Memhelpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ideo de memhelpo, memperfektigopersona pluevoluo - en aliaj lingvoj ekzemple angle self-helpself-improvement, france développement personnel, germane Selbsthilfe, hispane autoayuda - estas memgvidita plibonigo de la persona stato medicina, ekonomia, intelekta aŭ emocia, ofte ligita al terapia psikologiafilozofia konceptaro aplikata al si mem.

Eblas mem analizi kaj ŝanĝi sian korpan, spiritan aŭ emocian staton helpe de libroformaj, sondosieraj aŭ filmaj konsilaj gvidiloj. Sed ankaŭ eblas kunligiĝi kun aliaj homoj en simila situacio kaj engaĝiĝi en memhelpa grupo: tiaj grupoj en la industriigitaj ŝatoj ekestis pri multaj specifaj malsanoj, pri psikaj perturboj, pri lukto kontraŭ propraj dependecoj kiel ekzemple alkoholismo aŭ pri pliaj memperfektigaj procesoj. Aldone dum la dua duono de la 20-a jarcento ankaŭ ekestis forta ekonomia branĉo de memhelpaj seminarioj, prelegoj kaj grandaj eventoj, kie psikologoj aŭ aliaj terapiistoj peras memhelpajn sciojn kaj teknikojn foje al dekoj, foje al miloj da klientoj samtempe - iuj el tiuj eventoj havas plurdekojn da psikologiaj helpantoj kaj detale fiksitan programon, kiu enplektas multajn elementojn de popmuzikaj koncertoj kaj uzas mekanismojn de amasa psikologio. Aparte la terapiaj teknikoj de Neŭro-Lingvistika Programado, kies lernadon oni principe antaŭvidas en malgrandaj grupoj, ankaŭ bone transdoneblas en eventoj kun multegaj partoprenantoj.

Medicinaj memhelpaj grupoj povas konsisti el pacientoj aŭ el iliaj familianoj, povas esti gviditaj de aparte engaĝita grupano, mem paciento aŭ familiano, aŭ de profesia helpisto, ekzemple kuracisto aŭ alia terapiisto. Kontraste al individua konsilado ĉe profesia helpisto, tiaj grupoj, se bone funkciantaj, peras tre aŭtentikajn spertojn de homoj en la sama vivosituacio, povas peri amikecon kaj emocian subtenon de samsortanoj, kaj ankaŭ senton de identeco, de aparteno al la grupo, kiu povas plifaciligi la akcepton de malsano aŭ persona malhelpo, pri kiu la individuo principe malĝojas kaj koleras, sed kiu tamen ekzistas kaj bezonas atenton de la individuo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Stephen Covey, Rebecca kaj Roger Merrill, la aŭtoroj de la dum 1994 anglalingve publikigita libro "Unuaj aferoj unue" (First Things First), pravigis siajn memhelpajn konsilojn per la aserto ke "klereca memhelpa literaturo" jam ekzistis dum la epoko 2500 jarojn antaŭ Kristo. Rigardu ankaŭ la librojn de David Allen, antaŭe Igi Aferojn Finitajn. La termino "memhelpo" frue dum la moderna epoko aperis en jura kunteksto, priskribante doktrinon laŭ kiu homgrupo, kiu certas pri la ĝusteco de siaj konceptoj, rajtu uzi forton por "sanigi" la membrojn de malsamopinia grupo. En la verko Sartor Resartus de Thomas Carlyle el la jaro 1831 la angla termino self-help konsideriĝis morala virto.

Samuel Smiles (1812-1904) publikigis la unuan mem-konscian, mem-helpan libron - sub la simpla titolo "Memhelpo" (Self-Help) - dum la jaro 1859. La unua frazo de tiu libro, "La ĉielo helpas al tiuj kiuj helpas al si mem", oftertas variaĵon de la ofte citita frezo "Dio helpas al tiuj kiuj helpas al si mem, kiun antaŭe diskonatigis interalie Benjamin Franklin en sia verko Poor Richard's Almanac (1733 - 1758).

La movado de "Anonimaj Alkoholuloj" en Usono ekestis la 12-an de majo 1935. La dek-du-paŝa programo de tiu movado eble iĝis la tutmonde plej populara bazo de memhelpaj grupoj.

Iuj fakuloj sugestas, ke la verkisto Dale Carnegie (1888-1955) komencigis la modernan memhelpan movadon de la 20-a jarcento per sia libro "Kiel gajni amikojn kaj influi homojn" (How to Win Friends and Influence People), publikigita dum 1936. La libroj de Dale Carnegie de tiam vendiĝis en pli ol 50 milionoj da ekzempleroj.

La verko "Pensu kaj riĉiĝu" (Think and Grow Rich) (1937) de Napoleon Hill unuafoje sisteme priskribis la uzon de ripetitaj pozitivaj pensoj por altiri personan ĝojon kaj bonstaton.

Esploristoj de la firmo Marketdata estimis, ke la "memhelpa komerco" en Usono dum la jaro 2006 valoris pli ol 9 miliardoj da usonaj dolaroj - inkluzive de libroj, sondosieroj kaj filmoj pri la temoj, perpoŝtaj kaj retaj vendejoj de ili, seminarioj kaj prelegoj de memhelpaj institutoj, persona konsilado, kaj grandaj scenejaj eventoj memhelpaj. Ankaŭ en la aliaj forte industriigitaj partoj de la mondo la "memhelpa industrio" estas kompareble forta.