciĝis je la 1-a de novembro kaj finiĝis je la 31-a de oktobro. Membronombroj rilatas - kutime - al tiu lasta dato. Foje oni trovas ankaŭ aliajn datojn.

Ekde Kolonjo 1933[redakti | redakti fonton]

En la batalo pri novorganizo ekestis en 1932/1932 asocio alternativa al UEA, nome Universala Federacio Esperantista. Ĝi nur vivetis, en majo 1933 estis registritaj 3.549 membroj (de la aliĝintaj naciaj societoj).[4]

Laŭ la Interkonsento de Kolonjo en aŭgusto 1933 kaj la nova statuto de 1934 la Landaj Asocioj aligis siajn membrojn al UEA. Komence oni nomis tiujn "simplaj", poste "asociaj" kaj nun "aligitaj" membroj. Ĉar temas pri indiko farata de Landa Asocio, estas malfacile kontroli por UEA ĉu la ciferoj reprezentas ian veron. Unuflanke la Landa Asocio devas pagi por la membroj, aliflanke, indiki troigitan sumon liveras prestiĝon kaj la rajton sendi pli da komitatanoj al la Komitato de UEA.

En la tempo de la skismo (1936-1947) UEA publikigis malofte membronombrojn, ili kutime ne estis fidindaj. En oktobro 1937 Hans Jakob menciis en Esperanto nombron de 1.300, dum interne en junio 1937 li indikis nur 783 pagintojn, kune kun dumvivaj membroj li taksis mil membrojn (kvankam ne estis memkompreneble ke tiuj vere ankoraŭ konsideris sin UEA-membroj).[5] Dum la milito, de 1940 ĝis 1945, UEA ne kolektis kotizojn.

Internacia Esperanto-Ligo enkondukis la kalendaran jaron kaj publikigis la membronombrojn laŭmonate en la revuo kaj krome en laŭlanda tabelo. Ekde 1940 (ŝanĝiĝo de Statuto) la Landaj Asocioj ne plu devas pagi por ĉiuj siaj membroj, sed nur por tiuj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de la Ligo.[6] UEA ekde 1947 transprenis tion.

Faktoroj[redakti | redakti fonton]

La membrokvantoj estiĝas sub certaj faktoroj, kiuj estu konsiderataj dum la interpretado.

Pri la individuaj membroj, registrataj ĉe la Centra Oficejo aŭ pere de Ĉefdelegito aŭ Peranto, validas ke la nombro povas esti influata de:

  • Ĝenerala ekonomia situacio
  • Membrovarba kampanjo, instigo al Ĉefdelegitoj kaj Landaj Asocioj varbi
  • Alteco (plialtigo) de la kotizoj
  • Kreo de nova (pli alloga, eble malpli kosta) membrokategorio
  • Loko (kaj sekve grandeco) de la UK, ĉar membroj ricevas rabaton
  • Membrigoj fare de Fondaĵo Canuto

Rilate al la nombroj de aligitaj membroj necesas konscii:

  • same la ĝenerala ekonomia situacio
  • same la alteco de la kotizo, ĉi-foje en la Landa Asocio
  • aliĝo aŭ perdo de novaj Landaj Asocioj
  • diligenta aktualigo de la membronombroj, kiam la Landaj Asocioj raportas al la Centra Oficejo
  • prefero de kelkaj Landaj Asocioj indiki tro altan nombron, akceptante la pagon por tio
  • malsamaj niveloj de ligiteco al Esperanto - kelkaj asocioj temas nur pri Esperanto, ĉe aliaj (specife en orienta Eŭropo dum la okdekaj jaroj) la tegmenta asocio estis ĝenerale kultura; aliĝi en la Esperanto-fako estis nura aldonaĵeto
  • precipe grandaj Landaj Asocioj ne emas pene kontroli kiuj aligitaj membroj estas jam individuaj kaj akceptas pagi fakte tro; malgrandaj emas minuskalkuli la individuajn, ĉar por ili oni ne devas pagi la kotizon de aligita membro

El la faktoroj por aligitaj membroj speciale du forte influis la statistikon sube videblan (vidu la klarigon en la posta alineo):

  • Novaj asocioj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj.
  • Grandaj asocioj en orienta Eŭropo dum la okdekaj jaroj.

Indiko por la bonstato de UEA kaj movado[redakti | redakti fonton]

Vidu Nombro de Esperanto-parolantoj kaj Statistiko de Esperantujo

La membronombroj estas unu indiko por la bonstato de UEA. Tamen gravas ankaŭ aliaj faktoroj, kiel la financa situacio kaj la nombro de tiuj membroj kiujn UEA povas vere aktivigi por kunlabori.

Laŭ la Aligitaj Membroj (AM) pere de la Landaj Asocioj la maksimumo estis en la jaro 1987 kun 36.351 homoj. Antaŭe okazis okjara kresko ekde ĉ. 25 mil AM en 1979; post la pinta jaro 1987 la nombro refalis ene de sep jaroj al 14.495 en 1994. La posta malkresko al 11.732 en 2006 okazis malpli rapide. Nuntempe la nombro de Aligitaj Membroj estas simila al la stato meze de la 1950aj jaroj; indas noti, ke UEA hodiaŭ havas ĉ. 60 Landajn Asociojn, dum en la kvindekaj jaroj estis ĉ. 20. La mezuma membronombro en la unuopaj landoj do malkreskis. Kiel ekzemplon vidu la statistikojn pri la membraro en Francio kaj Germanio.

