Memorigloko Point Alpha (Geisa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorigloko Point Alpha
memorigaĵo
Lando Germanio vd
Situo Rasdorf
Koordinatoj 50° 43′ 26″ N, 9° 55′ 55″ O (mapo)50.723930569.93185556Koordinatoj: 50° 43′ 26″ N, 9° 55′ 55″ O (mapo)
Memorigloko Point Alpha (Geisa) (Germanio)
Memorigloko Point Alpha (Geisa) (Germanio)
DEC
Memorigloko Point Alpha (Geisa)
Memorigloko Point Alpha (Geisa)
Situo de Memorigloko Point Alpha (Geisa)
Map
Memorigloko Point Alpha
vdr
Usona observadturo por protekti la liberan mondon kontraŭ la komunisma bloko.

La Memorigloko Point Alpha (germane: Gedenkstätte Point Alpha) troviĝas en Geisa, Germanujo (Platz der Deutschen Einheit nr 1).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Point Alpha estis verŝajne "la plej varma punkto dum la Malvarma milito estinte ĝis 1989 la plej grava observadloko de la Usona armeo de ĉe la interngermana landlimo. Tie ĉi antaŭpostenoj kaj de NATO kaj de la Varsovia Kontrakto unu vidalvide de la alia staradas kaj observadas.

Hodiaŭ tiu historia loko per siaj aŭtentikaj konstruaĵoj kaj ekipaĵo memorigas onin pri la disdivido de Germanlando en liberan okcidentan kaj malliberan komunisman parton en la oriento. La iama usona kampejo estas siaspece la ununura ĝis hodiaŭ konserviĝanta observadejo de la Usona armeo kaj memkompreneble monumentprotektita. Kompletigite per la originaj landlimaj instalaĵoj de GDR kaj la t.n. Domo de ĉe la landlimo spekteblas kaj traviveblas unika ensemblo historia kiu influis kaj la naturan ĉirkaŭaĵon kaj la homojn surlokajn.

Migrada paradizo[redakti | redakti fonton]

La medio kun ravaj panoramoj ĝis la valo Ulstertal kaj la hesia Kegelspiel invitas al migrado kaj eventoplena ekskursado. Point Alpha krome estas stacio ene de informiga landlima pado, kiu estas 17 kilometrojn longa kaj preteririgas onin ĉe iamaj landlimaj instalaĵoj kaj malkonstruitaj kamparanaj bienoj kaj pontoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Muzeo de Geisa

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 70

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]