Memento Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unusola skulptaĵo pri Karl Marx kaj Friedrich Engels de 1971
Skulptaĵo kun titolo "Armiĝu!", kiu troviĝis pli frue ĉe la iama skulptaĵo de Stalino

Memento Parko estas subĉiela muzeo en Budapeŝto, kiu prezentas 42 skulptaĵojn de la socialismo. Tiuj skulptaĵoj troviĝis en la ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la socialismo oni decidis, ke la komunismaj skulptaĵoj ne estu disrompitaj, sed estu prezentitaj en muzeo. Ĝi pretiĝis en 1993. Pri Stalino ne restis skulptaĵo, ĉar en 1956 la revoluciuloj disrompis ĝin, tial tie prezentiĝas nur la botoj sur stablo, kiu tamen pluvivis la revolucion. Pri Lenino konstruiĝis skulptaĵo nur en 1965. 2 skulptaĵoj pri soldatoj Ostapenko kaj Steinmetz en la memoroj pluvivas, ĉar ili prezentiĝis ĉe enirejoj de gravaj aŭtovojoj. Ankaŭ nun oni diras: ni renkontiĝu ĉe Ostapenko! Tie estas malplenaĵo, tamen ĉiu konas iaman lokon de Ostapenko.

Enirejo[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la muzeo similas al klasikisma konstruaĵo, tamen ĝi estas nur komunisma kuliso. Interne estas prezentitaj ne nur skulptaĵoj, sed ankaŭ memoraĵoj, muzikaĵoj, libroj, eldonaĵoj, fama orientgermana aŭto "Trabant".

Skulptaĵo pri Lenino