La kresko kaj malkresko inter 1979 kaj 1994 estis plejparte efiko de la evoluo en orienta Eŭropo: la tieaj Esperanto-asocioj indikis tre altajn nombrojn kaj pagis por ili per ŝtata mono. La nombroj rapide malkreskis, post kiam la komunistaj reĝimoj falis (ĉ. 1989).

Okazis kresko de la nombro de Aligitaj Membroj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, de ĉ. dek mil al ĉ. dudek kvin mil membroj. La ĉefa kresko koncentriĝis al kvinjara periodo, de 10.723 en 1954 al 25.146 en 1959. Tio ŝajnas indiki progreson - sed la kaŭzo estis nur la aliĝo de novaj Landaj Asocioj: Ekzemple en 1955 aliĝis la germana, finna kaj pola asocioj kaj tiu de Bosnio kaj Hercegovino, en 1956 alvenis la Japana Esperanto-Instituto kaj la bulgara asocio - pluraj el ili kun granda membraro. En 1953 UEA havis ĉ. 20 Landajn Asociojn, dum en 1964 ĝi havis ĉ. 29. Fakte multaj Landaj Asocioj jam dum tiu tempo spertis malkreskon aŭ stagnadon, ekzemple la franca asocio havis 1243 membrojn en 1953 kaj preskaŭ same 1271 membrojn en 1972.

Uzi la nombrojn por taksi la bonstaton de la movado aŭ de la komunumo havas la problemon, ke ne nur evoluas la nombro de membroj en unuopaj asocioj aŭ neformalaj grupoj, sed ankaŭ la kvanto de grupoj entute kaj la kampoj de Esperanto-uzado. Tial la membronombroj de UEA estas nur unu el multaj indikiloj por la statistiko de Esperantujo; ekzistas krome ekzemple informoj pri la kvanto de Esperanto-teksto en la interreto[7], pri la nombro de Esperanto-parolantoj laŭ ŝtataj censoj aŭ pri la nombro de disertacioj pri aspektoj de Esperanto.

Humphrey Tonkin supozis, ke la Esperanto-parolantoj trovas aliajn, malpli formalajn metodojn por interagi (ol membrecon en UEA).[8] Krom interreto indas mencii ankaŭ la internaciajn renkontiĝojn, la kreskantan fenomenon de denaskuloj, la muzikan kulturon, la uzadon de Esperanto ekster Eŭropo kaj la sciencan literaturon pri Esperanto.

Diagramo kaj tabelo de la suma membraro ekde 1908[redakti | redakti fonton]

