Memorigloko Silentaj Herooj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorigloko Silentaj Herooj
memorigaĵo • muzeo [+]

LandoGermanio
SituoBerlino
- koordinatoj52° 31′ 28″ N, 13° 24′ 6″ O (mapo)52.524513.4017Koordinatoj: 52° 31′ 28″ N, 13° 24′ 6″ O (mapo)

Memorigloko Silentaj Herooj (Berlino)
Memorigloko Silentaj Herooj (Berlino)
DEC
Memorigloko Silentaj Herooj
Memorigloko Silentaj Herooj

Map
Memorigloko Silentaj Herooj
vdr
Memorgtabulo je Otto Weidt, ĉe la domo.

La Memorigloko Silentaj Herooj (germane Gedenkstätte Stille Helden) en la centro de Berlino memoras la kuraĝon de homoj, kiuj helpadis judojn dum ties persekutado en Nazia Germanio. Montratas ke jes ja eblis aktive helpi kuncivitanojn - kvankam sub grandegaj riskoj - eĉ dum la nazia diktaturo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La daŭra ekspozicio troviĝas en la domo kie estis la ateliero de Otto Weidt, kiu dungis blindulojn - el kiuj pluraj judoj. Oni prezentas (foje ankaŭ laŭ supozo) la intencon de la helpemuloj kaj de la rigore persekutitoj kiuj aliĝis al subteraj movadoj respektive simple vivis subtere. Videblas ankaŭ ekzemploj de malsukcesoj.

Respondecas pri la tuto la fondaĵo Gedenkstätte Deutscher Widerstand.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Gedenkstätte Stille Helden. Widerstand gegen die Judenverfolgung 1933 bis 1945 ekspozicia katalogo, eldonis Stiftung Gedenkstätte Deutscher Widerstand, Berlin 2010
  • Inge Deutschkron: Wir entkamen. Berliner Juden im Untergrund, Berlin 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]