Memorigloko Ellrich-Juliushütte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internigejoplano.
Memorigŝtono pri la koncentreja filio Ellrich-Juliushütte.

La Memorigloko Ellrich-Juliushütte (germane: Gedenkstätte Ellrich-Juliushütte) estas eksa nazia koncentrejo rekte ĉe la stacidomo de Ellrich en Turingio, estante laŭkatastre en Walkenried en Malsupra Saksio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malproksime de la stacidomo de Ellrich ne plu uzitaj ejoj de la iama gipsofabriko Kuhlmann kaj de la Julius-minejo rekvizicie konfiskitis en majo de 1944. Iĝis sub la kaŝnomo filio de la koncentrejo Mittelbau-Dora apud Nordhausen. La internigejo etendiĝis disde la stacidomo norde ĝis la gipsmontoj sude. Alia filio koncentreja en Ellrich troviĝis sur la grundo de la gastelo Bürgergarten kun ĉ. 950 kaptitoj. Averaĝe ĉ. 8000 kaptitoj vivis sume en ambaŭ lokoj.

Inter la pli ol 30 filioj de la koncentrejo proksime de Nordhausen ĝi estis la plej granda kaj la plej timita. La mortokvoto estis duono de la internigitoj, tiel ke ankoraŭ je la fino de la Dua mondmilito necesis konstrui kremaciejon surloke.

Fokusoj de la punlaboroj estis strataj kaj subternivelaj konstruoj, konstruo de pontoj kaj minejevoluiglaboroj apud Woffleben, ĉe Himmelsberg kaj ĉe la projektoj B3, B11 kaj B12 apud Niedersachswerfen kaj Woffleben.

De la 4-a ĝis la 10-a de aprilo 1945 la du koncentrejetoj evakuitis pro la alproksimiĝo de la Aliancanoj kaj la - dum tio ofte mortontaj - kaptitoj senditis ekmarŝi en direkto de Bergen-Belsen kaj Sachsenhausen. En la 12-a de aprilo usonaj trupoj liberigis la urbon kaj la koncentrejon.

Post 1945[redakti | redakti fonton]

Pro la disdivido de Germanlando je kvar okupitaj zonoj postmilite, demarkacia linio inter la brita kaj la sovetia zonoj kondukis tra la iama koncentrejo. Ĝi poste estiĝis la landlimo inter GDR kaj la libera parto de Germanlando. La terora areo transe kaj maltranse forgesitis, pluse la kamentuboj kaj aliaj barakoj eksplodigitis pro la instalo de antaŭlandlime barita zono en Eosta Germanio. En Uesta Germanio starigitis memorigŝtono en 1989 laŭ instigo de iniciativo de privatuloj.

Post la Turniĝo iĝis rekonstrulaboroj sur la areo, ankoraŭaj restaĵoj elfositis respektive liberigitis de trudherbo. Krome instalitis informtabuloj. En 1995 la belga urbo Loveno donacis memorigŝtono por la surloke internigitaj kaj murditaj belgaj civitanoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3 , p. 68

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]