Jaro Individuaj
Membroj
Aligitaj
Membroj
Membroj
sume
Fonto
1908 1.223 / [9]
1909 5.500 / [10]
1910 7.500 / [11]
1911 7.804 / [12]
1912 8.800 / [13]
1913 6.275 / [14]
1914 7.233 / [15]
1915 2.704 / [16]
1916 2.723 / [17]
1917 2.456 / [18]
1918 1.958 / [19]
1919 3.114 / [20]
1920 3.894 / [21]
1921 5.579 / [22]
1922 6.253 / [23]
1923 6.332 / [24]
1924 8.265 / [25]
1925 9.424 / [26]
1926 8.687 / [27]
1927 9.100 / [28]
1928 9.095 / [29]
1929 9.113 / [30]
1930 9.062 / [31]
1931 8.835 / [32]
1932 8.619 / [33]
1933 7.809 UFE: 3.549 [34]
1934 6.723 9.862 16.585 [35]
1935 4.417 11.815 16.232 [36]
1936 3.600 8.700 12.300 [37]
1937 IEL: 3.057
UEA: 783
IEL: 9.983 13.040 [38]
1938 IEL: 3.057 IEL: 9.983 13.040 [39]
1939 IEL: 3.143
UEA: 628
IEL: 8.353 11.496 [40]
1940 IEL: 2.088
UEA: 426
IEL: 2.161 4.249 [41]
1941 IEL: 1.373 IEL: 2.749 4.122 [42]
1942 IEL: 1.487 IEL: 2.702 4.189 [43]
1943 IEL: 1.796 IEL: 3.063 4.859 [44]
1944 IEL: 2.208 IEL: 3.178 5.386 [45]
1945 IEL: 3.591 IEL: 4.675 8.266 [46]
1946 IEL: 5.810
UEA: 355
IEL: 9.950 16.760 [47]
1947 7.010 8.995 16.005 [48]
1948 6.120 11.587 17.707 [49]
1949 5.927 12.822 18.749 [50]
1950 5.723 8.988 14.711 [51]
1951 6.094 8.849 14.943 [52]
1952 5.738 10.447 16.185 [53]
1953 5.776 11.085 16.861 [54]
1954 6.103 10.723 16.826 [55]
1955 6.201 15.033 21.234 [56]
1956 6.502 18.106 24.608 [57]
1957 7.587 19.551 27.138 [58]
1958 6.813 20.844 27.657 [59]
1959 7.442 25.146 32.588 [60]
1960 7.187 22.843 30.030 [61]
1961 7.268 23.263 30.531 [62]
1962 7.169 25.291 32.460 [63]
1963 7.473 26.472 33.945 [64]
1964 7.139 25.048 32.187 [65]
1965 7.260 24.331 31.591 [66]
1966 7.511 24.993 32.504 [67]
1967 7.169 24.714 31.883 [68]
1968 7.107 25.273 32.380 [69]
1969 7.111 26.472 33.583 [70]
1970 6.832 26.045 32.877 [71]
1971 6.999 24.555 31.554 [72]
1972 7.051 25.591 32.642 [73]
1973 7.302 25.414 32.716 [74]
1974 6.543 25.890 32.433 [75]
1975 6.025 26.008 32.033 [76]
1976 6.018 25.650 31.668 [77]
1977 6.099 25.677 31.776 [78]
1978 6.215 24.828 31.043 [79]
1979 6.277 24.533 30.810 [80]
1980 6.629 27.554 34.183 [80]
1981 6.727 29.828 36.555 [80]
1982 6.556 29.768 36.624 [80]
1983 6.446 31.062 37.508 [80]
1984 6.272 32.923 39.195 [80]
1985 6.536 33.020 39.556 [80]
1986 6.679 33.910 40.589 [80]
1987 7.291 36.351 43.642 [80]
1988 7.203 35.945 43.148 [80]
1989 7.355 32.474 39.829 [80]
1990 7.645 25.224 32.869 [80]
1991 8.071 19.146 27.217 [80]
1992 7.783 18.808 26.591 [80]
1993 7.272 16.041 23.313 [80]
1994 7.018 14.495 21.513 [80]
1995 7.237 13.808 21.045 [80]
1996 7.284 13.314 20.598 [80]
1997 7.113 13.018 20.131 [80]
1998 7.360 12.812 20.172 [80]
1999 7.074 12.096 19.170 [80]
2000 6.583 12.522 19.105 [80]
2001 6.428 14.889 21.317 [80]
2002 5.713 10.549 16.262 [81]
2003 5.714 11.264 16.978 [81]
2004 5.854 12.148 18.002 [82]
2005 6.107 12.253 18.360 [83]
2006 6.066 11.732 17.798 [83]
2007 6.011 11.477 17.488 [84]
2008 5.702 12.492 18.194 [85]
2009 5.713 12.605 18.318 [86]
2010 5.288 10.527 15.815 [87]
2011 5.321 10.480 15.801 [88]
2012 5.046 10.057 15.103 [89]
2013 4.903 10.019 14.922 [90]
2014 5.027 9.789 14.816 [91]
2015 5.501 9.215 14.716 [92]
2016 4.365 8.689 13.054 [93]

Individua membraro laŭ landoj[redakti | redakti fonton]

La membronombroj estas indikitaj kutime laŭ la publikigo en la revuo Esperanto. Tie oni informas pri la stato fine de la koncerna jaro (eblas aliĝi ĉe UEA kiel IM ankaŭ post la fino de iu jaro kaj ricevi ekzemple la kompletan revukolekton).

La plimulton de la kotizoj pagas la unuopuloj, kelkajn pagas fondaĵoj. Informoj pri la parto, kiun pagas la fondaĵoj, kutime ne publikiĝas kun la membrostatistiko.

Multaj landnomoj varias dum la jaroj - jen pro ŝanĝo de la originala landnomo, jen pro ŝanĝo de la Esperanto-nomo.

Eblas ordigi la tabelajn kolumnojn per la sago-simbolo supre. Kelkfoje tio ne tuj donas ordigon laŭ la alteco de la nombro (ekz. 88, 82, 9, 8), sed laŭ la komenca cifero (9, 88, 82, 8); plurfoja klakado, eble reŝargo de la paĝo, povas kutime solvi tiun problemon.

Lando ! '10
[94]
 
'09 '08
[95]
 
97-07
 
'07
[96]
 
'06
[97]
 
'05
[98]
 
'04
[99]
 
'03
[100]
 
'02
[101]
 
'01
[102]
 
2000
[103]
 
1999
[104]
 
'98
[105]
 
'97
[106]
 
'96
[107]
 
Afganio 2 2 1 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0
Albanio 11 11 11 12 12 13 10 16 14 33 18 19 20
Alĝerio 4 4 3 2 2 2 2 6 4 2 2 2 3
Andoro 0 0 1 1 0 0 0 0 0 0 0 0 0
Angolo 2 6 4 0 3 2 2 1 2 1 3 4 4
Argentino 24 30 28 29 31 28 40 57 58 67 68 68 49
Armenio 11 11 11 10 10 10 13 10 10 16 15 13 4
Aŭstralio 43 -29%
(-5%)
[108]
56 56 62 54 54 53 55 59 71 74 79
[109]
79
Aŭstrio 41 -22% 42 45 45 49 50 49 47 50 51 51 54 60
Azerbajĝano 1 0 0 5 5 5 3 1 3 1 1 1 1
Bangladeŝo 2 2 0 0 1 1 0 0 0 1 1 1 1
Barejno 0 0 1 1 1 0 1 1 1 1 1 0
Belgio 137 159 -16% 148 174 171 158 148 143 164 164 185 191 177 199
Belizo 1 1 1 1 1 1 1 1 1 1 1 1 1
Benino 11 11 9 11 12 11 9 7 7 7 8 7 7
Bermudo 0 0 0 0 0 0 0 0 0 1 0 0 0
B(j)elorusio 8 7 9 10 3 6 4 9 9 16 19 17 11
Bolivio 2 1 2 1 1 1 1 1 1 5 5 5 5
Bosnio-Hercegovino 14 18 23 19 16 16 16 48 48 45 44 45 33
Brazilo 374 337 -34% 344 360 365 394 404 525
[110]
517 493 551 511 525 525
Britio 135 153 -40% 149 171 169 176 166 158 193 207 230 229 249 272
Bulgario 48 -14% 49 51 49 54 53 58 76 74 73 65 57 52
Burkina Faso 0 0 0 0 1 1 0 0 2 0 0 0 0
Burundio 11 10 8 8 7 17 3 1 0 2 1 0 2
Cipro 0 0 0 0 0 1 1 0 0 0 0 0 0
Ĉad(i)o 3 3 2 1 0 0 0 0 0 0 0 0 0
Ĉeĥio 67 82 -32% 76 93 96 73 77 66 88 88 102 129 111 144
[111]
Ĉilio 10 11 8 6 6 6 5 5 5 8 5 4 6
Ĉinio
(kp. Honkongo
kaj Tajvano)
115 127 -41% 112 132 131 159
[112]
124 117 94 186 187 190 190 170
Danio 103 97 -1% 91 97 87 88 90 79 84 89 108 93 92 97
Domingo/
Dominika Resp.
2 2 2 3 2 2 1 1 1 1 0 0 0
Ebura Bordo/
Eburbordo
1 3 3 1 3 2 2 2 5 3 5 3 5
Egiptio 1 1 1 1 2 2 2 2 2 3 4 4 1
Ekvadoro 4 1 0 1 1 1 1 1 0 2 2 2 2
Estonio 21 23 23 34 25 27 32 31 36 40 49 39 35
Filipinoj 4 5 2 0 0 0 1 1 2 5 4 4 2
Finnlando 123 136 -42% 156 167 176 185 200 194 204 222 234 246 268 269
Francio 547 583 -17% 548 670 665 588 601 580 675 651 686 894
[113]
660 701
Gabono 0 1 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0
Ganao 4 4 5 7 8 8 8 8 7 3 5 5 5
Germanio 506 534 -18% 514 546 568 558 549 535 555 572 587
[114]
602 626 651
Greklando/Grekio 15 17 17 16 17 16 17 19 22 23 26 21 18
Gvatemalo 2 1 2 2 2 2 2 8 8 6 5 9 5
Gvineo 1 1 1 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0
Haitio 0 0 0 1 1 1 1 1 1 1 1 1 1
Hinda Unio 19 15 22 19 27 19 11 23 23 26 20 19 17
Hispanio 141 147 -17% 143 186 154 163 142 147 143 157 190 190 173 193
Honduro 2 2 2 2 2 1 2 2 1 0 0 0 0
Honkongo 2 4 3 3 4 4 4 4 6
Hungario 82 113 -16% 100 111 112 85 85 77 104 136 122 116 119 136
Indonezio 18 2 2 1 1 2 3 3 3 3 3 4 5
Irako 0 0 0 0 0 0 0 1 1 1 1 0 0
Irano 34 -40%
(-33%)
[115]
49 39 44 43 30 38 67 63 69 73 81 58
Irlando 10 13 13 14 17 16 15 14 18 14 13 16 15
Islando 16 23 25 28 27 24 27 28 29 32 36 37 37
Israelo 71 +0% 71 77 79 71 74 69 86 81
[116]
65 71 71 75
Italio 180 208 -32%
(-23%)
[117]
204 284
[118]
223 196 204 185 218 223 253 259 300 269
Japanio 366 402 +110%
(+0%)
[119]
858
[120]
410 401 368 376 335 363 389 409 415 408 420
Jordanio 1 3 1 1 1 0 0 7 5 0 0 0 0
Jugoslavio
kp. Serbio kaj
Montenegro
? 33 45 49 53 59 69 70
Kamboĝo 1 1 1 0 0 0 0 0 0 2 2 2 2
Kamerunio 5 6 4 5 3 3 4 7 6 6 6 7 5
Kanado 79 75 -8% 73 76 71 77 65 66 66 61 79 73 79 81
Kanarioj 0 0 0 0 0 0 0 7 0 0 0 0 0
Kartvelio 2 1 1 1 1 1 1 0 2 4 7 4 2
Kazaĥio 9 9 7 4 4 2 5 5 4 7 6 7 6
Kenjo 3 1 2 1 0 1 1 0 0 3 3 2 4
Kirgizio 1 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0
Kolombio 15 11 12 9 7 7 9 29 23 22 20 19 10
Komoroj 1 1 1 1 1 1 0 1 1 1 1 0 0
Kongo, Dem. Resp. 9 13 12 41 25 10 15 11 15 14 10 14
Kongo, (Pop.) Resp. 1 4 0 0 0 0 1 0 1 2 2 2
Kongolando 2
Korea Resp. 46 +41%
(-38%)
[121]
93
[122]
48 34 65
[123]
40 40 45 55 61 43 66 78
Kostariko 11 4 6 5 6 6 7 13 11 17 9 6 4
Kroatio 59 -29% 61 78 65 63 62 77 161
[124]
88 109 89 86 84
Kubo 161
[125]
+20% 48 47 45 37 23 88
[126]
55 53 51 46 40 35
Kuvajto 0 0 0 1 1 1 0 1 1 1 1 1 0
Laoso 1 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0
Latvio 14 21 20 24 19 15 17 18 18 21 21 19 35
Libano 1 3 3 3 2 3 2 2 3 3 3 1 0
Libio 0 0 0 0 0 0 0 0 0 1 1 1 1
Liĥtenŝtejno 0 0 0 0 0 0 1 0 0 0 1 1 1
Litovio 24 +174%
(-13%)
[127]
47 56 117
[128]
112 44 27 33 38 51 64 27 44
Luksemburgio 12 16 12 12 13 13 12 13 14 13 13 12 11
Madagaskaro 8 9 16 10 9 10 15 6 12 12 12 10 5
Makedonio 8 5 5 8 9 9 5 16 14 23 12 13 14
Malajzio 1 3 3 3 2 2 0 4 3 2 2 1 0
Malavio 0 2 5 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0
Malio 1 1 1 1 1 0 0 0 0 0 0 0 1
Malto 3 3 3 3 3 2 2 4 3 3 3 3 3
Maroko 3 2 1 2 2 0 0 0 0 0 1 1 0
Maŭritanio 0 0 0 0 0 0 0 0 1 0 0 0 0
Meksiko 35 +131% 30 22 18 24 15 18 15 18 11 12 13 11
Moldavio 1 5 4 3 3 2 1 1 1 6 3 3 3
Mongolio 7 6 6 7 4 4 3 5 4 6 5 4 6
Nederlando 239 254
[129]
-32% 249 262 260 262 259 241 321 337 349 356 365 384
Nepalo 12 +10% 11 13 14 16 10 10 12 12 10 9 10 11
Niĝerio 6 6 6 10 9 13 6 17 14 16 23 24 20
Niĝerlando/Niĝero 2 3 5 5 2 0 0 0 0 0 0 0 0
Nikaragvo 3 2 2 3 2 1 1 4 4 4 4 4 4
Norvegio 41 -46% 39 44 49 56 63 57 65 66 70 76 72 76
Nov-Kalendonio ? 0 0 0 0 0 0 0 1 0 0 0 0 0
Nov-Zelando 29 -3% 33 33 30 34 35 44 31 32 36 33 34 32
Okcidenta Samoo 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 1
Omano 0 0 0 1 1 1 0 0 0 0 0 0 0
Pakistano 32 23 32 11 12 14 15 23 18 18 15 25 15
Panamo 1 1 1 1 1 1 1 3 3 2 2 2 1
Papua Novgvineo 0 0 0 0 0 0 0 2 2 3 1 2 2
Paragvajo 0 1 2 4 3 0 0 1 2 1 1 1 1
Peruo 10 7 3 6 6 6 2 6 6 6 6 4 3
Pollando 127 120 -15% 100 134 170 92 81 81 125 138 150 172 118 191
Portoriko 0 0 0 0 0 0 0 0 0 1 1 2 1
Portugalio 9 8 11 10 7 12 9 16 17 16 19 19 22
Reunio 0 0 0 0 0 0 0 2 0 0 0 0 0
Ruando 1 2 2 2 6 1 1 1 2 3 1 1 1
Rumanio 33 -48% 29 32 35 36 35 31 44 48 57 101 56 53
Rusio 88 209 -34% 151 167 239 167 167 135 141 135 170 228 228 212
Salvadoro 1 1 1 0 0 1 0 6 7 2 1 1 0
Samoo 0 0 0 0 0 0 0 0 1 2 1 0 0
San-Marino 0 0 1 0 0 0 0 1 1 1 1 1 0
Saŭda (Sauda) Arabio 2 2 0 0 0 0 0 1 3 1 3 1 1
Senegalio 3 2 3 1 3 9 8 1 9 14 7 9 6
Serbio kaj
Montenegro[130]
(kp. Jugoslavio)
36 39 47 31 33 36
Singapuro 0 0 0 0 10 0 0 3 2 0 0 0 7
Sirio 0 0 0 0 0 0 0 1 1 0 1 1 0
Slovakio 25 31 26 31 27 32 24 31 35 32 38 43 48
Slovenio 18 19 24 22 22 20 19 18 18 26 24 27 27
Srilanko 6 4 2 2 4 4 2 3 3 4 3 4 5
Sud-Afriko 6 6 6 6 9 8 8 9 7 10 10 10 8
Svazilando 1 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 1 0
Svedio 134 154 -35% 164 169 188 190 215
[131]
201 195 238 255 226 252 265
Svislando 77 85 -41%
(-20%)
[132]
81 111 98 102 110 117 121 128 134 141 138 139
Taĝikio 2 7 7 2 3 3 1 2 2 2 2 4 2
Tajlando 6 4 3 1 2 1 1 1 1 1 1 1 2
Ĉinio (Tajvano) 5 25 18 2 2 2 0 3
Tanzanio 7 13 13 11 17 23 22 22 12 15 9 4 9
Togolando 33 20 23 36 33 38 45 50 52 10 26 34 12
Tunizio 2 4 3 2 2 3 3 2 2 2 2 2 3
Turkio 4 3 2 1 1 2 14 6 6 4 4 5 6
Ugando 4 3 3 0 0 6 1 1 1 0 0 1 1
Ukrainio 34 +7% 44 45 45 36 32 34 48 40 49 44 41 32
Unuiĝ. Arab.
Emiratoj
1 1 1 1 0 0 0 2 1 0 0 0 0
Urugvajo 10 7 7 8 9 12 8 8 8 9 8 7 8
Usono 295 314 -17% 330 361 363 373 371 358 371 352 389 400 399 417
Uzbekio 2 3 2 4 3 3 4 8 7 9 6 6 6
Venezuelo 9 10 12 12 14 16 14 21 20 19 18 17 18
Vjetnamio 55 78
[133]
+186%
(+163%)
[134]
83
[135]
58 46 46 46 38 57 52 42 38 29 22
Zairio 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 0 13
Zambio 0 0 0 0 0 0 1 2 2 1 1 0 0
Zimbabvo 2 1 2 2 3 5 3 1 1 1 1 1 1

Membroj de la naciaj asocioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la retejo de UEA, stato je la 28a septembro 2012[136]

Lando Aliĝintoj
al la ĉefa asocio
Aliĝintoj
al la junulara asocio
AFRIKO 910+ 30+
Angolo ... -
Benino ... -
Burundo ... ...
Ĉado ... -
Ebur-Bordo 100+ ...
Ganao ... -
Kameruno ... -
Kenjo ... -
Komoroj ... -
Kongo DR 456 ...
Madagaskaro ... 30
Malio ... -
Niĝerio ... ...
Niĝero ... -
Senegalo ... -
Sud-Afriko 54 -
Tanzanio ... -
Togolando 300 ...
Ugando ... -
AMERIKO 1930+ 150+
Argentino 140 20
Brazilo 652 90
Ĉilio ... ...
Kanado 140+ 10
Kolombio ... ...
Kostariko 34 -
Kubo 100 ...
Meksiko 103 -
Nikaragvo ... -
Urugvajo 30 -
Usono 700 33
Venezuelo 32 -
AZIO 3760+ 500+
Ĉinio 1144 300
Honkongo ... 38
Tajvano ... -
Hinda Unio 150 -
Irano ... 12
Israelo 160 40
Japanio 1355 ...
Kamboĝo ... -
Koreo 250 30
Libano ... -
Mongolio 50 -
Nepalo ... ...
Pakistano 450 -
Singapuro ... -
Srilanko ... -
Taĝikio ... -
Vjetnamio 200 85
EŬROPA UNIO 10360+ 1830+
Aŭstrio 98 35
Belgio 1013+ 26
Britio 441+ 40
Bulgario 140 52
Ĉeĥio 780 60
Danio 210 28
Estonio 62 -
Finnlando 400 15
Francio 1001 68
Germanio 1600 171
Grekio 108 15
Hispanio 285+ 50+
Hungario ... 800
Irlando 63 -
Italio 910 65
Latvio 102 -
Litovio 960+ 50
Luksemburgo 101 -
Malto 20 -
Nederlando 404 34
Pollando 750 125
Portugalio 86 25
Rumanio 120 ...
Slovakio 85 23
Slovenio 120 -
Svedio 500 150
EŬROPA (ĈETERAJ LANDOJ) 1430+ 240+
Albanio ... -
Armenio 27 -
Bosnio-Hercegovino 100 ...
Islando 93 -
Kartvelio ... -
Kroatio 316 30
Makedonio ... -
Norvegio 215 38
Rusio 400+ 130
Serbio ... 5
Svislando 170 -
Ukrainio 110 37
OCEANIO 235+ -
Aŭstralio 190 -
Nov-Kaledonio ... -
Nov-Zelando 46 -
MONDO 18600+ 2750+

Fontoj kaj rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unusemajnaj renkontiĝoj en Germanio 1957 - 2006
  2. Pasporta Servo 1974 - 2004
  3. Die neutrale Sprache, p. 65.
  4. Die neutrale Sprache, p. 122.
  5. Die neutrale Sprache, p. 151.
  6. Die neutrale Sprache, p. 226.
  7. Grefenstette kaj Nioche
  8. Humphrey Tonkin: Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado, Rotterdam: UEA, 2006, p. 12. "Ni ne pensu, ke la membroperdo en UEA en la lastaj jaroj (kun kompreneble periodaj malgrandaj altiĝoj) okazas pro manko de allogo de Esperanto: ĉefe temas pri tio, ke la homoj trovas aliajn manierojn, pli neformalajn ol antaŭe, por interagi kaj interkomunikiĝi - ĉefe interretajn rimedojn."
  9. 1-a de aŭgusto 1908. Vd.: Oficiala Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio (U.E.A.) por 1908. Unua eldono, s.l. s.j., p. 23.
  10. 15-a de decembro 1909. Vd.: Oficiala Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio (U.E.A.). Kvara eldono (1-a serio) Januaro 1910, s.l. s.j., p. 121.
  11. Por la 15-a de novembro 1910. Vd.: UEA: Oficiala Jarlibro 1911, Ĝenevo s.j., p. 135.
  12. UEA: Oficiala Jarlibro 1912, Ĝenevo s.j., p. 169.
  13. Por la 31-a de oktobro 1912. Vd.: UEA: Oficiala Jarlibro 1913, Ĝenevo s.j., p. 39.
  14. Por la 31-a de oktobro 1913. Vd.: UEA: Oficiala Jarlibro 1914, Ĝenevo s.j., p. 34.
  15. Por la 1-a de julio. Statistiko de la membroj de UEA, en: Esperanto, 20-a de julio 1914, p. 210/211.
  16. "Dum 1914". Vd.: UEA: Oficiala Jarlibro 1916, Ĝenevo s.j., p. 32.
  17. Esperanto dum la milito. 1917. Dua jara raporto de Universala Esperanto-Asocio, Ĝenevo s.j. [subskribite je 1-a de decembro 1917], p. 14.
  18. Esperanto dum la milito. 1917. Dua jara raporto de Universala Esperanto-Asocio, Ĝenevo s.j. [subskribite je 1-a de decembro 1917], p. 14.
  19. UEA: Oficiala Adresaro. Delegitoj, vicdelegitoj, grupoj kaj jara raporto. 1919, Ĝenevo s.j. [subskribite je majo 1919], p. 4.
  20. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  21. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  22. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  23. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  24. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  25. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  26. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  27. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  28. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  29. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  30. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  31. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  32. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  33. Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
  34. UEA: Die neutrale Sprache, p. 148. UFE: Majo 1933, vd. Die neutrale Sprache, p. 122.
  35. Jubilea Jarlibro de la Esperanto-Movado 1937, Ĝenevo s.j., p. 76.
  36. Statistiko laŭlanda de la Membraro de U.E.a. en 1935, en: Jarlibro de la Esperanto-Movado 1936, Ĝenevo s.j., p. 20/21.
  37. Jubilea Jarlibro de la Esperanto-Movado 1937, Ĝenevo s.j., p. 76.
  38. IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111. UEA: Junio 1937, vd. Die neutrale Sprache, p. 151.
  39. IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
  40. IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111. UEA: Die neutrale Sprache, p. 151.
  41. IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111. UEA: Die neutrale Sprache, p. 232.
  42. IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
  43. IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
  44. IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
  45. Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
  46. IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
  47. IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111. UEA: Die neutrale Sprache, p. 232.
  48. Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
  49. Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
  50. Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
  51. Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
  52. Esperanto, 1952, p. 62.
  53. Esperanto, 1954, p. 62.
  54. Esperanto, 1954, p. 62.
  55. Esperanto, 1955, p. 72.
  56. Statistiko pri nia Membraro en 1955, en: Esperanto, marto 1956, p. 52/53.
  57. Statistiko pri nia Membraro en 1956, en: Esperanto, marto 1957, p. 52/53.
  58. Statistiko pri nia Membraro en 1957, en: Esperanto, marto 1958, p. 46/47.
  59. Statistiko pri nia Membraro en 1958, en: Esperanto, marto 1959, p. 56/57.
  60. Jarlibro, dua parto 1960, p. 34.
  61. Statistiko pri nia Membraro en 1960, en: Esperanto, marto 1961, p. 54/55.
  62. Statistiko pri nia Membraro en 1961, en: Esperanto, marto 1961, p. 58/59.
  63. Statistiko pri nia Membraro en 1962, en: Esperanto, marto 1963, p. 57/58.
  64. Statistiko pri nia Membraro en 1963, en: Esperanto, marto 1964, p. 54/55.
  65. Statistiko pri nia Membraro en 1964, en: Esperanto, marto 1965, p. 56/57.
  66. Statistiko pri nia Membraro en 1965, en: Esperanto, marto 1966, p. 58/59.
  67. Oficiala Informilo, n-ro 400, 1968-02-01, en: Esperanto, marto 1967, p. 50/51.
  68. Oficiala Informilo, n-ro 400, 1968-02-01, en: Esperanto, marto 1968, p. 42/43.
  69. Oficiala Informilo, n-ro 421, 1969-02-01, en: Esperanto, marto 1969, p. 58.
  70. Oficiala Informilo, n-ro 432, 1970-02-01, en: Esperanto, marto 1971, p. 50/51.
  71. Oficiala Informilo, n-ro 442, 1971-01-01, en: Esperanto, februaro 1971, p. 39.
  72. Oficiala Informilo, n-ro 464, 1973-01-01, en: Esperanto, februaro 1973, p. 39.
  73. Oficiala Informilo, n-ro 464, 1973-01-01, en: Esperanto, februaro 1973, p. 39.
  74. Laŭlanda membrostatistiko por 1973, en: Esperanto, julio-aŭgusto 1974, p. 138.
  75. La membraro de UEA en 1974, en: Esperanto, marto 1975, p. 59.
  76. La membraro de UEA en 1975, en: Esperanto, aprilo 1976, p. 78.
  77. La membraro de UEA en 1976, en: Esperanto, marto 1977, p. 58.
  78. La membraro de UEA en 1977, en: Esperanto, marto 1978, p. 66.
  79. La membraro de UEA en 1979, en: Esperanto, marto 1979, p. 58.
  80. 80,00 80,01 80,02 80,03 80,04 80,05 80,06 80,07 80,08 80,09 80,10 80,11 80,12 80,13 80,14 80,15 80,16 80,17 80,18 80,19 80,20 80,21 80,22 http://esperanto-ondo.ru/Novaj/Nov03-17.htm
  81. 81,0 81,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-13. Alirita 2019-06-28.
  82. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-13. Alirita 2019-06-28.
  83. 83,0 83,1 https://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=258
  84. https://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=284
  85. https://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=318
  86. La membraro de UEA en 2009, en: Esperanto, aprilo 2010, p. 85.
  87. Revuo Esperanto, majo 2011, n-ro 1247 (5), p. 118
  88. Revuo Esperanto, aprilo 2012, laŭ Gazetara Komuniko 449 de UEA
  89. Gazetara Komuniko 492 de UEA, 2013-03-21
  90. Gazetara Komuniko 539 de UEA, 2014-04-04
  91. Gazetara Komuniko 574 de UEA, 2015-03-25
  92. Revuo Esperanto, aprilo 2017, n-ro 1312 (4), p. 95. 2015: 7742 AM + 1473 junaj AM = 9215
  93. Revuo Esperanto, aprilo 2017, n-ro 1312 (4), p. 95. 2016: 7299 AM + 1390 junaj AM = 8689
  94. Revuo Esperanto, majo 2011, n-ro 1247 (5), p. 118
  95. UEA gazetara komuniko n-o 318
  96. Revuo Esperanto, aprilo 2008, n-ro 1213 (4), p. 84
  97. Revuo Esperanto, aprilo 2007, n-ro 1202 (4), p. 80
  98. Revuo Esperanto, aprilo 2006, n-ro 1191 (4), p. 79
  99. Revuo Esperanto, aprilo 2005, n-ro 1180 (4), p. 79
  100. Revuo Esperanto, junio 2004, n-ro 1171 (6), p. 126
  101. Revuo Esperanto, junio 2003, n-ro 1160 (6), p. 130
  102. Revuo Esperanto, julio-aŭgusto 2002, n-ro 1149 (7), p. 126
  103. Revuo Esperanto, aprilo 2001, n-ro 1135 (4), p. 66
  104. Revuo Esperanto, aprilo 2000, n-ro 1124 (4), p. 66
  105. Revuo Esperanto, aprilo 1999, n-ro 1113 (4), p. 126
  106. Revuo Esperanto, aprilo 1998, n-ro 1102 (4), p. 79
  107. Revuo Esperanto, aprilo 1997, n-ro 1091 (4), p. 66
  108. De 2000 al 2007 (pro la aparte altaj nombroj post la UK 1997 en Aŭstralio)
  109. UK 1997
  110. UK 2002
  111. UK 1996
  112. UK 2004
  113. UK 1998
  114. UK 1999
  115. De 1996 al 2006 (pro la aparte alta nombro 1997 en Irano)
  116. UK 2000
  117. De la mezumo 1996 kaj 1998 al 2007 (pro la aparte alta nombro 1997 en Italio)
  118. UK 2006
  119. De 1997 al 2006 (pro la UK 2007 en Japanio)
  120. UK 2007
  121. De 1996 al 2006 (pro la aparte alta nombro 2007 en Korea Resp.)
  122. UK 2007 en Japanio
  123. UK 2004 en Ĉinio
  124. UK 2001
  125. UK 2010 en Kubo
  126. UK 2002 en Brazilo
  127. De la mezumo 1996 kaj 1998 al 2007 (pro la aparte malalta nombro por 1997 en Litovio)
  128. UK 2005
  129. UK 2008
  130. 2003 "Serbio kaj Montenegro", 2004-5 "Serbio-Montenegro", 2006-7/10 "Serbio"
  131. UK 2003
  132. De 1996 al 2006 (pro la aparte malalta nombro 2007 en Svislando)
  133. IJK 2007
  134. De 1996 al 2006 (pro la aparte alta nombro 2007 en Vjetnamio)
  135. IJK 2007
  136. UEA - Esperanto-organizoj tra la mondo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]